Bukla kvadrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bukla kvadrato (⌘) estas simbolo konsistanta el kvadrato de senfina kordo kun eksteren indikantaj bukloj ĉe ĝiaj anguloj. La simbolo en nuna Skandinavio ankaŭ konatas kiel johana kruco (rilata al la sveda sankthanskors, dana johanneskors, kaj finna hannunvaakuna), kaj inter komputikistoj ankaŭ nomatas "komandklavo-simbolo" pro ĝia uzo de komandklavo sur Apple-komputilaj klavaroj (la Unikoda kodo estas U+2318). Ĝi estas ofte uzata simbolo, ekzemple, en dekoraĵoj koncerne la Misisipan kulturon (ĉirkaŭ 800 p.K. ĝis 1600 p.K.) en norda Ameriko antaŭ la alveno de eŭropanoj, ĝenerale estas antikva simbolo uzita de pluraj kulturoj de malsamaj kontinentoj, kaj restas en ofta uzo hodiaŭ. Ĝi apartenas al klaso de antikvaj simboloj kiuj estas plurale nomitaj valknute en Norvegio.

la sveda kastelo de Borgholm, nun ruina, el aero precize aspektas bukla kvadrato

La simbolo estas konata kiel "signo de interesa loko", kiam uzite sur informsignoj, praktiko kiu komenciĝis en Finnlando en la 1950-aj jaroj, disvastiĝante al la aliaj nordiaj landoj en la 1960-aj jaroj, kaj de tie plu al iuj landoj en la resto de Eŭropo.

Problemo pri esperantlingva nomigo johana kruco estas unuflanke, ke en la tradicia lingvaĵo de heraldiko la nomo johana kruco signas iun tute alian simbolon, multe pli similan al signo de kruco. Aliflanke la signo akiris la nomon johana kruco en Skandinavio nur en la mezepoko, laŭdire por signi la feston de Johano la Baptisto, ĉiam je la 24-a de junio, en mezepokaj kalendaroj. La festo en nuntempa Skandinavio kaj Baltio estas tiom grava, ĉar kristanoj ligis al ĝi la origine paganan feston de solstico, la Somermeza festo astronomie depende de la jaro la 20-an aŭ 21-an de junio, kiu de prahistoriaj tempoj estis gravega evento en la jaro de ĝermanoj, finnoj kaj baltoj. Tamen la unuaj uzoj de la simbolo en Finnlando kaj Svedio estas de signife pli ol 1000 jaroj (sube eĉ montriĝas vikinga tomboŝtono el la 4-a ĝis 6-a jarcento), kaj estas vikingaj dekoraĵoj klare antaŭ-kristanaj. Ankaŭ pro tio la pli posta kristana nomigo de johana kruco por la antikva signo estas kulture dubinda.

La signo klare farita de senfina kordo ankaŭ ofte videblas en la angla heraldiko kie estas konata kiel nodo de Bowen kaj nodo de Tristram, ambaŭ historiaj familioj de Kimrio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • nodo de Salomono
  • kaj multajn variaĵojn de "greka kruco", kiu estas kruco de kvar same longaj traboj, fakte pluso +, kiel en la flago de Svislando: el la multaj signoj, ne ĉiuj jam havas proprajn esperantlingvajn paĝojn - ekzemplo pri variaĵo kun propra e-lingvaj paĝo estas la teksto malta kruco.