Kolao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botelo de la irana kolao, Zam Zam Cola.
Coca-Cola

Kolao estas kafein- kaj suker-entena trinkaĵo, kiu estas riĉigita per karbona dioksido.

Enteno[redakti | redakti fonton]

Originale, la ingrediencoj de kolao inkludis kafein-riĉajn kolanuksojn kaj kokain-entenajn foliojn de kokaarbedo. La lastaj estis elprenitaj en 1903 el la recepto, post kiam evidentiĝis la misuzo de kokaino. Hodiaŭ oni uzas senkokainan kokaon.

Ĝian tipan guston hodiaŭ donas krom la kolanukso la aldonaĵoj kiel vanilo, cinama oleo, dianta oleo kaj citrono kaj aliaj, sed tiuj povas varii laŭ kontinentoj kaj landoj.

La ĉefaj entenaĵoj estas kafeino, fosforacido , granda maso da sukero, karbona dioksido kaj antaŭ ĉio akvo. La karakterizan malhelan koloron ricevas la kolao per e-materialo E 150d. La diversan guston de la kolao kaŭzas – krom la supre menciitaj – la diversaj akvo- kaj sukerspecoj aldonataj. Tiel en Azio oni aldonas kansukeron, en Eŭropo plej ofte sukerbetan sukeron kaj en Usono maizan siropon.

Preskaŭ ĉiu produktisto aperis meze de la 1980-aj jaroj per leĝer-produkto, en kiu oni uzas anstataŭ sukero aspartamon kaj acesulfamon. Malpli disvastiĝis la senkafeinaj tipoj ("infankolao"), same kiel la specialaj gustodirektoj (acida ĉerizo, vanilo, citrono).

Grava entenaĵo estis pli frue la citrona acido, hodiaŭ la fosfora acido (E 338), kiu aperas kiel ortofosfora acido. La fosfora acido respondecas pri la tipa kola-gusto kaj efikas kiel emulsiostabiligaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel elpensanto de la kolao validas la farmaciisto John Stith Pemberton, kiu en 1886 evoluigis recepton por siropo kaj tiun miksante kun sodoakvo vendis sub nomo Coca-Cola (legu tie).

Krom Coca-Cola aperis ankaŭ pluaj markoj, kiuj do ne povis daŭre danĝerigi la gvidantan pozicion de la pra-kolao. La plej konata konkuranto estas la same usona Pepsi-Cola. Krom tiuj aperis provizore en Eŭropo markoj kiel ekz. Afri-Cola (germanio, 1930-aj jaroj) aŭ Club-Cola (GDR).

Kolao validas kiel usona produkto, reprezentanto de Usono, tiel en kelkaj landoj ankaŭ aĉeteblas Inca Kola (Peruo) de Coca-Cola-konzerno. Tukolao estas kuba marko, kiu ankaŭ en Italio estas aĉetebla. En Barato, la Pepsi kaj koka-kolao estis malpermesita inter 1970 ĝis 1993!

Kvankam ĉiu aĝokategorio konsumas ĝin, oni celas per la reklamoj nur la junulojn, iganta ilin ĉefaj konsumantoj.

En 2002 surmerkatiĝis la Mecca-Cola kiel ne-okcidenta alternativo por islamanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]