Uzanto:Tuskan parahdus/provejo/Deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sveda estas deviga lernobjekto en la plej multaj edukaj institucioj en Finnlando, kvankam ĝin parolas hejmlingve nuntempe nur proksimume 5 % el la ŝtatanoj de Finnlando[1], tiu minoritato malgrandiĝas ankoraŭ, nuntempe el ĝi vere granda parto, el junuloj jam pli ol duono, estas tute dulingvaj kaj aliloke en la mondo oni parolas tiun lingvon preskaŭ nur en la najbarlando Svedio. La kialoj por tiu vere escepta devo estas plejparte historiaj kaj politikaj. Pri tiu devo oni ofte uzas finne iom negativan vorton pakkoruotsi, svede tvångssvenska kaj angle mandatory Swedish, kiuj ĉiuj havas la signifon "deviga sveda". En granda lerneja reformo de 1970-aj jaroj la sveda fariĝis aŭtomate deviga lernfako de finnlingvanoj (en bazlernejoj). Universitata instruado en Finnlando ankaŭ estis plejparte donita en la sveda dum centoj da jaroj ĝis 1937, kvankam eĉ tiam la finna estis granda plimulta lingvo en Finnlando.


En lukio (https://eo.wiktionary.org/wiki/lukio) kaj universitato, la sveda ĉiam estis deviga lernobjekto. Dum la malnova lerneja sistemo, ĝi estis deviga ankaŭ en la keskikoulu(https://eo.wiktionary.org/wiki/keskikoulu), kiu kune kun la lukio formis la lernejon oppikoulu (https://eo.wiktionary.org/wiki/oppikoulu). La lerneja reformo, kiu kunigis lernejon kansakoulu (bazlernejon en la malnova lerneja sistemo), lernejon kansalaiskoulu kaj lernejon keskikoulu do, ke fariĝis naŭjara bazlernejo (kaj lukio/gymnasium, kiu antaŭe estis parto de oppikoulu fariĝis sendependa lernejo), kondukis inter 1972 kaj 1977 al tio, ke finnaj parolantoj iĝis aŭtomate devigata lerni la svedan. En la sama tempo, tiu lingvo iĝis deviga en faklernejoj. Krom kelkaj militaj jaroj, la sveda estis deviga en mezlernejfina ekzameno ylioppilaskirjoitukset/studentexamen (ekzameno en fino de la mezlernejo) inter 1874 kaj 2004. La fakaltlernejoj estis kreitaj en la 1980-aj jaroj, kaj la sveda iĝis deviga fako de la komenco jam. En Finnlando la sveda estas (krom eble la gepatra lingvo) la nura fako, kiun oni devas lerni en la ĉiuj sekvantaj: bazlernejo, mezlernejo, faklernejo, fakaltlernejo, universitato. Ekzemple la anga ne estas laŭ la finna leĝo, alimaniere ol lernejaj fakuloj dum 1960-aj kaj dum 1970-aj fakuloj respondis, alimaniere ol laŭ la svedia leĝo, deviga kaj nek matematiko estas deviga en la altlernejoj por ĉiuj.

Krom la lernejan devigan fakon, oni iam uzas la vorton pakkoruotsi pri svedscio, kiu estas postulata por ke ricevi iujn oficojn. Tiam oni parolas pri virkamiesten pakkoruotsi, "deviga sveda de oficistoj".

Ĉu oni forigu tiun devon estis unu el la plej malfacilaj kaj polemikaj demandoj en finna politiko dum jardekoj. Inter la finnaj partioj, ĝi delonge estas forte subtenata de la Sveda Popola Partio de Finnlando precipe, kaj en la lastaj jardekoj ĝi estis plej forte kontraŭbatalita de la Veraj finnoj. Temas pri du partioj, kies trajtoj inkluzivas lingvan naciismon. Kaj por apogo kaj por malapogo de la devo la argumentoj povas esti ideologiaj (lingva naciismo ekzemple de la du menciitaj partioj kaj de Suomalaisuuden liitto kaj Finlandssvensk samling) aŭ pedagogiaj (diversaj opinioj pri tio, kiel esenca en Finnlando estas scii la svedan). El tiuj, kiu rakontas pedagogiajn opiniojn pri la afero, estas tamen klare pli multaj malapogantoj ol apogantoj. Tria kialo por la apogo estas tio, ke finnlandaj politikistoj provas plaĉi Svedion por ke ĝi estu al Finnlando lojala kaj apogu, se Rusio atakus. Tiu estis motivo de Johannes Virolainen, kiu grandparte kreis la devigan svedan (li rakontas tiun argumenton en sia lasta libro), per tia pensado la devigan svedan apogas iuj spertuloj de la politiko de Finnlando (ekzemple Aarni Virtanen kaj kiam oni timis, ke Rusio atakos al Finnlando, el finnaj politikistoj, kiuj antaŭe kritikis la devon, almenaŭ Mauri Pekkarinen ŝanĝis opinion. Termino pri tio en finna politiko estas "lännen turva", "sekuro el la okcidento".

