Sunflora oleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sunflora oleo kaj sunfloro
Sunfloraj semoj kun kaj sen ŝelo

Sunflora oleo estas oleo ĉerpita el la semoj (botanike nomataj akenoj) de la planto nomata sunfloro (Helianthus annuus). Sunflora oleo estas ofte uzata por friti kaj, en kosmetikaĵo, kiel moliganto.

Ĥemia strukturo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu oleo enhavas trigliceridojn, kun alta enhavo de linoleata acido. La konsisto de grasacidoj estas tre influita de la mediaj kondiĉoj de kresko de la sunflora planto. La British Pharmacopoeia donas la sekvan konsiston:[1]

Sunflora oleo tipe enhavas lecitinon, tokoferolojn, karotenoidojn kaj vaksojn.

La nutra valoro estas: energio 3 669 Kiloĵuloj, karbonhidrato 0 g, proteino 0 g, grasoj 100 g (el kiuj saturita 9,75 g, mononesaturita 83,6 g, polinesaturita 3,8 g.) vitamino E 41,08 mg, vitamino K 5,4 µg (fonto USDA)

Estas tri sunfloraj kulturvarioj, kiuj provizas oleojn de malsama konsisto: alta en linoleata acido, alta en oleata acido kaj meza en oleata acido (komerca nomo NuSun).

Fizikaj propraĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas likva oleo ĉe media temperaturo, kiu solidiĝas je konsiderinde pli malalta temperaturo ol oliv-oleo. Ĝi komencas fumi ekde 232°C. Se rafinita, ĝi estas travidebla, kun sukcena koloro kaj havas iomete grasan odoron. La denseco je 20°C estas inter 0,918 kaj 0,923 kg/dm³ kaj je tiu ĉi temperaturo la refrakta indico estas inter 1,472 kaj 1,476.[2]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Por fritado ĝi kondutas kiel tipa vegetaĵa oleo konsistanta el trigliceridoj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Produktado de sunflora oleo en 2018
Ŝtato Milionoj da tunoj
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
5,1
Flago-de-Rusio.svg Rusio
4,6
Flago-de-Argentino.svg Argentino
1,3
Flago-de-Turkio.svg Turkio
1,0
Flago-de-Hungario.svg Hungario
0,7
Mondo
18,4
Fonto: FAOSTAT (UN)[3]

En 2018, 18 milionoj da tunoj da sunflora oleo estis produktitaj tutmonde. El tiuj, 53% estis produktitaj en Rusio kaj Ukrainio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Ph Eur monograph 1371”, British Pharmacopoeia Commission: British Pharmacopoeia 2005. ISBN 0-11-322682-9.
  2. Scheda tecnica dell'olio di semi di girasole. Arkivita el la originalo je 2006-06-03. Alirita 2010-06-19.
  3. 3,0 3,1 Sunflower oil production, 2018; Crops/Regions/World list/Production Quantity; unofficial data (pick lists). UN Food and Agriculture Organization, Corporate Statistical Database (FAOSTAT) (2020). Alirita 7 aprilo 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oli de gira-sol en la kataluna Vikipedio.