Beauville (Lot-et-Garonne)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Beauville estas komunumo en la departemento Lot-et-Garonne kaj la regiono Akvitanio en sud-okcidenta Francio.

Ĝi situas 25 km de la urbo Agen kaj 30 km de Villeneuve-sur-Lot.

La nomo "Beauville" devenas de la latina "Bovis villa", aŭ laŭlitere la "vilao (granda bieno en la romia epoko) de bovoj"; ili retroveblas sur la blazono de la vilaĝo. "Bou" estante bovo en la gaskona lingvo, la vilaĝo poste estis nomita "Bouville", poste deformita en "Boville" kaj fine en Beauville, tiel ke el "bova setlejo" fariĝis "bela setlejo".