Witta de Büraburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Witta de Büraburg
Episkopo de Büraburg
Regado 741–755
Antaŭulo (episkopujo fondita)
Sekvanto (episkopujo enkorpigita al Majenco)
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 700
en Wessex
Morto post 760
en Büraburg
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Wessex [#]
Profesio
Okupo misiisto • pastro [#]
Sanktulo [1]
Festotago 26-a de oktobro
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Witta von Büraburg (anglosakse: Hwita = la blankulo; aliaj nomoj: Wizo, Vito, Wittanus, Wintanus - latinigite Vitus Albuinus; naskiĝinta ĉirkaŭ 700 en la Reĝolando Wessex, mortinta post 760 sur la burgo Büraburg apud Fritzlar) estis inter 741 kaj 755 episkopo de la Episkopujo Büraburg kaj grava misiisto kristanisma en Hesio kaj Turingio. Lia festotago estas la 26-a de oktobro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La anglosakso estis disĉiplo kaj helpisto de Sankta Bonifaco kiel ankaŭ amiko de Lullus. Post la starigo de la misia episkoplando Büraburg en la jaro 741-a li iĝis tie la unua episkopo. Paralele nomumitis estroj por Würzburg kaj Erfurto, nome Burkard kaj Adalar.

En 742 Witta kaj Burkard troviĝas en Sülzenbrücken asistonte Bonifacon dum la konsekro de Sankta Willibald, kiu baldaŭ poste fondis la episkopujon de Eichstätt kaj ekepiskopis tie. En aprilo 742 Witta partoprenis germanan koncilion (ĝi nomiĝas latine Concilium Germanicum) en hodiaŭ ne plu konata loko; kunvokis la ĉeestantajn Sankta Bonifaco kaj temis pri reforma sinodo inter eostfrankaj episkopoj. Witta ĉeestis en marto 743 ankaŭ al la Sinodo de Estinnes aranĝita de Karlomano la 1-a mem.

Papa konfirmo de episkopa konsekro lia venis en la 1.4.743 fare de Zakario, kiu metis la diocezon, la personon kaj la nove kreitan oficon de Witta sub specialan papan ŝirmon.

En 755 Lullus aranĝis la enkorpigon ne nur de Büraburg sed ankaŭ de Erfurto al la Episkopujo Majenco por helpi pligrandiĝambiciojn en la orienton fare de la majencanoj. Tamen restis Witta ĝismorte sur Büraburg kaj entombigitis en la kapelo de Sturmius en Hersfeld, kiu fariĝis en 769 bazo de la gravega Abatejo Hersfeld.

Malkorektaĵo pri sukcedo[redakti | redakti fonton]

En pli malnova fakliteraturo nomiĝas de tempo al tempo certa Megingaud (Megingotus) posteulo de Witta, ofte kune kun la titolo episcopus missus, tio signifas episkopon ĉefe misian sen firma sidejo. Tiu ĉi malkorektaĵo ŝuldiĝas al malbone interpretita loko en la biografia verko Vita S. Wigberti skribita fare de Lupus Servatus, kie tekstas ke amiko de Wigbert, la diakono Megingoz, pli malfrue ekepiskopus.[2] Megingaud ja en 754 ekestris - tamen ne en Büraburg sed en Würzburg.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. itala retejo pri sanktuloj kaj beatuloj
  2. Lupi vita Wigberti abbatis Friteslariensis, 5. En: Monumenta Germaniae Historica 15,1,39-40

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Witta von Büraburg en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]