Madonnina

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Madonnina
Madonnina
Roberto Ferruzzi1897
oleo sur tolaĵo
× cm
Pensilvanio
vdr

La Madonnina (Malgranda Virgulino) estas la mondfama pentraĵo de Roberto Ferruzzi per kiu li gajnis la duan Biennale di Venezia en 1897. Ferruzzi volis reprezenti la patrinecon. Post la granda sukceso, li ŝanĝis ĝian nomon al La Madonnina, sed tiun pentraĵon oni nomas laŭ pluraj nomoj: Madonna, Virgulino kun Infano, Virgulino de Ripozo, Virgulino de Vojoj[1], Virgulino de la Tenereco, Madonnella, Malgranda Cigano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La modeloj kiujn Ferruzzi elektis reprezenti patrinecon sen religia konotacioj estas Angelina Cian[2], dekunu-jara tiutempe, kaj ŝia malgranda frato Giovanni.[3]

La pentraĵo estis akirita de John George Alexander Leishman diplomato en Francio.[4] La pentraĵo, probable eniris privatan kolekton en Pensilvanio dum la 1950-aj jaroj.[5]

Laŭ posteulo de Ferruzzi, la verko estus perdita dum atlantika krozado de Eŭropo al Usono. Versio per oleo, konsiderita tre proksima al la originalo, estis ĵus malkovrita.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Madonna of the Streets Arkivigite je 2014-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Cian estas ŝia naskonomo. Ŝi edziniĝis kun Antonio Bovo.
  3. itale Madonnina del Ferruzzi
  4. angle Informo pri la Madonna of the Streets Arkivigite je 2007-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
  5. itale La vera storia della Madonnina Arkivigite je 2015-02-13 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]