Saltu al enhavo

Diskuto:Šakiai

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas aktuala diskuto en la vikimedia komunejo, ĉu forĵeti de tie ĉiujn fotojn de la centra urba preĝejo konstruita en modernisma stilo inter 1934 kaj 1940 laŭ planoj de la arkitekto Vytautas Žemkalnis-Landsbergis (1893-1993), ĉar la litova registaro instalis leĝon pri libereco de panoramo nur kun limigo ke tiaj fotoj de aktualaj konstruaĵoj ne aŭtomate rajtas esti komerce uzataj en reklamoj - tio ne estas sufiĉe senkopirajta leĝo laŭ la komunejaj puristoj, kiuj volas saman leĝon pri libereco de panoramo kiel en Usono en ĉiuj partoj de la mondo, kaj krome simple nur permesas fotojn de domoj, kies arkitekto pruveble mortis antaŭ pli ol 100 jaroj. Tiu purismo ankaŭ afektos forigon de la kvin esperantlingvaj fotoj alŝutitaj al la vikimedia komunejo, el fotista perspektivo liberaj havaĵoj. En la esperantlingva vikipedio teno de bildoj kun fotista licenco de libera havaĵo tute ne estas problemo, tial almenaŭ tri fotoj daŭre bildiĝu ĉi-tie kaj loke stokiĝu en la esperantlingva vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 05:18, 17 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: Se oni strikte aplikos* la forigon de ĉiu foto, kiu bildigas iun objekton kies kreinto ne jam mortas ekde pli ol 100 jaroj, oni devos forĵeti ĉiun foton pri la urbo Šakiai krom tiun pri malnova germana luterana preĝejo el 1842 - pri tiu domo ne konatas la arkitekto kaj ties konkreta mortodato, sed se la preĝejo staras ekde pli ol 180 jaroj, sufiĉe probablas ke iu ajn arkitekto intertempe devas esti morta. Tamen: se oni decidas renovigi la fasadon kaj komisias la renovigan koordinadon al arkitekto, tiam la preĝejo povos esti konsiderata kiel ŝanĝita kaj ankaŭ ne plu havos lokon en la vikimedia komunejo. Same estas pri la fotoj de ĉiuj aliaj urboj kaj loĝlokoj en Litovio, en Francio kaj ankoraŭ en pluraj pliaj, probable multaj landoj. Se la logiko vere aplikiĝos, la vikimedia komunejo parte malinstalos sin mem. ThomasPusch (diskuto) 05:51, 17 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi rigardis kelkajn el la fotoj kaj mi plu opinias, ke tia purismo iom stultas, ĉar oni ne prenas la esencan arton de la artisto, temas nur pri simpla konstruaĵo. Evidente tio estas fare de puristoj, kiuj forigas fotojn el la komunejo, sed foje retenas ilin aparte por la anglalingva vikio, kvazaŭ ili havas specialajn rajtojn. Mi ne kompetentas por diskuti anglalingve pri tiuj temoj, sed kompreneble apogas la restadon de tiuj fotoj, kaj ĉefe tiuj tri kiuj videblas en la esperantlingva artikolo. kani (diskuto) 11:36, 17 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
*Nun provizore nur temas pri ĉiuj fotoj pri la preĵejo, sed eblas facile ampleksigi la petojn pri forigo, kaj ene de sep tagoj oni decidos pri forigo. TP