Internacia Esperanto-Kampadejo Primoŝteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

De 1961 ĝis 1980 estis E-feriejo sur duoninsulo apud la kroata urbeto Primoŝten. Tie miloj da esperantistoj feriis el diversaj landoj. D-ro Gabrijel Divjanoviĉ iniciatis la E-feriejon kaj Hugo Kraus verkis fotolibron pri ĝi nomata "Feliĉigaj Ferioj". Rade Petković (delegito de Ŝibenik) laboris por la kampadejo dum multaj jaroj. Nuntempe ne multe restas de la feriejo kaj Hotelo Zora okupas la plej grandan parton de la duoninsulo. Nur unu konstruaĵo kaj du muelŝtonoj el Vallon-Pont-d'Arc (Francio) rememorigas pri la kampadejo.

Insuleto "Smokvica" (insuleto de la amo) vidata de la antaŭa E-feriejo ĉe Primoŝten
Primoŝten vidata ekde la antaŭa E-feriejo (hotelo Zora)
Frontpaĝo de la libro de Hugo Kraus
Sciuro sur la antaŭa E-feriejo ĉe Primoŝten
Muelŝtono el Vallon-Pont-d'Arc sur la antaŭa E-feriejo ĉe Primoŝten

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]