Roberto Ferruzzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto
La Madonnina en originala versio
La Madonnina en originala versio
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de decembro 1853(nun 1853-12-16)
en Šibenik, Dalmatio
Morto la 16-an de februaro 1934 (80‑jara)
en Venecio, Italio Ŝablono:Flagicon
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Madonnina
vdr

Roberto FERRUZZI (naskiĝis la  16-an de decembro 1853(nun 1853-12-16) en Šibenik, Dalmatio, mortis la 16-an de februaro 1934[1] en Venecio) estis itala pentristo.

Li pentris la faman Madonnina (Malgranda Virgulino), per kiu li gajnis la duan Biennale di Venezia en 1897.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Roberto Ferruzzi naskiĝis en Šibenik en Dalmatio, en 1853 de italaj gepatroj. kvar-jaraĝa li transloĝiĝis en Venecion, por studoj. Post la morto de sia patro, advokato, li revenis al Dalmatio, kie li vivis ĝis la aĝo de 14, dediĉante sin al klasikaj studoj kaj pentrarto (memlernanto).

Li translokiĝis al Luvigliano, frakcio de Torreglia, kie li pentris multajn pentraĵojn, inter ili la faman Madonnina.

Li mortis la 16-an de februaro 1934 kaj estis entombigita kun sia edzino Esther Sorgato kaj filino Mariska en la malgranda tombejo de Luvigliano.

Du el liaj posteuloj estas nomitaj Roberto Ferruzzi: Bobo (patro), pentristo de lagunoj, kaj Robi (filo) sperta en la historio de arto kaj antikvaĵoj en Venecio.

La Madonnina[redakti | redakti fonton]

La Madonnina estas la mondfama pentraĵo kiu estas ligita kun la nomo de Ferruzzi, kiu volis reprezenti la patrinecon. Post la granda sukceso, li ŝanĝis ĝian nomon al La Madonnina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]