Plumba (II) acetato
Acetato de plumbo (II) | |||
Kemia formulo | |||
Blankaj kristaloj de plumba (II) acetato. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
CAS-numero-kodo | 301-04-2 | ||
ChemSpider kodo | 10608816 | ||
PubChem-kodo | 9317 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ rozkolora, toksa solidaĵo kun dolĉeca gusto[1] | ||
Molmaso | 325,288g mol−1 | ||
Denseco | 1,068 g/cm−3[2] 3,25 (anhidra) | ||
Fandpunkto | 75°C | ||
Bolpunkto | 117,1°C [3] | ||
Refrakta indico | 1,5670 | ||
Ekflama temperaturo | 40°C | ||
Solvebleco | Akvo:443,9 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 150 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H360Df, H373, H400, H410 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P203, P260, P273, P280, P318, P319, P391, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Plumba (II) acetato aŭ C4H6O4Pb estas neorganika kunmetaĵo, senkoloraj aŭ blankaj, toksaj kristaloj de plumbo, pli densa ol la akvo kaj kun dolĉeca gusto, konata kiel "sukero de plumbo" aŭ "salo de Goulard", omaĝe al Thomas Goulard (1697–1784), kiu estis franca kirurgo kaj uzis faman ekstraktaĵon (solvaĵon de plumba acetato) por trakti siajn pacientojn.
Ĝi, tia kia la plumba (II) nitrato estas la du solaj plumbosaloj solveblaj en akvo. Plumba acetato estas toksa kaj uzata en la fabrikado de farboj, kiel mordanto en tekstila presado kaj tinkturfarbo, kiel sekiganto por farboj, vernisoj kaj pigmentfarboj, kaj kiel sekigilo en porhararfarboj. Ĝi ankaŭ estas uzata en kontraŭinkrustigaj farboj, akvorezistaĵoj, insekticidoj kaj en la cianiga procezo de la oroprocezado. Kontakto povas iriti haŭton, okulojn kaj mukozojn. Povas esti toksa per enspiro, konsumado kaj haŭta sorbado.
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado de plumba (II) acetato per traktado de kupra (II) acetato kun plumbo:
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado de plumba (II) acetato per traktado de acetata acido kun plumba (II) oksido:
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]- Preparado de plumba (II) acetato per traktado de acetata acido kun plumba (II) hidroksido:
Reakcio 4
[redakti | redakti fonton]- Preparado de plumba (II) acetato per traktado de acetata acido kun plumba (II) karbonato: