Esperanto (barko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Leonardo Conte, italo delonĝe loĝanta en Brazilo, ĉirkaŭ la jaro 1985 aĉetis jaĥton kun motoroj kaj veloj, nomis ĝin Esperanto kaj instalis en ĝi restoracion. La barko-restoracio kunportis vizitantojn promene al ĉarmaj golfetoj de municipo Araruama (Rio-de-Ĵanejrio).

Jam pli ol dudek jarojn antaŭe, ekde la jaro 1961 alia multe pli malgranda velŝipo, ankaŭ nomata barko "Esperanto", krozis en la Adriatika Maro proksime de la Esperanto-kampadejo Primoŝten en Kroatio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]