Hermann Platiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hermann Platiel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30)
Morto 30-an de novembro 1979 (1979-11-30) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Nora Platiel
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Platiel (centre) legas kun siaj lernantoj La Lernanton, kiu estas aldonata al Arbeiter-Esperantist (LEA-gazeto)

Hermann PLATIEL (n. en 1896 – m. en 1980) estis germana socialista Esperantisto, prezidanto de la direkcio de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) de 1933 ĝis 1935.

Platiel jam de multaj jaroj aktivis en SAT. Li estis dungito de la administrejo de SAT en Lepsiko de la 8-a de majo 1929 ĝis pentekosto 1932. En Lepsiko li ankaŭ gvidis la lokan filion de "Internationaler Sozialistischer Kampfbund" (ISK - Internacia Socialisma Batalligo, socialisma frakcio en la germana socialdemokrata partio SPD). Poste li iris al Hispanio. De tie li venis kiel politika rifuĝinto al Parizo. Dum la 13-a Kongreso de SAT en Stokholmo en aŭgusto 1933, li estis elektita prezidanto de la direkcio kiel posteulo de Eŭgeno Lanti. Pro la potenc-akiro de la nazioj en Germanio intertempe la administrejo estis translokita de Lepsiko al Parizo. Platiel denove estis dungita de majo 1934 ĝis septembro 1935.

De 1938 ĝis 1939 li estis sekretario de la franca Esperanto-sekcio de ISK kaj redaktis „La Kritika Observanto“. En 1940 li ekkonis sian postan edzinon Eleonore ("Nora") Block (1896-1976), al kiu li edziĝis en Montauban en 1943. Nur mallonge ili kunvivis antaŭ esti disigitaj pro razio. En la sama jaro 1943 li kontraŭleĝe fuĝis al Svislando, laboris ĉe "Schweizer Hilfswerk" (Svisa Helpfondaĵo) kaj verkis raportojn por la Londona eksterlanda gvidantaro de ISK. Nur post la milito ili denove renkontiĝis en Svislando kaj kune laboris ĉe la Arbeiterhilfswerk (laborista helpfondaĵo) en la departemento "rekonstruo". En 1949 ili revenis al Germanio al Kassel, kie Nora Platiel eklaboris kiel juĝistino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Historio pri la skismo en la laborista Esperanto-movado: dokumentaro kiu montras la kaǔzojn kaj respondecojn kaj preparas la bazon por unueca agado / verkita de k-do [Hermann] Platiel. Paris: SAT 1935. - Senŝanĝa represo de la orig. eld. de 1935: Beauville: SAT-Broŝurservo Esperanto 1994, 20 p.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Historio de SAT 1921-1952. Paris: SAT 1953, 152 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]