Prosper Grech
Aspekto
| Prosper Grech | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Malta kardinalo | |||||
| Ceteraj titoloj | Titulara ĉefepiskopo de San Leone (Kalabrio) | ||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 24-an de decembro 1925 en Birgu | ||||
| Morto | 30-an de decembro 2019 (94-jaraĝa) en Romo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Ŝtataneco | Malto | ||||
| Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato Pontifika Instituto Biblia | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika sacerdoto (1950–) universitata instruisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Prosper GRECH [prosper grek] (naskiĝis la 24-an de decembro 1925 en Vittoriosa, mortis la 30-an de decembro 2019) estis malta titulara ĉefepiskopo,[1] teologo kaj kardinalo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en Vittoriosa (Malto) la 24-an de decembro 1925, li iĝis aŭgustena pastro la 25-an de marto 1950.
Profesoro de Teologio en la Papa Teologia Akademio, li estis kreita kardinalo fare de la papo Benedikto la 16-a en la konsistorio de la 18-a de februaro 2012, kun la titolo de Santa Maria Goretti.
Li estas la unua malta kardinalo post la morto de MS-ro Fabrizio Sceberras Testaferrata en 1843.[2]