La deviga sveda por ĉiuj en Finnlando ne herediĝas el tempo, kiam en Finnlando estis granda svedlingva minoritato, la sveda estis la nura oficiala lingvo en Finnlando, ekzemple en mezlernejo en Finnlando oni devis lerni ĝin multe pli ol nun kaj ĝi estis la plej grava lingvo en la finna altkulturo kaj administro kaj ĝin oni multe pli ol nun devis lerni ĝin en altlernejoj, sed ĝi estis kreita multe malpli antaŭe.

Kelkaj kritikas, ke ne eblas studi en la finnlingva Universitato de Turku sen studi la svedan (kiel kroma lingvo) samtempe, sed en Åbo Akademi, svedlingva universitato en la sama urbo, svedaj studentoj ne devas lerni la finnan entute. En kelkaj finnlingvaj instruejoj, studi la svedan estas deviga por finnoj, sed ne por enmigrintoj.

Protesta skribaĵo "POIS PAKKORUOTSI!" - "FORIGU LA DEVIGAN SVEDAN!" sur muro en Vantaa

Al finnaj infanoj kaj junuloj estas devige instruataj la sveda ekde la 6-a klaso de la elementa lernejo. Ĝi daŭras en mezlernejoj (antaŭe ankaŭ en ĉiuj faklernejoj), kaj la plej multaj universitatoj por studentoj en ĉiu kampo, eĉ en ekzemple universitatoj de Tampere, Jyväskylä kaj Oulu, kvankam Tampere, Jyväskylä kaj Oulu estas unulingvaj finnlingvaj komunumoj.

En interŝanĝo por la koncepto de malvola sveda, la koncepto de malvola finna (svede tvångsfinska, finne pakkosuomi) estas uzita por la deviga studo de la finna por la finn-svedoj (kaj sved-svedaj emigrantoj kaj iliaj infanoj, sed ili estas en la lando vere malmulte). Ĝi estas plejparte uzata en diskutoj pri la temo de denaskaj parolantoj de la sveda. Tamen, la vere granda nombra diferenco inter la du lingvaj grupoj peras, ke la deviga finna por svedlingvanoj ne estas tute sameca afero ol la deviga sveda por finnlingvanoj. Ekzemple Kari Sajavaara, esplora profesoro pri aplikata lingvistiko ĉe la universitato de Jyväskylä, asertis, ke la signifo de dua hejma lingvo por svedlingvanoj en Finnlando estas tute malsama kompare al la signifo de la sveda por finnlingvanoj. La populisto Timo Soini estas forta malapoganto de deviga sveda. Maljuna unulingve svedlingva finnlandano demandis lin, ke se la deviga sveda en finnaj lernejoj estos forigita, ĉu oni povus forigi ankaŭ devigan finnan de svedlingvanoj. Soini respondis, ke li ne malapogas tian proponon, sed kompreneble la vivo povas esti tre malfacila por iu, kiu ne konas la lingvon de la proksimume 90-procenta plimulto en la lando, en kiu li loĝas. Pri la finna lingvoinstruo por svedaj parolantoj en Finnlando oni uzas ankaŭ finne vorton finska, la svedlingva nomo de la sveda lingvo. Ĝi estis enkondukita por ke ĉi tiu instruado ne miksiĝu kun la gepatralingva instruado donita al finnaj parolantoj. En Alando ne plu estas deviga instruo de la finna lingvo ekde la jaro 2007.

Kelkaj el la instruistoj kritikis la uzon de la koncepto de deviga sveda kiel malkonsekvenca, ĉar aliaj lernejaj fakoj ne uzas la prefikson devigita. Krome, ili kredas ke uzi la terminon en la amaskomunikilaro pliigas negativajn sintenojn al lingvolernado. Aliflanke, kelkaj kontraŭuloj de deviga sveda atentigas, ke la sveda kiel deviga lernobjekto por finnlingvaj lernejanoj estas escepta ĉar ĝi ne estas universala. Ekzemple, deviga instruado de la gepatra lingvo kaj matematiko estas kutima praktiko reganta en diversaj partoj de la mondo, sed deviga instruado de malgranda minoritata lingvo, kiu ne estas mondlingvo sed estas parolata reste en la mondo preskaŭ nur en unu ne vere granda najbarlando, estas specialaĵo kreita nur en Finnlando kaj tial ne apartenas al la sama kategorio kiel devigaj lernejaj fakoj por ĉiuj ĝenerale. Krome, la tiel nomata deviga sveda en finnlingvaj bazlernejoj estas escepta kiel deviga lerneja fako, ĉar la kialoj de ĝia devigo estas tiom politikaj. Krom la nomo "pakkoruotsi" ĝi estis nomita "poliittinen aine"[2] "politika fako".

