Andreo Andrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
André Andrieu

Andreo ANDRIO (france André ANDRIEU; naskiĝis en 1932) estas franca esperantisto aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj kiel Esperanto-vortaristo.

Andrieu lernis Esperanton en 1951 kiel studento en Tuluzo. Li estis membro de la organiza kongresa komitato de la SAT-kongreso en Nancio en 1954. Samjare li transformis la periodaĵon "Informilo" de SAT-Junulfako al "La Juna Penso" kaj redaktis ĝiajn unuajn 12 numerojn. Dum tiu tempo li konatiĝis kaj amikiĝis kun Edmond Dazun.

En 1992 Andrieu emeritiĝis kaj translokiĝis proksime al sia naskiĝloko en sudokcidenta Francio. Tiam Dazun petis lin helpi en la finpretigo de la botanika terminaro "Sin nutri en la naturo", kiu aperis en 1995. Poste Andrieu transprenis la prilaboron kaj redakton de la "Praktika Vortaro" Esperanto-Franca kaj Franca-Esperanto de SAT-Amikaro, iniciita de Dazun en 1953 kaj aperinta en du eldonoj en 1959 kaj (senŝanĝe) en 1974.

De la naskiĝo de la nova SAT-Amikara revuo La Sago li prizorgas tre ŝatatan rubrikon, "Kiel traduki" (en dumonataj numeroj ĝin anstataŭas "Kiel esperantigi proprajn nomojn"), sprite ilustrita de Serĝo Sir', k el kiu aperis kompillibro en 2009, eldonite de SAT-Amikaro[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dictionnaire pratique d’Espéranto français-esperanto esperanto-français (Praktika Vortaro Esperanto-Franca-Esperanto), redakcio de la 3-a eld. 2000, SAT-Amikaro.
  • Sin nutri en la naturo, [t.e. terminaro de manĝeblaj plantoj], Beauville: SAT-broŝurservo, 1995, 223 p.
  • Kiel traduki sesdek franclingvajn vortojn[2], kun ilustraĵoj de Serĝo Sir', 2009, SAT-Amikaro.
  • Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio, plastigita afiŝo / mansubaĵo, kun Janfranko Blino, 2011, SAT-EFK

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1995: Pri la aŭtoro. En: Sin nutri en la naturo (vd. supre)