Albert Potter Wills

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Potter Wills
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1873 (1873-01-01)
Morto 1-an de januaro 1937 (1937-01-01) (64-jaraĝa)
en Florido
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Clark
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Albert Potter WILLS (1873–1937) estis usona fizikisto kiu esploris magnetajn materialojn kaj estis doktoriĝinta konsilisto de ricevinto de Nobel-Premio nome Isidor Isaac Rabi.

Dum sia kariero li esploris magnetajn eblojn, magnetan ŝildon, magnetostrikton, kondukivon de elektro tra vaporo de hidrargo, kaj hidrodinamikon. Li ankaŭ verkis lernolibron pri vektora kalkulo.

Wills ricevis sian doktorigon el la Universitato Clark en 1897 kun Arthur Gordon Webster per disertacio titolita: Pri la sentiveco de diamagnetikaj kaj malforte magnetaj substancoj.

Dum 1898–1899 Wills laboris en la Universitato de Gotingeno kaj la Universitato de Berlino. Dum 1899–1902 li estis en la Bryn Mawr College kaj en 1902–1903 en la Laboratorio Cooper Hewitt.[1] Lia fina nomumo, 1903–1937, estis en la Kolumbia Universitato.

En 1909 en la Kolumbia Universitato, Max Planck faris ok prelegojn en germana. Wills tradukis la prelegojn en anglan, kaj en 1915 Columbia University Press publikigis lian tradukon.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. C. Poggendorff, Biographisch-literarisches Handwörterbuch für Mathematik, Astronomie, Physik, Chemie und verwandte Wissenschaftsgebiete; P. Weinmeister, P., Ed.; Verlag-Chemie: Berlin, 1904; Bd. IV, p. 1644.
  • American Men of Science, 2nd ed.; Cattell, J.M., Eds.; Science Press: Lancaster, PA, 1910; pp. 515.
  • "Prof. Albert Wills is dead in Florida," The New York Times, Apr 18, 1937, p. 48 (or II 8), col. 4.
  • National Cyclopaedia of American Biography being the history of the United States. New York: James T White & Co, 1939; Vol 27, pp. 430–431.
  • A.P. Wills, "On the susceptibility of diamagnetic and weakly magnetic substances," PhD Thesis, Clark University, Worcester, MA, 1897. (Also appeared in Phil. Mag. 1898, 45, pp. 432–447).
  • I.I. Rabi, Phys. Rev. 1927, 29(1), pp. 174–185