Nova Disvolviĝa Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Disvolviĝa Banko
emblemo
La ĉefsidejo de la banko en Ŝanhajo
La ĉefsidejo de la banko en Ŝanhajo
multilateral development bank
Komenco 2015 vd
Sidejo Ŝanhajo
Fondinto(j) BRICS vd
Ĉefestro(j) Dilma Rousseff vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nova Disvolva Banko (angle New Development Bank, akronime NDB, antaŭe nomata BRICS Disvolviĝa Banko), estas internacie plurflanka disvolva banko kiu estis fondita la 15-an de julio 2014 fare de la BRICS-landoj: nome, Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko [1].

Kiel financa institucio establita de BRICS, ĝia komenca kapitalo estas USD 50 miliardoj kaj estas egale dividita inter la kvin fondintaj membroj. Ĝi subtenas daŭripovan evoluon kaj infrastrukturinvestojn de evolulandoj. Ĝia ĉefsidejo estas en Ŝanhajo, kaj ĝia prezidanto estas Dilma Rousseff [2][3].

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Funkcio kaj signifo[redakti | redakti fonton]

Membrolandoj koloritaj sur la monda mapo

Ĝi celas ĉefe financi disvolvajn projektojn kaj infrastrukturojn ene de la kvin BRICS-landoj, kiuj en 2021 havos pli ol 3 miliardojn da loĝantoj aŭ ĉirkaŭ 41 procentojn de la tuta monda loĝantaro kaj 31,5 procentojn de la tutmonda malneta enlanda produkto [4] [5]. Krome, la BRICS-landoj tenas 2,800 miliardojn USD, kio egalrilatas al 42% de tutmondaj valutrezervoj.

Ĝia kreado estis anoncita en la 70-a datreveno de la Interkonsento de Bretton Woods, kiu kreis kaj la Internacian Monan Fonduson kaj la Mondan Bankon.

La ĉefsidejo de la banko estas en Ŝanhajo, Ĉinio [6]. Krome, branĉo por la afrika kontinento estis starigita en Sandton, Sud-Afriko [7]. La dua regiona oficejo estis establita en 2019 en São Paulo, Brazilo, sekvita de alia en Gift City, en Guĝarato, Barato [8]. Alia estis planita en Moskvo, Rusio [9].

Kontraste al la Monda Banko, kiu baziĝas sur akcioj tenitaj, ĉiu membroŝtato de la NDB havas ununuran voĉdonon.

La banko estas atendita havi kreditkvanton de $ 50 miliardoj por infrastrukturprojektoj kiel ekzemple: uzeblas por la ĉina komerca kaj infrastruktura projekto Iniciato Zono kaj Vojo. Krome, speciala rezervo (Contingency Reserve Arrangement) de 100 miliardoj USD estas starigota [10], kiu konsistas el la enpagoj de la kvin fondaj ŝtatoj jene:

  • Ĉinio: 41 miliardoj,
  • Brazilo, Barato, Rusio : po 18 miliardoj,
  • Sud-Afriko : $ 5 miliardoj

La speciala rezervo povas esti uzata de la membroŝtatoj en okazo de ekonomia turbuleco.

Post ĉiuj ratifikoj, la banko komencis operaciojn la 27-an de februaro 2016.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 3an de marto 2022, sekve de la Invado de Rusio en Ukrainion, la banko anoncis ke ĝi suspendas novajn transakciojn kun Rusio[11].

En majo 2023, Saud-Arabio esprimis ties intencon aliĝi la NDB [12].

Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Fondintoj[redakti | redakti fonton]

  • Brazilo
  • Rusio
  • Barato
  • Ĉina Popola Respubliko
  • Sud-Afriko

Pliaj membroj[redakti | redakti fonton]

Potencialaj aŭ eventualaj membroj inkluzivas Alĝerio, Hondurasoj kaj Zimbabvo [15][16][17].

Argentino, Etiopio, Irano kaj Sauda Arabio estos membroj de BRICS kaj akiros membriĝon en la Nova Evoluada Banko rezulte [18][19].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agreement on the New Development Bank – Fortaleza, July 15. NDB Official Website (15 July 2014). Arkivita el la originalo je 26 September 2016. Alirita 8 March 2016.
  2. Reuters
  3. Oficiala retejo
  4. Jeffrey T. Lewis kaj Paulo Trevisani: Brics Agree to Base Development Bank in Shanghai. The Wall Street Journal, la 15-an de julio 2014, la 28-an de aprilo 2023 (Usonangla).
  5. Proporcio de la BRICS-landoj en tutmonda MEP ĝis 2021. Alirita la 28-an de April 2023 .
  6. "Brics Agree to Base Development Bank in Shanghai", 15 July 2014.
  7. Brics Bank now hiring in Johannesburg. Times LIVE: The Times (South Africa) (7 March 2016). Alirita 13 March 2016.
  8. "BRICS-led New Development bank to set up regional office in India", Reuters, 2022-05-20. (angle)
  9. Host Country Agreement for NDB's Eurasian Regional Centre in Moscow, Russia Signed in Brasilia (en-US). Alirita 2021-03-25.
  10. "Brics nations to create $100bn development bank". BBC.com. 15 July 2014
  11. . A STATEMENT BY THE NEW DEVELOPMENT BANK (March 3, 2022).
  12. Саудовская Аравия намерена присоединиться к банку БРИКС (ruse) (2023-05-28).
  13. "UAE, Uruguay, Bangladesh: Countries Become Members of New Development Bank".
  14. "BRICS New Development Bank's decision to add Egypt as new member".
  15. "Algeria applies to join BRICS, would contribute $1.5 billion to group bank", Reuters, 2023-07-21.
  16. "Honduras requests entry to BRICS-led development bank on China trip".
  17. "BRICS Bank Wants New Members as Saudi Arabia Looks to Join".
  18. BRICS invites 6 countries, including Saudi Arabia and Iran, to join group (2023-08-24). Alirita 2023-08-28.
  19. Ethiopia: Brics Crucial to Foster Ethiopia's Development, Says AAU Political Science & Int'l Relations Professor (2023-08-24). Alirita 2023-08-28.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]