Izotopoj de kalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kalio (K) havas 24 konatajn izotopojn. Tri izotopoj okazas nature: 39K (93,3%), 40K (0,012%) kaj 41K (6,7%).

La norma atompezo estas 39.0983(1) u.

Radioaktiva 40K havas duoniĝotempon de 1,250×109 jaroj. La duoniĝotempo estas sufiĉe granda kaj tiel la izotopo okazas en naturo. 40K disfalas al stabila 40Ar (11,2%) per elektrona kapto kaj per pozitrona eligo, kaj disfalas al stabila 40Ca (88,8%) per beto-disfalo;

La disfalo de 40K al 40Ar estas bazo de kutime uzita maniero por datigo de rokoj. La kutima kalio-argona datigo dependas de supozo ke la rokoj ne enhavis argonon je la tempo de formiĝo kaj ke ĉiu aperinta pro radioaktiveca argono 40Ar ne estis ellasita. Mineraloj estas datigataj per mezuro de la koncentriteco de kalio kaj la kvanto de aperinta pro radioaktiveco 40Ar kiu estas akumulita. Iuj mineraloj kiuj estas plej bone konvenaj por ĉi tiu datigo estas nigra glimo, muskovito, profundeca/alte metamorfa kornea blendo, vulkana feldspato; ankaŭ tutaj rokaj specimenoj de vulkanaj fluoj kaj malprofundaj enenpremaĵoj povas esti datitaj se ili estas neŝanĝitaj.

Kaliaj izotopoj estas multe uzataj kiel radioaktivaj traceantoj en studoj de efloresko. Ili ankaŭ estas uzata por studoj de nutraj cikloj ĉar kalio estas makroonutraĵo bezonata por vivo.

40K okazas en natura kalio kaj tial en prodiktataj saloj en sufiĉa kvanto tiel ke granda sakoj de ĉi tiu substanco povas esti uzata kiel radioaktiva fonto por klasĉambraj demonstradoj. En korpo de sanaj animaloj, 40K donas la plej grandan fonton de radioaktiveco, pli grandan ol tiu de 14C. En homa korpo de maso de 70 kg proksimume 4400 kernoj de 40K disfalas dum sekundo.

Tabelo[redakti | redakti fonton]

Izotopo Z(p) N(n) Izotopa maso (u) Duoniĝotempo Atomkerna
spino
Molea frakcio
de la izotopo
Limigoj de natura
variado
de la molea frakcio
Ekscita energio
de la izomero
32K 19 13 32,02192(54)# 1+#
32mK 950(100)# keV ? 4+#
33K 19 14 33,00726(21)# <25 ns (3/2+)#
34K 19 15 33,99841(32)# <40 ns 1+#
35K 19 16 34,988010(21) 178(8) ms 3/2+
36K 19 17 35,981292(8) 342(2) ms 2+
37K 19 18 36,97337589(10) 1,226(7) s 3/2+
38K 19 19 37,9690812(5) 7,636(18) min 3+
38m1K 130,50(28) keV 924,2(3) ms 0+
38m2K 3458,0(2) keV 21,98(11) µs (7+), (5+)
39K 19 20 38,96370668(20) Stabila 3/2+ 0,932581(44)
40K 19 21 39,96399848(21) 1,248(3)×109 a 4- 0,000117(1)
40mK 1643,639(11) keV 336(12) ns 0+
41K 19 22 40,96182576(21) Stabila 3/2+ 0,067302(44)
42K 19 23 41,96240281(24) 12,360(12) h 2-
43K 19 24 42,960716(10) 22,3(1) h 3/2+
44K 19 25 43,96156(4) 22,13(19) min 2-
45K 19 26 44,960699(11) 17,3(6) min 3/2+
46K 19 27 45,961977(17) 105(10) s 2(-)
47K 19 28 46,961678(9) 17,50(24) s 1/2+
48K 19 29 47,965514(26) 6,8(2) s (2-)
49K 19 30 48,96745(8) 1,26(5) s (3/2+)
50K 19 31 49,97278(30) 472(4) ms (0-, 1, 2-)
51K 19 32 50,97638(54)# 365(5) ms 3/2+#
52K 19 33 51,98261(75)# 105(5) ms (2-)#
53K 19 34 52,98712(75)# 30(5) ms (3/2+)#
54K 19 35 53,99420(97)# 10(5) ms 2-#
55K 19 36 54,99971(107)# 3# ms 3/2+#

Notoj[redakti | redakti fonton]

  • Mallongigoj de duoniĝotempo estas: a=jaro, d=diurno, h=horo, min=minuto, s=sekundo, ms=milisekundo, µs=mikrosekundo, ns=nanosekundo.
  • Valoroj markitaj per # estas ne pure derivitaj de eksperimentaj datumoj, sed almenaŭ parte de sistemaj tendencoj. Spinoj kun malfortaj asignaj argumentoj estas enmetitaj en krampojn.
  • Necertecoj estas donitaj en konciza formo en krampoj post la respektivaj lastaj ciferoj. Necertecaj valoroj signifas unu norman diferencon, escepte izotopan komponaĵon kaj norman atompezon de IUPAC kiuj uzas elvolvitajn necertecojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]