Pontifika Instituto Biblia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pontifika Instituto Biblia
Biblia Instituto, Romo
Biblia Instituto, Romo
pontifical institute
Informoj
fondodato 1909
fondinto(j) Pio la 10-a vd
Situo
Geografia situo 41° 53′ 56″ N, 12° 29′ 1″ O (mapo)41.89888888888912.483611111111Koordinatoj: 41° 53′ 56″ N, 12° 29′ 1″ O (mapo)
lando Italio
urbo Romo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Romaj Bibliotekoj Ekleziaj vd
Pontifika Instituto Biblia (Romo)
Pontifika Instituto Biblia (Romo)
DEC
Pontifika Instituto Biblia
Pontifika Instituto Biblia
Map
Pontifika Instituto Biblia
vdr
Biblia Instituto, Jerusalemo

La Pontifika Biblia Instituto en Romo (latine Pontificium Institutum Biblicum, itale Pontificio Istituto Biblico, akronime PIB, ankaŭ mallonge konata kiel Biblicum) estas esplora kaj postbakalaŭra, instrua institucio kun specialo en bibliaj kaj antikvaj proksimorientaj studoj. Ĝi estas instituto de la Sankta Seĝo kaj konfidita al la Societo de Jezuitoj.

La Pontifika Biblia Instituto estas asociita kun la Pontifika Gregoria Universitato kaj havas la rajton doni akademiajn gradojn inkluzive de doktoroj . Ekde la 19-a de majo 2024, la Biblia Instituto kaj la Pontifika Orienta Instituto oficiale funkcios sub la aŭspicio de la Gregoria Universitato [1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La instituto estis planita en 1902 de papo Leono la 13-a, sed nur fondita fare de lia posteulo Pio la 10-a, pere de la apostola letero Vinea Electa je la 7-an de majo 1909 [3]. En 1927 filio estis malfermita en Jerusalemo [4]. Laŭ la Apostola Konstitucio Deus scientiarum Dominus pri la ekleziaj universitatoj kaj fakultatoj de la 24-an de majo 1931, statutoj por la instituto estis eldonitaj en 1934.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Estas du Fakultatoj

  • Biblia ekzegezo (Facoltà biblica), kiu ekde 1920 eldonas la revuon Biblica.
  • Orientaj studoj (Facoltà orientalistica), kiu ekde 1932 eldonas la revuon Orientalia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gagliarducci, Andrea, "Gregoriana, Pontificio Istituto Orientale e Biblico ora sono una sola cosa", ACI Stampa, 19 March 2024. (itale)
  2. Payne, Daniel, "Pontifical Gregorian University Announces Merger With Biblical, Eastern Institutes", National Catholic Register, 19 March 2024.
  3. Biblicum from Vatican. Arkivita el la originalo je 2019-11-28. Alirita 2017-10-09.
  4. House in Jerusalem. Arkivita el la originalo je 2016-01-19. Alirita 2016-02-03.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]