La Juna Penso
Aspekto
La Juna Penso estas la oficiala organo de la junulfako de SAT. Post kreiĝo en 1954 fare de Andreo Andrio, kiu redaktis la unuajn 12 numerojn, ĝi estis sufiĉe prospera sub la gvido de diversaj skipoj ĝis la jaro 1981. Ekzemple ĝi en la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj en modesta grafika vesto eldoniĝis en Laroque-Timbaut, departemento Lot-et-Garonne de la regiono Akvitanio.
Post ununumera reviviĝo en 1994 ĝi denove aperis pli malpli regule (12 numeroj) inter decembro 1997 kaj septembro 2003.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-gazeto
- Sennaciulo - SAT-organo