BRICS
BRICS | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
geopolitika komunumo | ||
Dum | 16-a de junio 2009 - nuntempe | |
Retejo | Oficiala retejo | |
filioj | Nova Disvolviĝa Banko vd | |
Partoprenanta | Brazilo • Rusio • Barato • Ĉina Popola Respubliko • Sud-Afriko • Alĝerio • Argentino • Barejno • Bangladeŝo • Belorusio • Egiptio • Etiopio • Indonezio • Irano • Sauda Arabio • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj vd | |
BRICS (fonetike BRIKS[1]) estas akronimo de la komencaj literoj de jenaj kvin landnomoj en la angla lingvo: Brazilo, Rusio, Barato (India), Ĉinio (China) kaj Sud-Afriko kaj grupiĝo de emerĝantaj landoj rilate al ilia ekonomia evoluo.
En aŭgusto 2023, ĉe la 15-a Pintkunveno de BRICS, la sudafrika prezidanto Cyril Ramaphosa anoncis, ke 6 pliaj landoj, nome Argentino, Egiptio, Etiopio, Irano, Sauda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj pretas aliĝi al la komunumo de ŝtatoj sub la nova nomo BRIKS plus kaj kies plena membreco efektiviĝos la 1-an de januaro 2024[2][3][4]. O'Neill ankaŭ elpensis la ideon de la Next Eleven (venontaj dek unu) kiel la "posteulo" al la BRIC-landoj.
Ĉirkaŭ 40% de la monda loĝantaro – ĉirkaŭ 2,8 miliardoj da homoj – vivas en la BRICS-ŝtatoj. Ilia parto en la tutmonda Malneta Enlanda Produkto (ĉ. 33 bilionoj da eŭroj) estas ĉirkaŭ 10% en 2007.
BRICS estas rigardata kiel vehiklo por venki la ekzistantan unupolusecon sub usona gvidado kaj strebi al multpolusa monda ordo. Kontribuo al tio ankaŭ povus esti la maldolarigo kaj de la mondkomerco kaj de la financa sistemo, al kiu kelkaj el la BRICS-ŝtatoj strebas[5].
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝin uzis unuafoje la ĉefekonomo de Goldman Sachs, Jim O'Neill en 2003[6]. De li venas la ideo de ’’Next Eleven’’ (sekvaj dek unu) kiel "posteulo" de BRIC. El tiuj menciitaj kvin landoj tri estas tielnomataj sojlolandoj, havantaj jaran kresko-proporcion de 5 ĝis 10% (dumtempe: EU ĉirkaŭ 2%). Tiel la prognozoj antaŭdiras, ke ili superos ĝis 2050 la G8-ŝtatojn. Per tio, la tielnomata „okcidenta mondo“ (Eŭropo kaj Norda Ameriko) perdas post 5 jarcentoj sian dominan pozicion en la monda ekonomio.
La 18-an de februaro 2011 Sud-Afriko oficiale aliĝis al BRIC, kiu de tiam nomiĝas BRICS[7].
Ekde 2009, la gvidantoj de la grupo okazigis ĉiujarajn pintkunvenojn.
Etendiĝo al pliaj landoj[redakti | redakti fonton]
Laŭ sudafrikaj informoj, pli ol 40 landoj esprimis intereson pri membreco de BRICS antaŭ la pintkunveno de BRICS en aŭgusto 2023 en Sudafriko[8]: 22 ŝtatoj prezentis "specifan peton" kaj 6 ŝtatoj estas inkludotaj en la grupon ekde la 1-an de januaro 2024.
Nova Disvolva Banko (NDB)[redakti | redakti fonton]
Dum la 5-a jarkunveno, la kvin BRICS-landoj decidis la 27-an de marto 2013 en Durbano, Sud-Afriko starigi komunan evolubankon por diskuti estonte pri alternativo al la ekzistanta Monda Banko, dominata de Usono, kaj la Internacia Monunua Fonduso por havi disponeblajn.
Dum la 6-a kunveno la 15-an de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo, estis subskribita la dokumento por la fondo de la tiel nomata Nova Disvolva Banko (NDB).
Ĉi tiu multflanka disvolva banko, ankaŭ nomata BRICS-Banko de Disvolvado, kun sidejo en Ŝanhajo, Ĉinio, funkciu kiel alternativan bankon en la estonteco.
Ĉinio faras la plej grandan kontribuon kun 41 miliardoj da USD al la suma ekkapitalo de 100 miliardoj USD. Brazilo, Rusio kaj Barato ĉiu provizas $18 miliardojn kaj Sudafriko devas kontribui $5 miliardojn.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La revuo Esperanto uzas tian fonetikan formon "BRIKS"
- ↑ (en) Sharma, Shweta, "Brics countries agree major expansion as six countries invited to join". The Independent, la 24-an de aŭgusto 2023.
- ↑ (en) du Plessis, Carien; Miridzhanian, Anait; Acharya, Bhargav, "BRICS welcomes new members in push to reshuffle world order", Reuters, la 24-an de aŭgusto 2023.
- ↑ (en) AFP-Agence France Presse: BRICS To Admit Six New Members Next Year.
- ↑ (de) Thomas Bonschab, BRICS Plus und der schleichende Weg zur Ent-Dollarisierung. En: Makronom, la 28-an de aŭgusto 2023,
- ↑ (en) Goldman Sachs "Building Better Global Economic BRICs", novembro 2001
- ↑ (en) South Africa joins to make BRICS of BRIC - Mukherjee angle
- ↑ (de) ORF: Algerien stellte BRICS-Mitgliedsantrag. la 21-an de julio 2023,