Lavpasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lavpasto estas surfaktanto aŭ miksaĵo de surfaktantoj kun purigaj ecoj ĉe diluitaj solvaĵoj. Ĉi tiuj substancoj estas kutime alkilbenzenaj sulfonatoj, familio de kunmetaĵoj similaj al sapo sed estas pli solvaĵeblaj en saturita akvo, ĉar la polusa sulfonato (de lavpastoj) estas malpli probabla ol la polusa karboksilato (de sapo) por ligiĝi al kalcio kaj aliaj jonoj en saturita akvo.

En la plej multaj hejmaj kuntekstoj, la termino lavpasto memstare referencas specife al lavpulvoro aŭ pasto por purigi telerojn, male al man-sapo aŭ aliaj specoj de purigaĵoj. Lavpastoj estas ofte disponeblaj kiel pulvoroj aŭ koncentritaj solvaĵoj.