Restoracioj kaj hoteloj kun nomo Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri uzo de nomo "Esperanto" por restoracioj kaj hoteloj. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).

Esperanto estas la nomo de diversaj restoracioj kaj hoteloj en la mondo. Estas rimarkinde, ke plej multaj servistoj kaj eĉ estroj de la restoracioj apenaŭ scias, ke Esperanto estas neŭtrala internacia lingvo. Ofte la posedantoj de restoracioj kun la nomo "Esperanto" tute ne estas konataj kiel esperantistoj, sed ŝajne elektis la nomon pro ĝia ekzoteco. Hoteloj kun la nomo "Esperanto" troviĝas en Slovaklando, Germanio, Pollando kaj Senegalo.

Restoracioj[redakti | redakti fonton]

Stokholmo[redakti | redakti fonton]

En Stokholmo ekzistis restoracio kaj drinkejo kun nomo "Esperanto" inter la jaroj 2005 kaj 2018.

Barko-restoracio en Brazilo[redakti | redakti fonton]

Leonardo Conte, italo delonĝe loĝanta en Brazilo, ĉirkaŭ la jaro 1985 aĉetis jaĥton kun motoroj kaj veloj, nomis ĝin Esperanto kaj instalis en ĝi restoracion. La barko-restoracio kunportis vizitantojn promene al ĉarmaj golfetoj de municipo Araruama (Rio-de-Ĵanejrio).

Hoteloj[redakti | redakti fonton]

Pribylina[redakti | redakti fonton]

En la civito Pribylina en la okcidenta parto de la Slovakio disponeblas malaltnivela hotelo kiu nomiĝas "Esperanto".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Restoracioj[redakti | redakti fonton]

Hoteloj[redakti | redakti fonton]