Yves Peyraut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ivo PERO (france: Yves PEYRAUT) (naskiĝinta la 14an de septembro 1934 en Rochefort-sur-Mer; mortinta la 5an de januaro 2002) estis laborista esperantisto aktiva en la SAT-movado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 14an de septembro 1934 en Roŝforo ĉe Maro (Rochefort sur Mer), en Mara Ĉarento (Charente-Maritime). Li esperantiĝis en 1950 kaj, agante en la junulargasteja movado, tie renkontis SAT-anojn kaj SAT-amikojn. Post partopreno en la SAT-Kongreso en Duseldorfo en 1952, li aliĝis al SAT en januaro 1953.

Profesie inĝeniero kaj fakulo pri la mastrumado de la kvalito en entreprenoj, li verkis du librojn pri la temo en la franca.

En 1981 li estis unu el la fonditoj de la liberecana radio "Radio Libertaire" (fm 89.4), kiu plu funkcias en la pariza regiono kaj ĉiusemajne havas elsendon en Esperanto, kaj plene implikiĝis dum ĝiaj unuaj vivojaroj en batalo kontraŭ registaraj ĉikanaĵoj.

En 1984 li iĝis prezidanto de la plenumkomitato de SAT, kaj konservis tiun postenon ĝis grava malsaniĝo fine de 2001. Li tie laboris interalie pri reordigo de la arĥivoj, por liberigo de Sekojo kaj de PORTOS-anoj, kaj por organizado de esperantaj manifestacioj dum la unua de majo 2000 en Parizo kaj 2001 en Bruselo.

Li ankaŭ membris en pluraj asociecaj movadoj: La Libera Penso (La Libre Pensée), Racieca Unuiĝo, Ligo por la Homaj Rajtoj, Pacista Unuiĝo de Francio kaj Anarkiista Federacio.

Respondecojn li alprenis en la Nacia Konfederacio de la Laboro (CNT / Vignoles), kiel direktoro de ĝia organo La Laborsindikatista Batalado (Le Combat Syndicaliste / Vignoles). Tio kondukis lin antaŭ tribunalo en 1997, akuzite pri misfamigo, pro artikolo kontraŭ deputitino malfavora al Memvola Rompo de Gravedeco, publikigita en aprilo 1996, sed li ne estis kondamnita. Spertinte gravajn sanproblemojn, kiuj trudis lin redukti siajn aktivaĵojn post dua koroperacio en 1992, li trian fojon grave malsaniĝis fine de 2001, kaj mortis la 5an de januaro 2002.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Franclingvaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Gestion rationnelle de la qualité, E.M.E., Parizo, 1988
  • Gestion rationnelle de la logistique, E.S.F., Parizo, 1990
  • Radio Libertaire, la voix sans maître, eld. Le Monde Libertaire, Parizo, 1991, 170p.

Ĉapitroj en franclingvaj kolektivaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nicola et Bart en Sacco et Vanzetti, Itinéraires, Chelles, 1987, 36p.
  • Propriété, Égalité, les deux "mamelles" de la Révolution française en "Les anarchistes et la révolution française, eld. Le Monde Libertaire, Parizo, 1990, 314p.


Rete legeblaj tekstoj[redakti | redakti fonton]


Fontoj[redakti | redakti fonton]