Émile Borel
Felix Edouard Justin Émile BOREL (n. la 7-an de januaro 1871 - m. la 3-an de februaro 1956) estis franca ŝtatisto kaj matematikisto. Li estis honora membro de UEA.
Borel estis edukita ĉe la Supera Normala Lernejo en Liono, kie li poste funkciis kiel instruisto kaj rektoro de 1897 ĝis 1909, kiam li estis nomumita profesoro pri matematiko ĉe la Sorbonne. Jam antaŭ la jaro 1904, kiam fondiĝis la unua urba Esperanto-grupo Amikaro Esperantista de Lyon, en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de Émile Borel, kiuj impresis interalie la tiutempan urbestron Herriot, kiu iĝis valora idea subtenanto de Esperanto kaj de la loka grupo. En 1921 Émile Borel estis elektita al la Franca Akademio de Sciencoj.
Borel estis membro de la francaj socialisma kaj radikal-socialisma partioj. Kiel aktiva membro de tiuj partioj li estis elektita al la Ĉambro de Deputitoj en 1924, kaj en 1925 estis nomumita Ministro de la Mararmeo de la Franca Registaro. Dum la Dua Mondmilito Borel estis membro de la franca rezistado ĝis sia aresto en 1941 fare de la okupanta germana armeo.
Kiel matematikisto, Borel iĝis fama ĉefe pro siaj kontribuoj al la teorio de mezuro kaj probablokalkulo. Inter 1921 kaj 1927 Borel publikigis kvar artikolojn pri ludoteorio.
En 1940, kune kun la ŝakisto André Chéron, li verkis libron pri la matematika teorio de la ludo de Briĝo. La libro nomiĝas: Théorie Mathématique du Bridge. La libro traktas probablecojn en briĝo.
Unu el la krateroj sur la luno estas nomita laŭ li.
Konceptoj nomitaj laŭ li
[redakti | redakti fonton]- Sumado de Borel
- Borel-Cantley-lemo
- La lemo de Borel
- Borel Grupo
- Heine-Borel-teoremo
- La paradokso de Borel-Kolmogorov
- La kvanto de Borel
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Andre Ŝaron
- La tajpa simio frazo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Émile Borel – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1871
- Mortintoj en 1956
- 2° E
- 43° N
- Viroj
- Naskiĝintoj la 7-an de januaro
- Mortintoj la 3-an de februaro
- Membroj de la franca Akademio de Sciencoj
- Lernintoj de École Normale Supérieure (strato Ulm, Parizo)
- Francaj ministroj
- Francaj rezistantoj
- Instruistoj en la Universitato de Lille
- Probabloteoriistoj
- Francaj matematikistoj
- Francaj politikistoj
- Premiitoj per la franca Militkruco 1939-1945
- Premiitoj per la franca Medalo de Rezistado
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Francaj militistoj de la Unua Mondmilito
- Mezuroteoriistoj
- Politikistoj de Okcitanio (franca regiono)
- Homoj de Aveyron

