Nodo de Salomono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Antikva romia mozaiko en Aquileia (Italio).
ornama Nodo de Salomono.
Krucifikso de Sankta Damiano kun la Salomona nodo.
La simbolo ĉeestas sur la svedaj stratoj kie indikas nacian heredaĵon.

Nodo de Salomono en heraldiko por indiki nodon similan al tiuj ĉisube desegnataj. Indikita ankaŭ kiel , ĝi estas kvadrato ansata ĉe la anguloj, kie ne eblas vidi la komencon kaj la finon; antikva simbolo hodiaŭ estas ofte uzata en norda Eŭropo.

Tiu nodo ofte videblas en la angla heraldiko kie estas konata kiel nodo de Bowen; kaj ankaŭ uzata kiel indikilo de kulturaj lokoj en la eŭropaj nordaj landoj.

En antikvaj tempoj[redakti | redakti fonton]

Tiu simbolo ekaperis sur objektoj de la 5-a kaj 5-a jarcentoj de la norda Eŭropo. Sed eĉ antaŭe ĝi aperis en la prakristana arto kie nur ŝajne juĝiĝas hazarda: oni vidu ĝin sur la pavimo de la prabaziliko de Akvileja (4-a jarcento) kaj en la elfosaĵoj de la sinagogo de Antikva Hostio. Ĝenerale ĝi en tiuj medioj simbolas la unuiĝon inter la dia kaj la homa, nome solidareco inter Dio la elaĉetita homaro.

Tiu aparta signo, reproduktita el mozaikoj aŭ el la zona ligilo de krucifiksoj, estas dirata “nodo de Salomono” ĉar ĝ aludas al la saĝo de la granda hebrea reĝo por kiu, laŭonidire, nenio estis sigelita kaj el kiu devenis enigmoj nesoveblaj. Tiel la nodo de Salomono tirata al unu direkto rapide malfermas, dum se tirata al kontraŭa direkto neripareble blokiĝas. Jen tiam ke Kristo, sur la kruco, estas la nova Salomono: la nodoj de la peko kaj de la morto, nesoveblaj ĉe la homo, trovas el Li respondon kaj la “eternan vivon” [1], neatingeblan per la homaj fortoj. Ankaŭ en la fama Krucifikso kiu en la preĝejo Sankta Damiano (Asizo, Italio) parolis al Francisko, oni renkontas tiun nodon. La vizaĝo serena kun la okuloj malfermitaj, tipaj de la Christus Triumfans (triumfanta Kristo) igas jam evidenta, sur la kruco, la resurekton, dum la sango spuriranta denuncas la kulpon kaj la suferojn...

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ordona klavo de Apple.

Hodiaŭ krom kelkaj uzoj rezervitaj en la landoj de norda Eŭropo, tiun simbolon la standardaj unikodaj dokumentoj nomis 'Place of Interest Sign" (Simbolon de la interesitaj lokoj). Sekve ĝi trovis aplikadon en internacia informadiko. Ekzemple, ĝi estas utiligata en la klavaroj de Makintoŝo kiel klavo modifanta kaj kutime difinita "poma klavo" aŭ "command" (ordona). Ĝia Unokoda kodo estas U+2318.sci.

En Italio ĝi estas uzata kiel simbolo ĉe la bankoj de la Kredita Unio.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eterna vivo laŭ la Biblia lingvaĵo, signifas “loĝi kun Dio”.
  2. La Nodo de Salomono estis ankaŭ nomo donita de la popolo al specialaj astrologiaj figuroj, kiuj estis uzataj en la sorĉartaj praktikoj por forigi missorĉaĵojn kaj ensorĉaĵojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vocabolario araldico ufficiale, a cura di Antonio Manno, Roma, 1907.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA: [1]