En tiu artikolo la esprimo "fremda lingvo" havas regule la signifon "alia lingvo ol la gepatra lingvo", kvankam en finnaj leĝtekstoj ĝi aperas en signifo "alia lingvo ol la hejmlandaj lingvoj de Finnlando", finne vieras kieli (https://eo.wiktionary.org/wiki/vieras_kieli).

Historio

Parto de la bazo por la deviga instruado de la sveda lingvo en Finnlando estas klopodo plaĉi al la okcidenta najbaro, se ĝi helpus se la orienta najbaro atakus. Tamen iuj asertas, ke ili, kiuj pensas tiel, troigi la kreon, ke Svedio kolerus kontraŭ Finnlando pro ĉesigo de deviga sveda edukado. En la 1940-aj jaroj, kiam estis necese reloĝigi la loĝantojn de la areoj transdonitaj al Sovet-Unio kaj la loĝantoj kiuj vivtenis sin el agrikulturo plejparte ne estis permesitaj elekti novan lokon por vivi, laŭ la peto de Juho Kusti Paasikivi, estis ordonite ke tiuj homoj ne povus esti loĝigitaj en svedlingvaj lokoj tiom multe ke la parto de finnaj parolantoj en la municipo pligrandiĝus je pli ol du procentoj, Juho Kusti Paasikivi skribis en sia letero al Urho Kekkonen ke svedlingvanoj en la municipo. Finnlando estu traktata precipe bone, por ke Svedio restu lojala al Finnlando. Kun ĉi tiu kompreno, en sia letero al Kekkonen, Paasikivi defendis la fakton, ke li puŝis tian klaŭzon en la leĝon. Ĉar ekzistis tre malmultaj svedlingvaj agrikulturaj migrantoj, la paragrafo pasigita fare de Paasikivi en la leĝon signifis ke svedlingvaj municipoj estis plejparte sendevigitaj de la devontigo partopreni loĝigadon de la loĝantoj de la ceditaj areoj.

Johannes Virolainen, kiun malapogantoj de deviga sveda vere ofte kulpas pri tio, ke la deviga sveda estis vastigita el mezlernejoj kaj altlernejoj al balernejoj per leĝo, kiun oni faris en la jaro 1968
Prezidanto Urho Kekkonen, kiu akceptis la bazlernejan devigan svedan eventuale por ke plibonigu rilatoj inter Svedio kaj Finnlando
Mikaela Nylander, vere forta apoganto de la deviga sveda en ĉiuj lernejoj

