Gotingena Sepopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sepo de Göttingen)
La Sepopo de Gotingeno.

La Sepopo de Gotingeno (germane Göttinger Sieben) estis grupo de sep profesoroj de universitato Georg August en Gotingeno, kiuj en 1837 protestis kontraŭ la nuligo de la konstitucio de la reĝlando Hanovro fare de reĝo Ernesto Aŭgusto la 1-a. Ili pro tio estis maldungitaj kaj parte ekzilitaj.

Inter la anoj de la grupo estis la fratoj Grimm. Jen la kompleta listo:

La konstitucio de la reĝlando Hanovro ekvalidis nur en 1833 sub la regado de reĝo Vilhelmo la 4-a, samtempe reĝo de Britio. Post lia morto en 1837 ĉesis la komuna regado de Britio kaj Hanovro; lia frato Ernesto Aŭgusto la 1-a iĝis reĝo de Hanovro. La 5-an de julio li deklaris, ke li neniam konsentis al la konstitucio, kaj la 1-an de novembro li nuligis ĝian validecon. Profesoro Dahlmann, kiu estis kunlaborinta pri la konstitucio, alvokis siajn kolegojn al protesto, sed el 41 nur ses aliĝis. Studentoj kopiis la protestan deklaron de Dahlmann kaj dissendis ĝin al aliaj universitatoj. La 18-an de novembro la sepo oficiale transdonis la deklaron.

La reĝo severe reagis al la protesto: La 4-an de decembro la universitata tribunalo pridemandadis la protestintojn, la 14-an de decembro ĝi eksoficigis ilin. Al Dahlmann, Gervinus kaj Jacob Grimm oni donis tri tagojn por foriri el Gotingeno kaj malpermesis la restadon en Hanovro.

Historiistoj taksas, ke la kuraĝo de la sepopo grave subtenis la demokratiiĝan evoluon, kiu en 1848 rezultis en la Nacia Asembleo de Frankfurt.

La reputacio de la universitato de Göttingen suferis pro la afero; en 1847/48 ĝi havis nur 582 studentojn.