Esperanto (skuno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri iama velŝipo. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).
la du-masta skuno "heredaĵo" donas bonan impreson, kiel inter 1906 kaj 1921 aspektis la skuno Esperanto

La Esperanto estis fiŝkapta skuno kun sidejo en la havenurbeto Gloucester en Masaĉuseco, Usono.

La du-masta ŝipo "Esperanto" estis desegnita de Thomas F. McManus el Bostono kaj konstruita de la ŝipfarejo James and Tarr de Essex, Masaĉuseco. Ĝi estis lanĉita la 27-an de junio 1906, kaj mezuris 33 metrojn (107 futojn) en longo, maksimume 7,6 metrojn (25 futojn) de larĝeco, kaj la kilo profundis 3,4 metrojn (11 futoj) sub la akvosurfaco.

post la impona prezento de la ŝipo "Esperanto" en 1920, la malvenkintaj kanadanoj en aprilo 1921 konstruigis novan ŝipon laŭ modelo de la 'Esperanto', baptata "Bluenose", kiu en 1963 ankoraŭfoje ekvivis kiel repliko

La Esperanto estis uzata en pluraj vetkuroj kaj estas unu el nur du nevenkitaj ĉampionoj ĉe la Internacia Fiŝkaptista Pokalo de Halifakso, Nov-Skotio: sub komando de kapitano Martin Leander Welch, la ŝipo Esperanto iĝis la unua gajninto de la Internacia Fiŝkaptista Pokalo en la vetkuroj de la 30-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 1920, kiam ĝi venkis la kanadan fiŝkaptistan skunon Delawana de la havena vilaĝo Riverport en Nov-Skotio sub komando de kapitano Thomas Himmelman.

Subakviĝo[redakti | redakti fonton]

La 30-an de majo 1921, Esperanto trafis subakvigitan vrakon proksime de Sable Island kaj sinkis. La skipo estis savita. Post monato da provoj savi la valoran ŝipon, la sava projekto bedaŭrante sen sukceso estis haltigitaj.[1]

En 15 jaroj nur unu vivo perdita[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Malgraŭ la tre danĝera naturo de fiŝkaptado en la norda Atlantiko per velŝipoj, kaj la terura mortnombro kiu rezultas, estis nur unu vivo perdita sur la ŝipo "Esperanto". La 17-an de marto 1916, ŝipano John Burnham de Gloucester estis frapita eksterŝipe per la bumo, kaj dronis. [1] 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]