Kuusamo

| Kuusamo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono | Situo | ||||
| urbeto • komunumo • urbo | |||||
| |||||
| www.kuusamo.fi | |||||
| Provinco | |||||
| Fondita | 1868 | ||||
| Areo | 5 805 km² | ||||
| Loĝantaro | 15 019 (2023) | ||||
| Finnlingvaj | 98,9 % | ||||
| Svedlingvaj | 0,1 % (plus 1 % aliaj) | ||||


Kuusamo estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 15 019 loĝantoj sur areo de 4 978,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Suomussalmi, Taivalkoski, Posio kaj Salla. Parto el Kuusamo estis cedita al Sovetunio en 1940 kaj 1944 (vidu ceditaj areoj). Plejo el la loĝantoj el la cedita areo de Kuusamo estis movita al la restanta parto de Kuusamo aŭ aliaj komunumoj de norda parto de Gubernio Oulu. Kuusamo iĝis urbo en 2000. Oni konas Kuusamon speciale pri naturvidindaĵoj kaj la skicentro Ruka. Ekzistas en Kuusamo naturekskursa piedira vojeto Karhunkierros, "ringo de urso". Danny faris pri Kuusamo konatan kanton nome simple Kuusamo.
La teritorio havas komunan limon kun Suomussalmi, Taivalkoski, Posio kaj Salla. Tie estas lago Iijärvi.
Disputo pri aparteno al Laponio
[redakti | redakti fonton]Kvankam Kuusamo apartenas al la provinco Norda Ostrobotnio, ĝiaj pejzaĝoj kaj la naturo estas verege diversaj ol tipe en Ostrobotnio, kiu estas konata pri ebenaj kampaj pejzaĝoj, malgranda nombro de lagoj kaj en la finnlanda vidpunkto grandaj riveroj, kiu malrapide fluas al Botnia Golfo – tia pejzaĝoj estas en la nunaj oficialaj provincoj Ostrobotnio, Suda Ostrobotnio, Meza Ostrobotnio kaj plejparto el Norda Ostrobotnio. Oni disputis, ĉu vojaĝentreprenistoj de Kuusamo rajtas diri al turistoj, ke en Kuusamo ili estas en Laponio, kvankam Kuusamo ne apartenas al la oficiala provinco Laponio[1][2]. Aliflanke al la historia provinco Laponio ne apartenas eĉ tiaj najbaraj komunumoj de Kuusamo, kiuj apartenas al la nuna oficiala provinco Laponio kaj kun kiuj Kuusamo en la turismo apartenas grandparte al sama kategorio. Kiam oni planis gubernion Laponio, kiu estis fondita en 1938, oni planis, ke Kuusamo apartenu al tiu gubernio, sed iuj lokaj influaj efikantoj forte malapogis tion kaj Kuusamo restis en gubernio Oulu. En la nova jarmilo la lokpolitikistoj en Kuusamo malapogis ideon movigi Kuusamon al la oficiala provinco Laponio, kvankam iuj en Kuusamo iuj volas montri Kuusamon kiel Laponio[3][4].
Konataj lokuloj
[redakti | redakti fonton]- la fotisto Hannu Hautala mortis tie en julio 2023
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (finne kaj angle)
tipa betula arbaro kun historiaj kabanoj |
kaj ligna ventomuelejo en loka etnografia muzeo |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]