Ĝis la 1970-aj jaroj bazlernejo en Finnlando estis sesjara kansakoulu, folkskola, popollernejo. En popolaj lernejoj oni normale ne instruis fremdajn lingvojn. Ankaŭ en faklernejoj normale ne estis instruita la sveda. Ekde 1964 en parto de popollernejoj oni instruis iujn fremdajn lingvoj, normale la anglan. Surprizante estas, ke el finnoj, kiuj naskiĝis proksimume 1955, pli granda parto lernis la anglan ol la svedan. El finnoj, kiuj naskiĝis antaŭ proksimume la jaro 1958, plejparto ne studis la svedan. Tamen multaj pli altaj lernejoj ekzistis deviga instruo. La finna kaj kanada sistemoj de dulingvismo havas tute malsamajn fonojn, sed ilia funkciado havas vere multan komunan kaj ili estis komparitaj unu kun la alia. Ekzistas tiu malsameco, ke en Kanado estas parolantoj de la riĉulara kaj influulara lingvo pli ol 27 procentoj kaj en Finnlando parolantoj de tia lingvo nur 5 %, sed memoru, ke Kanado estas vasta ŝtato, kies provincoj havas vere vastan aŭtonomion. Ankaŭ svedlingvomergoj kiujn en Finnlando oni aranĝas estas laŭ antaŭbildo de franclingvomergoj en Kanado. Oni taksas, ke en Finnlando kaj Kanado malsimilaj aferoj peris samtipan dulingvecon kaj ke antaŭ la 1970-aj jaroj la sveda lingvo kondutis en Finnlando proksimume same kiel la franca kondutas en Kanado en aliaj provincoj ol Kebekio: Ĝi estis minoritata lingvo, el kies parolantoj estis multaj escepte influaj kaj riĉaj homoj (kvankam ekzistis ankaŭ svedlingva normala popolo kaj ĝi estis multe pli granda ol nun kaj plej multaj svedlingvanoj, alimaniere ol nun, ne multe kapabli paroli la finnan). Ĝi estis vere grava en la socio (eĉ pli grava ol nun, ekzemple ne ekzistis eĉ finnlingva universitato antaŭ la 1920-aj jaroj) kaj oni devis lerni ĝin se oni volis altan pozicion. Ĝin devis povi uzi ekzemple prezidanto de la respubliko, ĉefministro, aliaj ministroj, prezidanto de la parlamento, urbestroj de Helsinko kaj Turku, altaj juĝistoj, profesoroj ktp.) sed finnlingvaj infanoj povis iri tra bazlernejo kaj junuloj akiri edukon por normala, ne aparte altsalajra laboro, ne lernante ĝin. En la mezlernejo (oppikoululäroverk, lernejo inter popola lernejo kaj universitato) la sveda lingvo la sveda estis deviga kaj krome oni devis lerni unuan alian fremdan lingvon, kiu estis normale la germana kaj en la finaj jaroj de la malnova sistemo la angla. Sveda estis normale la unua fremda lingvo, sed en la lastaj jaroj de la malnova sistemo, en iuj oppikouluj la unua estis la angla. Ne ekzistis absolute deviga instruo de sveda lingvo, sed en multaj lernejoj, kie estis deviga sveda, estis deviga sveda eĉ pli ol nun. En kelkaj mezlernejoj, la sveda estis instruita al ĉiuj ĉiu ununura lerneja tago


Unua fojo, kiam la vorto pakkoruotsi estas certe uzata, estis en 1931, kiam la gazeto Aitosuomalainen uzis ĝin pri la deviga sveda en iuj altlernejoj. Jam tiam iuj volis malpliigi ĝin. Ekzemple Patriota Popola Movado volis nuligi mezlernejan devigan svedinstrion. Ĝi ne plejparte sukcesis, sed la Universitato de Helsinko fariĝis plejparte finnlingva en 1937. Per leĝo, kiu estis farita en 1968, sep- aŭ jaraj popollernejoj estis nuligitaj kaj estis kreata naŭjara peruskoulu grundskola (elementa lernejo). Unue estis decidita, ke en elementa lernejo estus unu deviga fremda lingvo: en finnlingvaj lernejoj angla kaj en svedlingvaj finna, sed en 1968, kiam Johannes Virolainen kreis novan registaron, li volis ke la Sveda Popola Partio aliĝu al la registaro kaj tiu partio anoncis, ke ĝi aliĝos nur, se la deviga sveda estos ligita al la instrua plano kaj Virolainen kaj Urho Kekkonen akceptis tiun peton. Antaŭ tio, Virolainen adoptis la pozicion de Paasikivi, laŭ kiu por reteni Svedion lojala, la svedlingva malplimulto de Finnlando devas esti traktita precipe bone. Estas supozite ke Virolainen intence aranĝis situacion kie la Sveda Popola Partio ĉantaĝis lin por ke li povu akcepti tian postulon por reteni Svedion lojala. La decidon tuj malapogis ekzemple proksimume 3/4 el popollernejaj instruistoj kaj dekoj el universitataj edukistoj, kiuj esploris speciale popollernejaj arefoj. Laŭ taksoj, Kekkonen tamen akceptis la decidon, ĉar ankaŭ li kredis, ke ĝi plibonigu la rilatojn inter Finnlando kaj Svedio plibonigu. Baldaŭ Virolainen estis vokita al Stokholmo, kie li ricevis premion de la reĝo Gustavo la 6-a Adolfo. Gustavo la 6-a Adolfo kaj Virolainen ankaŭ manĝis jubilean manĝon kune. Malantaŭe en Finnlando la Sveda Popola Partio honorigis Virolainen-on per medalo.

