Parlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu kun: Parla (Madrido), urbo en Hispanio

Parlo (Parla) estas internacia planlingvo kreita en 1906 de M. Spitzer kaj prezentita al Delegacio por alpreno de la lingvo internacia. Ĝi uzas naturajn radikojn kaj artefaritan derivacion, ĝi markas la partojn de diskurso.

Nombroj (1-10): uns, dus, tres, kvas, kvis, sis, ses, ots, nos, des.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • (sen traduko): Mao natura-lekse e-troveti et konoseti, mao se stimuli homa ten suito medita.
  • I ducija en ca sisma oei ten vensi fon lernii juna, fon internato trada et trava, arta et scienca... (Traduko): La enkonduko de tiu sistemo estas dezirinda por la lernanto juna, por la internaciaj komerco kaj vojaĝo, arto kaj scienco.


La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1906” de Biblioteko Butler.