Saltu al enhavo

Princlando Palatinato-Veldenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princlando Palatinato-Veldenz
 duklando Palatinato-Zweibrücken 15431733 Elekto-Palatinato (Kurpfalz) 

regiono
Geografio
Ĉefurbo:
unue Veldenz, poste Lützelstein
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
duklando Palatinato-Zweibrücken duklando Palatinato-Zweibrücken
Postsekvaj ŝtatoj:
Elekto-Palatinato (Kurpfalz) Elekto-Palatinato (Kurpfalz)
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La duklando Pfalz-Veldenz - prononco [pfalc-FELdenc] - estis regna senpera princlando de la Sankta Romia Imperio kun sidejo unue en Veldenz, hodiaŭ germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, poste en Lützelstein, nun La Petite-Pierre en la historia kultura regiono regiono Alzaco de nuna Francio.

La teritorio ekestis en 1543, kiam ĝi estis disigita de duklando Palatinato-Zweibrücken en la Marburga traktato de la vitelsbaĥoj. Aldone al la samnoma urbo Veldenz kaj ĉirkaŭaĵo borde de la Mozelo, la komenca teritorio inkludis areojn en la valo de la rivereto Glan. En 1559/66, duono de la teritorio de Guttenberg kaj la distrikto de Lützelstein en la Nordaj Vogezoj estis aldonitaj el heredo Elekto-Palatinato. La linio ĉesis ekzisti en 1694 kaj, post 40-jara disputo, en 1733 la teritorioj estis kontrakte dividitaj inter Elekto-Palatinato, Palatinato-Sulzbach kaj Palatinato-Birkenfeld en 1733.

En 1553, Wolfgang atingis en la hajdelberga sinsekvo-traktato, kiu reguligis la reciprokajn heredajn postulojn de ĉiuj vitelsbaĥaj linioj, ke Palatinato-Veldenz ricevis ankaŭ la nde Lützelstein, duono de la teritorio de Guttenberg kaj du trionoj de Alsenz. En 1584 la kastelo kaj teritorio zum Stein en Alzaco (en la teritorio de la nuna komunumo Bellefosse / Schöngrund) estis al-aĉetitaj.

La nobela linio Palatinato-Veldenz-linio ĉesis ekzisti en 1694; post longa disputo inter la heredantoj, la teritorio estis kontrakte dividita inter la aliaj palatinataj nobelaj linioj en Mannheim en 1733. Elektoduko Karlo la 3-a de Elekto-Palatinato ricevis la distriktojn de Veldenz kaj Lauterecken, Christian la 3-a de Pfalz-Birkenfeld duonon de la graflando Lützelstein kaj la teritorion Guttenberg kaj Karl Theodor de Pfalz-Sulzbach la alian duonon de la graflando Lützelstein, kiun li baldaŭ poste transdonis al la duklando Palatinato-Zweibrücken. Post la morto de Leopold Ludwig, la Stein-biendomokastelo kaj teritorio zum Stein restis kun liaj tri filinoj. Post la morto de la lasta, Dorothea, en 1723, la reĝlando Francio konfiskis tiun teritorion, kiu origine apartenis al la Sankta Romia Imperio.

La antaŭaj havaĵoj nun estas en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj en la du francaj departementoj Moselle kaj Bas-Rhin.