La nova bazlerneja sistemo, kiu inkludas devigajn fremdajn lingvojn, estis kreita iom post iom en 1972–1977. Unue ĝi estis kreita en Laponio, Kuusamo, Taivalkoski kaj Pudasjärvi en 1972 kaj laste en Helsinko, Vantaa, Espoo kaj Kauniainen en 1977. Kvankam plejparto el finnoj, kiuj naskiĝis post proksimume la jaro 1956 aŭ 1957 kaj eĉ preskaŭ ĉiuj finnoj, kiuj naskiĝis post la jaro 1961, studis la svedan, plejparto el ili ne povas multe diskuti svede. Tio ŝuldiĝas al tio, ke en la plimulto de Finnlando, tre malmultaj homoj bezonas la svedan lingvon kaj tial la motivoj de lernejanoj kaj studentoj lerni ĝin estas ofte malfortaj kaj ĉar oni verŝajne bezonos ĝin preskaŭ neniam, poste granda parto de la svedaj kapabloj lernitaj en la lernejo estas facile forgesita. Ankaŭ komuna diskutlingvo inter finnaj kaj svedaj politikistoj parte ŝanĝiĝis al la angla dum la nova jarmilo. El ĉefministroj de Finnlando Sanna Marin estas la unua, kiu parolas en Svedio normale la anglan. [3]

Dum 1990-aj jaroj la devigan svedindustrion en bazlernejoj estis malpliigita. Ekde la jaro 2004 aŭ 2005 la sveda ne estas deviga en mezlernajfina ekzameno (ylioppilaskirjoitukset). En 2019, la Sveda Popola Partio de Finnlando pasigis postulon por redoni devigan svedan al la mezlerneja forlasa ekzameno, kaj ĝia prezidanto Anna-Maja Henriksson argumentis tion "lerneje oni estas por ke lerni ion kaj tial ĉiu ne povas esti libervola"[4] sed tio kolerigis mezlernejestrojn, inter aliaj, kaj la parlamento renversis la decidon. Henriksson estis elreviĝinta[5]. Tamen, la festo ricevis, kvazaŭ kiel konsolan premion, la fakton, ke la nombro da horoj de la sveda en la elementa lernejo pliiĝos de du horoj semajne ĝis tri ĝis 2024.

En 2010 en finna televido programo Ajankohtainen kakkonen aranĝis pri la afero longan diskutan programon Pakkoruotsi-ilta[6], kie la plej grava apoganto de la deviga sveda estis politikisto Mikaela Nylander kaj la plej grava malapoganto Heikki Tala, prezidanto de Suomalaisuuden liitto La programo rememorigis al ni, ke eĉ la finna nacia himno estis origine verkita en la sveda. .[7]. Nuntempe la programo estas videbla en Jutubo. En 2011 ekzistis antaŭ parlamentdomo de Finnlando granda manifestacio, kie preskaŭ agresive oni postulis[8], ke la deviga sveda estu forigota. La Sveda Popola Partio de Finnlando radikaliĝis en 2010-aj jaroj. En la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj, la partio postulis, ekzemple, ke la studo de la sveda estu antaŭenigita en la bazlernejo (tio efektive okazis) kaj ke la sveda estu deviga por infanoj jam sub lerneja aĝo kaj estu aranĝitaj vere multe lingvobanoj. La partio pasigis en la parlamento la postulon restarigi la svedan lingvon kiel devigan por mezlernejfina ekzameno[9], sed ĉar, ekzemple, gimnazianoj kaj instruistoj koleriĝis, la parlamento nuligis la decidon, pri kiu Henriksson estis tre seniluziigita[10], sed ŝi ricevis kiel konsolpremio, ke la nombro da svedaj lecionoj en bazlernejoj estos pliigita je kvindek procentoj ĝis 2024[11]. Kroma postulo estis, ke la devo de svedlingvaj funkciuloj bone paroli la finnan estu forigata. Laŭ Anna-Maja Henriksson, la prezidanto de la partio, necesas diskonigi en Svedio, ke eblas studi en Finnlando tute svede.[12] Henriksson skribis, ankaŭ do, ke ŝia patro batalis en milito pro tio, ke oni povu devige instrui la svedan en finnaj lernejoj. Kelkaj membroj de la partio klopodas igi 25% de la enmigrintoj venantaj al Finnlando de malproksimaj landoj al svedlingvaj municipoj, por ke ili ekparolu la svedan pli ol la finnan en Finnlando. Laŭ Henriksson, ŝia patro batalis en milito por ke oni povu instrui la svedan devige en lernejoj en Finnlando.

Sed radikaliĝis ankaŭ la kontraŭuloj de la deviga sveda: en la eŭropa gazetaro aparte eĥis ekzemple informo de septembro 2013, kiam la svedlingva finna radioprezentistino Bettina Sågbom de nekonatulo ricevis skriban minaco de murdo, se ŝi ne sukcesos en sian programon inviti parolistojn de la finnaj naciistoj, kiuj per la programo volis laŭte postuli forigon de la deviga sveda.[13] Oni taksas, ke tio, ke finno klarigas, ke ri ne povas diskuti svede, estas ĉiam nur trompo, sed oni memoru, ke en Finnlando plu estas multaj homoj, kiuj ne lernis la svedan.

