Šibenik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝibenik)
Šibenik
urbo en Kroatio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22 000
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Željko Burić
Demografio
Loĝantaro 42 599  (2021) [+]
Loĝdenso 107 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 44′ N, 15° 54′ O (mapo)43.73388888888915.895555555556Koordinatoj: 43° 44′ N, 15° 54′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 399,5 km² (39 950 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Šibenik (Kroatio)
Šibenik (Kroatio)
DEC
Šibenik
Šibenik
Situo de Šibenik

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Šibenik [+]
vdr


Šibenik (germane Sibenning, itale Sebenico) estas historia urbo en Kroatio, loĝantaro 51 553 (2006). Ĝi situas en centra Dalmatio kie la rivero Krka enfluas la Adriatikon.

Šibenik estas politika, instrua, trafika, industria kaj turisma centro de la distrikto Šibenik-Knin. La plejmulto (94,02€) de ĝiaj civitanoj estas kroatoj (2001 censo).

La fasado de la katedralo de Santa Jakobo

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Monda heredaĵo de UNESKO

La centra preĝejo de Šibenik, la katedralo de Sankta Jakobo estas sur la listo de mondheredaĵoj de UNESKO. En la listo de Monda Heredaĵo de Unesko estas ankaŭ la fortikaĵo de Sankta Nikolao, unu el la veneciaj defendokonstruaĵoj de la 15-a ĝis la 17-a jarcentoj.

Murter estas insulo en la Adriatiko, antaŭ la marbordo apud Šibenik. Ĝi estas la plej granda kaj plej proksima de la tero situanta insulo apud tiu marbordo kaj apartenas al la Ŝibenika arkipelago.

Bela Šibenik

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rade Petković estis delegito de Šibenik. En la sama urbo okazos la kroata Esperanto-kongreso en junio 2024. En aŭgusto samjare okazos trejna seminario pri interkulturo, kun atelieroj kaj lingvo-festivalo[1].

Kino[redakti | redakti fonton]

Šibenik estis filmejo por la premiita usona televidserio Game of Thrones.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Busa trafiko[redakti | redakti fonton]

La loka buskompanio Autotransport organizas la bustransporton. La centra busstacidomo por urbaj busoj kaj longdistancaj busoj troviĝas ĉe la adreso Draga 10, proksimume 650 metrojn sudoriente de katedralo de Sankta Jakobo. Longdistancaj busoj ligas la urbon kun enlandaj kaj eksterlandaj urboj.

Aera trafiko[redakti | redakti fonton]

Šibenik ne havas flughavenon. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj estas tiu de Split situanta proksimume 59 kilometrojn sudoriente de la urbocentro de Ŝibenik. La alia flughaveno estas tiu de Zadar, kiu situas proksimume 83 kilometrojn nordoriente de la urbocentro.

Fervoja trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervoja stacidomo Šibenik troviĝas ĉe la adreso Fra Jerolima Milete 24 iom pli ol unu kilometro sudoriente de la katedralo Sankta Jakobo. La urbo estas konektita al Split per la Dalmata Fervojo en suda direkto. En norda direkto, la urbo estas ligita al Knin kaj, per etendaĵo al la ĉefurbo Zagrebo.

Voja trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Šibenik estas ligovojo al la aŭtovojo A1 kiu norde kondukas al Zadar kaj la ĉefurbo Zagrebo kaj sude al Split kaj Dubrovnik. La aŭtovojo estas pagvojo. La Adriamagistralen, tio estas la adriatika marborda vojo, pasas tra la urbo.kaj ligas Šibenik kun Zadar kaj Split. Per nacia vojo D33, la urbo estas ligita en la nordorienta direkto kun Drniš kaj Knin

Personoj de Šibenik[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj Urboj[redakti | redakti fonton]

Civitanova Marche (Italio)

San Benedetto del Tronto (Italio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (dulingva) Balkana kunsido, Buletini dygjuhësh i Institutit Shqiptar të Esperantos, Nn-ro 175 (oktobro 2023)