Gustav Robert Kirchhoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gustav Kirchhoff)
Gustav Robert Kirchhoff
Persona informo
Gustavo Robert Kirchhoff
Naskiĝo 12-an de marto 1824 (1824-03-12)
en Kenigsbergo
Morto 17-an de oktobro 1887 (1887-10-17) (63-jaraĝa)
en Berlino,  Germanio
Tombo Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Königsberg vd
Familio
Edz(in)o Clara Richelot • Luise Brömmel vd
Profesio
Okupo fizikistokemiistoinĝeniero • matematikisto vd
Laborkampo fizikomeĥaniko vd
Doktoreca konsilisto Franz Ernst Neumann • Otto Hesse vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav Robert KIRCHHOFF (naskiĝis la 12-an de marto 1824 en Königsberg, mortis la 17-an de oktobro 1887 en Berlino) estis germana fizikisto.

Li kontribuis ĉefe al la fundamenta kompreno de elektraj cirkvitoj, spektroskopio kaj termoradiado.

Du aroj de fizikaj leĝoj portas lian nomon: la leĝo de Kirchhoff pri radiado kaj la reguloj de Kirchhoff pri konservado de ŝargaĵo kaj energio en elektraj cirkvitoj. Kaj li difinis la terminon "nigra korpo" (1862).

La Bunsen-Kirchhoff-Premio pri spektroskopio estas nomita laŭ li kaj lia kolego, Robert Bunsen.

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1877.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Gustav Kirchhoff naskiĝis en Königsberg, Orienta Prusio, kiel filo de Friedrich Kirchhoff, advokato, kaj Johanna Henriette Wittke. Li diplomiĝis ĉe Albertus-universitato de Königsberg en 1847, kie li studis en la mathematico-fizika seminario direktita de Franz Ernst Neumann kaj Friedrich Julius Richelot. Li edziĝis al Clara Richelot, la filino de lia matematika profesoro Richelot. En la sama jaro, ili translokiĝis al Berlino, post lia profesoriĝo ili iris al Breslau.

Kirchhoff formulis siajn cirkvitajn leĝojn - intertempe bazaj en elektra inĝenierado - en 1845, kiam li ankoraŭ estis studento. Li kompletigis ĉi tiun studon kiel seminaria ekzercado; ĝi poste fariĝis lia doktoreca disertacio. Li proponis la leĝon de termoradiado en 1859, kaj donis pruvon en 1861. Li estis vokita al la universitato de Heidelberg en 1854, kie li kunlaboris pri spektroskopio kun Robert Bunsen. Kune Kirchhoff kaj Bunsen malkovris cezion kaj rubidion en 1861. En Heidelberg li estris la matematika-fizikan seminarion. En 1875 Kirchhoff akceptis la katedron pri teoria fiziko en Berlino.

Spektrometro de Kirchhoff kaj Bunsen

En 1862 li estis premiita per la Rumford-medalo pro siaj esploroj pri la fiksaj linioj de la suna spektro, kaj pri la inversigo de la helaj linioj en la spectro de artefarita lumo.

Li multe kontribuis al la kampo de spektroskopio formaliganta tri leĝojn, kiuj priskribas la spektran konsiston de lumo elsendita de lumantaj objektoj, ellaborante la eltrovojn de David Alter kaj Anders Jonas Ångström (vidu ankaŭ: spektra analizo)

En 1872 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio. Kirchhoff mortis en 1887, kaj estis entombigita en la tombejo St. Matthäus-Kirchhof en Berlino-Schöneberg.

La tri Kirchhoff-aj leĝoj pri spektroskopio[redakti | redakti fonton]

Kontinua spektro
Elsenditaj linioj
Absorbitaj linioj
  1. Varma solida objekto elsendas lumon kun kontinua spektro.
  2. Varma maldensa gaso elsendas lumon kun apartaj linioj ĉe specifaj specifaj ondolongoj (t.e. specifaj koloroj), kiuj dependas de la energiniveloj de la atomoj en la gaso. (Vidu ankaŭ: elsendospektro)
  3. Varma solida objekto ĉirkaŭita de malvarma maldensa gaso (t.e. pli malvarma ol la varma objekto) elsendas lumon kun preskaŭ kontinua spektro, en kiu mankas apartaj linioj ĉe specifaj ondolongoj depende de la energiniveloj de la atomoj en la gaso. (Vidu ankaŭ: absorba spektro)

Kirchhoff ankoraŭ ne sciis pri la ekzisto de energiniveloj en atomoj. La ekzisto de apartaj spektrolinioj estis poste klarigita de la Bohr-modelo de la atomo, kio fine gvidis al kvantuma mekaniko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Gustav Robert Kirchhoff en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)