Kritiko

Laŭ profesoro Kari Sajavaara, la decido de 1968, surbaze de kiu lerni la svedan aŭtomate devige por finnlingvaj gejunuloj en la sekva jardeko, estis lingvopolitika decido, kiu ne enkalkulis edukajn aŭ lernejajn argumentojn. Laŭ Sajavaara instruistoj kaj edukistoj havis neniun parolon pri la afero, sed la decido estis farita laŭ la kondiĉoj de homoj el tute malsamaj kampoj ol la instrua kaj eduka kampo.

La origine sveda litero Å aperas en finnlingvaj tekstoj preskaŭ nur en skandinavlingvaj nomoj. En la finna lingvo ĝi estas konata per nomo ruotsalainen o ("sveda o"). En tiu vere ordinara humura emblemo ĝi simboligas la svedan. La emblemon planis Ligo de finneco dum 1990-jaroj.

Apogantoj de deviga sveda ofte apelacias al la dulingveco de Finnlando, sed kontraŭuloj atentigis, ke Finnlando jam estis dulingva jardekoj antaŭ la enkonduko de deviga sveda edukado por ĉiuj, kaj ke ekzistas aliaj dulingvaj landoj, sed neniu alia lando havas respondan devon studi la minoritatan lingvon. Ne ankaŭ la deviga svedindustrio en la pli altaj lernejoj de Finnlando estas difinita en la konstitucio. El finnoj la plejo volas forigi la devigan svedan almenaŭ el la bazlernejoj sed konservi la dulingvismon. Iuj apogantoj de la deviga sveda tamen taksas, ke praktike tio, ke Finnlando povas longtempe konservi la dulingvismon, postulas la devigan svedan. Ekzemple, laŭ Mikaela Nylander, praktike la deviga lernejsveda estas necesa por longdaŭra konservado de la dulingveco de Finnlando. [14]

Estis ankaŭ atentigite, ke deviga instruado de la sveda en Finnlando subtenas Svedion koste de Finnlando. Ĝi donas al Svedio grandegan konkurencivan avantaĝon super sia najbara lando. Neniu alia lando en Eŭropo kaj ne multaj landoj en la mondo ol Svedio havas tian avantaĝon. Tre malmultaj svedoj apenaŭ unu el 1000, lernas la finnan. El la svedlingvaj homoj la finnan lernas preskaŭ nur finn-svedoj kaj parte el la alandanoj. kaj male al finnoj, multaj svedoj studas la germanan, francan aŭ hispanan, ekzemple, ĉiuj el kiuj estas multe pli gravaj lingvoj ol kaj la finna kaj la sveda. Aliflanke, Svedio iam apogis Finnlandon per mono por aranĝi instruon de la sveda lingvo.

La politikado de la Sveda Popola Partio en nacia politiko estis en lastaj jaroj tiel unuflanke politikado favore al konservado kaj pliigo de la deviga sveda, ke la partio komencis esti nomita kielipuolue[15] ("lingvopartio") kaj yhden asian puolue ("unu-tema partio").[16]

Laŭ taksoj, la deviga sveda en Finnlando unuflankigas lingvoscion. Ekzemple Eŭropa Unio rekomendas, ke bazlernejanoj studu du fremdajn lingvojn, kaj en aliaj landoj en Eŭropa Unio tio realas do, ke oni lernas "mondlingvon" angla kaj unu alian lingvon, sed en Finnlando tiuj du lingvoj estas aŭtomate la angla kaj la sveda. Oni devas studi eĉ tri fremdajn lingvojn, sed oni volas studi aliajn fremdajn lingvojn ol angla kaj sveda, alimaniere ol en aliaj landoj en EU. La devo studi la svedan kondukas al tio, ke tiuj lingvoj, kiuj estas pli malgrandaj ol la angla sed multe pli grandaj kaj internacie pli gravaj ol sveda, havas en Finnlando escepte malmulte spertulojn. La studo de fremdaj lingvoj krom la sveda kaj la angla estas do malofta en finnaj bazlernejoj. En multaj bazlernejoj, fremdaj lingvoj krom la angla kaj la sveda tute ne povas esti studitaj. Ekzemple spertuloj de germana, franca, rusa kaj hispana lingvoj havas escepte malmulte parolantojn en Finnlando, klare pli malmulte ol ekzemple en aliaj nordiaj landoj. Kompreneble en Finnlando malhelpas speciale malgranda nombro de spertuloj de la rusa, ĉar Finnlando estas najbara lando de Rusio. El la finnoj parolas la rusan nur proksimume 1,5 %. Tion peras grandparte la deviga instruo de sveda lingvo. Tie la du plej gravaj fremdaj lingvoj estas la angla kaj rusa. Sed multaj malgrandaj bazlernejoj povas instrui nur du fremdajn lingvojn kaj ĉar unu el tiu du estas preskaŭ aŭtomate angla kaj unu laŭleĝe la sveda, kiu estas plejparte neutila en tiuj partoj de Finnlando, la lernejoj ne povas instrui la rusan. Almenaŭ en Lappeenranta kaj Imatra la deviga sveda plejparte maleventualiĝas instruon de la rusa kaj tial oni devas salajri rusojn el Rusio ekzemple por butikoj, kie frekventas vere multaj ruslingvanoj kaj preskau neniuj svedlingvanoj[17]. En granda parto de orienta Finnlando scio de rusa estas multe pli utila ol scio de sveda. Estas konsiderata speciala, ke la sveda estas deviga lernobjekto, sed la rusa ne estas eĉ libervole studita en multaj bazlernejoj en orienta Finnlando, kvankam en tiu komunumo loĝas multe pli da ruslingvanoj ol svedlingvanoj kaj estas sufiĉe multe da rusaj turistoj en la komunumo kaj tre malmultaj svedaj turistoj.

