Sülzenbrücken

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sülzenbrücken estas parto de la komunumo Amt Wachsenburg ĉe la norda limo de Distrikto Ilm. Dum la 8-a jc ĝi ege gravis flanke de Erfurto kaj Ohrdruf dum la kristanigo. La vilaĝo havas ĉ. 650 enloĝantojn. Ĝi situas ĉe la rojo Weidbach, flanka brako de rivereto Apfelstädt. Ĝi estas alta je 269 metrojn, kvazaŭ senarbara kaj tradicie agrikultura komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Evangelia preĝejo Sankta Wipert

La teritorio ĉirkaŭ Sülzenbrücken estis enloĝata jam je la komenco de nia erao. La ĉ. 1 kilometron sudokcidente situanta karsta salfonto laŭdire estis jam kelta oferloko. Ekde minimume du jarcentoj ĝi jam ne enhavas salon.

En 741 la vilaĝo elektitis fare de Sankta Bonifaco kiel misia stacio por kristanigi Turingion. En la Breviarium Lulli oni priskribis la vilaĝon kiel Villa Sulzebruggun, granda je 42 huboj kaj 33 mansoj. Malantaŭ Gebesee ĝi estis en Turingio la plej granda setlejo de Abatejo Hersfeld. Verŝajne Sankta Willibald, parenco de Bonifaco, starigigis kirkon, ordinitis pastro kaj iĝis administranto distrikta. La 21-an de oktobro 741 li fariĝis episkopo ironte baldaŭ al Eichstätt por fondi episkopujon. Tiu noto el 742 estas samtempe la unua dokumenta mencio de Sulzenbrücken. Dum la episkopa konsekro asistis ankaŭ Witta de Büraburg.

Malmulto estas konata el la sekvintoj jarcentoj. Ekde 1640 la vilaĝo apartenis al la Dukujo Saksio-Gotao, poste al Saksio-Koburgo kaj Gotao. En 1866 fariĝis fervoja haltejo. La nombro de la enloĝantoj restis relative konstanta dum jarcentoj: en 1900 la vilaĝo havis 447 loĝantoj.

Post la formiĝo de la lando Turingio en 1920 la komunumo iĝis parto de la nove kreita landdistrikto Arnstadt. Post la restrukturigo de GDR granddistrikten, ĝi apartenis al la distrikto de Erfurto. Pro la unuigo de komunumoj la vilaĝo perdis sian memstarecon en 1994, iĝis parto de Wachsenburggemeinde, en la 31-a de decembro 2012 de Amt Wachsenburg. Danke al sia bonŝanca situo trafike, por multaj homoj la vilaĝo iĝis atrakcia kiel domicilo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sülzenbrücken estas ĉe la distrikta ŝoseo K 24 de la vilaĝo Holzhausen (same parto de la komunumo Amt Wachsenburg) ĝis Apfelstädt. Tuj norde kondukas la germana aŭtovojo A4. La plej proksima eliro estas 'Neudietendorf. Krome ekzistas haltejo de la fervoja linio inter Erfurto kaj Ilmenau respektive Meiningen kun oftaj haltoj de la vagonaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde jarcentoj superregas la agrikulturo. Nun nur malmultaj etmetiejoj restis. De regiona famo estas la garaĝo "Oldie-Scheune, kiu specialiĝis pri la riparo de malnovaj aŭtoj. Krome ekzistas entrepreno aŭtomobila, entrepreno pri forigo de metalrubaĵo, buĉistejo, du gastejoj kaj infanĝardeno. La plejparto de la enloĝantoj laboras en Erfurto aŭ Arnstadt.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kulturdomo

Societoj[redakti | redakti fonton]

Aktivaj estas kelkaj societoj surloke. La fajrobrigado, sportsocieto "Wachsenburg" Haarhausen-Sülzenbrücken, ulara (Burschenschaft) kaj pafantara societoj. Ili organizas ĉiujare la t.n. viran kermeson.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Salzquelle
Ĉe la fonto, kun informtabulo.

Oriente de la vilaĝo estas naturprotektita marĉo-zono (18,5 hektarojn granda) nomita Apfelstädter Ried. Danke al speciala situo (aparte post longaj ŝaŭroj aŭ post la ĉiujara degelo) multaj maloftaj kreskaĵoj bone kreskas tie ĉi. Rande troviĝas salfonto, kiu admiritas kaj flegitis kiel ensorĉitejo kaj juniga fonto dum jarcentoj. Ĝia nomo estas ankaŭ la origino de la vilaĝonomo (sulza = salakvo).[1]. Sendube jam antaŭ la unua mencio en 742 la fonto estis funkciinta, tiel ke la fonto minimume jam estas konata de 1500 jaroj. Iam tie loĝis la prapatroj de la turingianoj, la Hermoduroj. Hodiaŭ ĝi estas ŝatata ekskursocelo.[2]

Personuloj[redakti | redakti fonton]

  • Willibald von Eichstätt, misiisto kristana, kiu ordiniĝis episkopo en Sülzenbrücken la 21-an de oktobro 741 kune kun Wunibald.
  • Martin Mirus, teologo luterana kaj paroĥestro inter 1561-69.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. DUDEN, Herkunftswörterbuch
  2. Informa tabulo ĉe la fonto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]