Kristalografio de ikso-radioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kristalografio de ikso-radioj estas eksperimenta tekniko por la esplorado kaj analizo de materialoj, bazita sur la fenomeno de difrakto de ikso-radioj tra solidoj en kristala stato.

La ikso-radioj estas difraktataj per la elektronoj kiuj ĉirkaŭas la atomojn ĉar ilia ondolongo estas de la sama mezurordo kiel la atomradiuso. La fasko de ikso-radioj aperantaj post tiu interagado enhavas informaron pri la pozicio kaj tipo de atomoj trafitaj survoje. La kristaloj, pro sia perioda strukturo, disigas elaste la faskojn de ikso-radioj en precizaj direktoj kaj amplifikas ilin per konstruinterferenco, okazigante precizan modelon de difrakto. Estas diversaj tipoj de specialaj detektiloj por observi kaj mezuri la intensecon kaj pozicion de la difraktitaj ikso-radioj, kaj ties posta analizo pere de matematikaj rimedoj ebligas akiri reprezentadon je atoma skalo de kaj atomoj kaj molekuloj de la studita materialo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]