Laŭ Sebastian Tynkkynen, politikisto de la dekstra partio Veraj finnoj el Oulu, multajn samajn argumentojn, kiujn oni vere ordinare uzas por apogo de la deviga sveda, oni povus uzi por apogo de deviga rusa[18].

Laŭ multaj demandadoj kaj intervjuoj proksimume 70 % el ĉiuj civitanoj de Finnlando (el svedlingvaj finnlandanoj eble 40 %) malapogas la devon. Estas sentita, ke la devon malapogas speciale alte edukataj finnoj. Iuj finnaj politikistoj pensas, ke jam tio, ke ekzistas do forta civitana opinio kontraŭ la devo, parlamento devus forigi ĝin. Ĝi estas kritikita eĉ en Svedio. Ekzemple sveda lingvisto Lars Melin skribis pri lingvaj aferoj de najbaraj landoj, ke en Norvegio du versioj de norvega lingvo (bokmål kaj nynorska) kaj en Finnlando deviga sveda peras problemojn[19]. Ne estas sameca sistemo alie en la mondo.

Deviga instruado de la sveda ankaŭ forpelas enmigrintojn el Finnlando, ĉar en Finnlando enmigrintoj devas eklerni la du hejmajn lingvojn de la nova loĝlando[20].

La deviga sveda en Finnlando peras iom (kvankam ne vere multe) malamon kontraŭ svedlingvanoj[21] - ĝuste la malo ol kiu estis la intenco de Virolainen kaj Kekkonen.

Kompromisaj proponoj

Ekzemple la verda kalva politikisto Osmo Soininvaara kaj skribanto de tiu artikolo[22] (ne vikipediomenciinda persono) apogas kompromison, reiro al la ekseco: reveno al eksa situacio, kie la sveda estis deviga por finnlingvuloj en mezlernejoj sed ne en bazlernejoj, same ol kiam, tiam Soininvaara estis juna.[23] La situacio estis iom sameca ol en Kanado. La sveda ne estus por la finnlingvanoj aŭtomate deviga, sef pro historiaj kialoj la sveda havus specialan pozicion en la aro de minoritlingvoj en la lando. En universitato tio, ĉu oni devas ĝin lerni, estus laŭ tio, kiun oni lernus. El la finnoj lernus la svedan proksimume do granda parto ol en la 1960-aj jaroj. En mezlernejo povus ekzisti devigan svedinstruon eĉ pli ol nun kaj oni povus ankaŭ komencigi la svedan en la mezlernejo, sed en bazlernejo oni farus same ol ekzemple en Svedio: oni lernis du fremdajn lingvojn, el kiuj unu estus la angla kaj la alia ne sama en ĉiuj kazoj. Same ol antaŭe, la alta eduko kaj (plejparte) vere altsalajra laboro postulus la lerni la tiu lingvo sed ĝin devus lerni sed volas altan socian pozicion. Tiun solvon oni argumentas do, ke la deviga sveda en bazlernejoj malhelpas studi ekzemple la germanan, francan, hispanan kaj rusan sed la sveda lingvo havas do fortan pozicion en la finna historio kaj tial ekzemple historiesploristoj en Finnlando multe bezonas tiun lingvon (historio de Finnlando estas vere forte skribita en la sveda (http://sprakforsvaret.bloggplatsen.se/2010/12/22/4194862-historielost-och-okunnigt-om-den-sk-tvangssvenskan-i-finland/?fbclid=IwAR1bmZt8zr9cI1iczEPSA7ADhZbG6vnMTUaGb6nXR3z4cxbJkiRCrkLWsQI/) sed ne-akademiaj homoj normale ne bezonas ĝin, eĉ en Svedio oni povas diskuti normale angle. Tia kompromiso perus, ke la svedan en lernejo lernus proksimume do granda parto ol el tiuj finnlingvanoj, kiuj naskiĝis proksimume 1955, eble malmulte malpli ol 40 procentoj.

