Philipp von Jolly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp von Jolly
Persona informo
Philipp Johann Gustav Von Jolly
Naskiĝo 26-an de septembro 1809 (1809-09-26)
en Mannheim
Morto 24-an de decembro 1884 (1884-12-24) (75-jaraĝa)
en Munkeno
Ŝtataneco Rejna FederacioGermana FederacioGermana Imperiestra Regno vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Patro Ludwig Jolly vd
Gefratoj Julius Jolly vd
Infanoj Ludwig von Jolly • Friedrich Jolly • Julius Jolly vd
Parencoj Isaak Jolly vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fizikomatematiko vd
Aktiva en MunkenoHeidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Philipp Gustav von JOLLY (26a de septembro 1809 – 24a de decembro 1884) estis germana fizikisto kaj matematikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Mannheim kiel la filo de komercisto Louis Jolly kaj Marie Eleonore Jolly, li studis sciencon en Heidelberg, Vieno kaj Berlino. Post siaj studoj, li estis nomumita profesoro de matematiko en Heidelberg en 1839 kaj de fiziko en 1846. Li translokiĝis al Munkeno en 1854 kie li akiris la postenon kiun iam tenis Georg Simon Ohm.[1] En 1854 li estis kavalirita (kaj ekde tiam referencata kiel von Jolly).

Jolly estis dekomence eksperimentema fizikisto. Li mezuris la akcelon pro gravito kun precizaj pezoj kaj laboris ankaŭ pri osmozo.

Unu el liaj lernantoj en la Universitato de Munkeno estis Max Planck, al kiu li avertis en 1878 ne eniri en fizikon,[2] dirante, "en tiu fako, preskaŭ ĉio estas jam malkovrita, kaj ĉio kio restas estas plenigi kelkajn truojn." Planck respondis, ke li ne volas malkovri novajn aferojn, sed nur kompreni la konatajn fundamentojn de la fako. Tamen, la posta laboro de Planck malfermis la kampon de la kvantuma fiziko.

Jolly mortis en Munkeno.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anleitung zur Differential- und Integralrechnung, 1846 – Lernolibro pri diferenciala kaj integrala kalkuloj.
  • Die principien der mechanik, 1852 – Principoj de mekaniko.
  • Die Anwendung der Waage auf Probleme der Gravitation, 1878 – Aplikado de skalo al problemoj de gravito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbermann, Charles, eld. (1913). "Philipp Johann Gustav von Jolly". Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company. Alirita la 3an de aprilo 2020.
  2. Lightman, Alan P. (2005). The discoveries: great breakthroughs in twentieth-century science, including the original papers. Toronto: Alfred A. Knopf Canada. p. 8. ISBN 0-676-97789-8.