Liv and Maddie
Liv kaj Maddie | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | Liv and Maddie |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | ![]() |
Ĝenro | Situacia komedio |
Kreita de | John D. Beck Ron Hart |
Aktoroj | Dove Cameron Joey Bragg Tenzing Norgay Trainor Kali Rocha Benjamin King Lauren Lindsey Donzis |
Muziko de | |
Komenca muziko | "Better in Stereo", kantataj de Dove Cameron |
Lingvo(j) | angla |
Amplekso | |
Sezonoj | 4 |
Epizodoj | 80 |
Daŭro sen reklamoj | proksimume 22–25 minutoj |
Produktado | |
Estra(j) produktoro(j) |
John D. Beck Ron Hart Andy Fickman Betsy Sullenger John Peaslee |
Produktisto(j) | Greg A. Hampson |
Elsendo | |
Elsendita | 19-a de julio 2013 – 24-a de marto 2017 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Liv and Maddie (anglalingve por Liv kaj Maddie) estas usona situacia komedio kreita de John Beck kaj Ron Hart kaj produktita de la firmao It's a Laugh Productions por la televida kanalo Disney Channel.
Enhava resumo[redakti | redakti fonton]
La serio temas pri la 15-jaraj identaj ĝemelaj fratinoj Liv kaj Maddie Rooney, kiuj laŭ karakteroj plej malsamas: Liv estas gaja, energiplena knabineca knabino kaj prezentas propran televidan programon, dum Maddie estas aktiva sportema knabeca knabino, aparte sukcesa en la lerneja basketbala teamo. Kiam Liv revenas hejmen de Holivudo komence de la seria scenaro, rapide videbliĝas konfrontaj tensioj inter ambaŭ fratinoj, aparte tiam kiam Liv iĝas tre populara en la mezlernejo de Maddie.
Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]
- Dove Cameron kiel Liv kaj Maddie Rooney: du identaj ĝemelaj fratinoj.
- Joey Bragg kiel Joey Rooney: 14-jara frato de la ĝemeloj.
- Tenzing Norgay Trainor kiel Parker Rooney: 10-jara frato de la ĝemeloj.
- Kali Rocha kiel Karen Rooney: patrino de Liv, Maddie, Joey, kaj Parker.
- Benjamin King kiel Pete Rooney: patro de Liv, Maddie, Joey, kaj Parker.