Iuj proponas, ke la sveda estu deviga en dulingvaj komunumoj sed ne en unulingvaj komunumoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. teksto "la sveda lingvo en Finnlando" en retejo infofinland.fi, jen angle, france kaj hispane, de la 8-a de decembro 2022
  2. https://www.google.com/search?q=%22poliittinen+aine%22&oq=%22poliittinen+aine%22&aqs=edge.0.69i59j0i546l3.8409j0j4&sourceid=chrome&ie=UTF-8
  3. Elisabet Ruhde: artikolo Svenska som obligatoriskt ämne i Finland (svede: "la sveda estas deviga temo en Finnlando") la 4-a de novembro 2017 en la retejo undervisningshistoria.se pri historio de edukado
  4. https://www.kaleva.fi/pakollisella-ruotsilla-on-pitka-historia-ylioppila/1697673
  5. https://hommaforum.org/index.php/topic,133666.msg3423731.html?PHPSESSID=uk7sfp0h4ptemlnnc0d0ee54ar#msg3423731
  6. https://www.youtube.com/watch?v=GjZ2ZST2gAQ/
  7. https://www.youtube.com/watch?v=GjZ2ZST2gAQ
  8. https://www.youtube.com/watch?v=7cPPDIw_MOs
  9. https://spraktidningen.se/sprakbloggen/finland-aterinfor-obligatorisk-studentsvenska/
  10. https://www.uusimaa.fi/uutissuomalainen/4675735
  11. https://www.iltalehti.fi/politiikka/a/89f1b998-0271-4cad-a94f-6c68fe8a7cf7
  12. Anna-Maja Henriksson: "la Sveda Popola Partio kaj la sveda parlamenta grupo prezentas programon de rimedoj por plifortigi dulingvismon en Finnlando", finne fine de aŭgusto 2022 en la partia retejo
  13. artikolo Viele Finnen wollen kein Schwedisch mehr lernen - Morddrohung per E-Mail (germane: "Multaj finnoj ne plu volas lerni la svedan - mortminaco per retpoŝto" en la germana gazeto Weser-Kurier, Bremeno, septembre 2013
  14. https://www.hs.fi/politiikka/art-2000002666685.html
  15. https://www.google.com/search?q=%22kielipuolue&oq=%22kielipuolue&aqs=edge..69i57.9193j0j1&sourceid=chrome&ie=UTF-8
  16. https://www.google.com/search?q=%22yhden+asian+puolue%22+rkp&sxsrf=APwXEdehfMmkMlvrR-2D8L6snlLH6hKcoA%3A1681943577667&ei=GWxAZJavKPSPwPAPmsq4mAY&ved=0ahUKEwjWn-qLgLf-AhX0BxAIHRolDmMQ4dUDCA8&uact=5&oq=%22yhden+asian+puolue%22+rkp&gs_lcp=Cgxnd3Mtd2l6LXNlcnAQAzIFCCEQoAEyBQghEKABSgQIQRgBUPoCWLsNYJkRaAFwAHgAgAFyiAGMA5IBAzMuMZgBAKABAcABAQ&sclient=gws-wiz-serp
  17. https://www.glasnost.se/2010/la-sveda-lingvo-sankta-bovino-en-finna-politiko/
  18. Sebastian Tynkkynen: "2 minutoj kiuj ŝanĝos vian percepton de devigita sveda", opiniesprimo de aŭgusto 2013 en JuTubo (finne)
  19. Lars Melin: Maktspråk (2007)
  20. https://blogit.perussuomalaiset.fi/henna-kajava/pakkoruotsi-vahvistuu-ja-karkottaa-erityisosaajia/
  21. vidu ekzemple Jennifer Sandström: artikolo Hatet mot svensktalande i Finland? (svede: "Ĉu svedlingvanoj en Finnlando malamatas?") la 7-an de septembro 2016
  22. https://www.ksml.fi/paakirjoitus-mielipide/5549669
  23. https://www.soininvaara.fi/2011/04/07/pakollinen-ruotsi-lukiossa-riittaa/

Eksteraj ligiloj

La nacia himno de Finnlando kaj en finna kaj en sveda.

Eksteraj ligiloj