Senarbarigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malarbariĝado)
Satelita observado de NASA pri kontraŭleĝa senarbarigo ĉe Rio Branco en Brazilo observita la 28-an de julio 2000
Monto Djouce, kaj same la plej granda parto de la insulo de Irlando, estis sisteme senarbarigita dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, por atingi lignon ĉefe por ŝipkonstruado.

Senarbarigo estas la transformo de arbaraj areoj al nearbara zono por uzado kiel plugebla tero, paŝtejo, setlejo, lignorikolta areo, aŭ nefruktodona tero. Ĝenerale, la forigo aŭ detruo de signifa kvanto de arbaraj areoj kaŭzas degraditan medion kun reduktita biodiverseco. En multaj landoj, amasa senarbarigo estas survoje kaj ŝanĝas kaj la klimaton kaj la geografion. Senarbarigo rezultas el forigo de arboj sen sufiĉa rearbarigo, kaj rezultas en malpliigo de habitato kaj biodiverseco. Akiro de ligno estas unu el la kaŭzoj, sed ekzistas multaj pliaj.[1]

Konstatoj[redakti | redakti fonton]

El la mezo de la 19-a jarcento, ĉirkaŭ 1852, la planedo spertis neantaŭviditajn ŝanĝon kaj detruon de arbaroj tutmonde.[2] Arbaroj en Eŭropo estis danĝere damaĝitaj de acida pluvo kaj oni tro maldensigis tre grandajn areojn de Siberio post la malfondiĝo de Sovetunio. En la lastaj du jardekoj, Afganio perdis ĉirkaŭ 70% de siaj arbaroj tra la lando.[3] Tamen, plej drasta estas la detruo nuntempe en la tutmondaj grandaj tropikaj pluvarbaroj, kie arbarmaldensigado kaŭzas pli negativan efekton sur la biodiverseco kaj kontribuas al la pliiĝanta holocena amasmortigo.[4]

Preskaŭ duono de la plenkreska tropika arbaro, tio estas inter 750 kaj 800 milionoj da hektaroj de la originaj 1.5 ĝis 1.6 mil milionoj da hektaroj, kiuj iam kovris la planedon, malaperis pro senarbarigo.[5] La arbarperdo estas jam terure danĝera en sudorienta Azio, la dua mondoregiono rilate al grandeco de biodiverseco. Ankaŭ en la Amazona baseno, kie la Amazona pluvarbaro kovris pli ol 600 milionojn da hektaroj, la biodiverseco estas endanĝerigita.

Arbarojn oni detruas je la ritmo de la rapida homa populacia multobliĝo. Se oni ne prenos signifajn decidojn je tutmonda nivelo por konservi arbarojn, en 2030 restos nur 10% de la nunaj areoj [2][5] kun aliaj 10% en degraditaj kondiĉoj.[2] 80 % estos perditaj kaj kun tio okazos la neŝanĝebla perdo de centoj da miloj da specioj.[2]

Multaj tropikaj landoj, inkludante Indonezion, Tajlandon, Malajzion, Bangladeŝon, Ĉinion, Srilankon, Laoson, Niĝerion, Liberion, Gvineon, Ganaon kaj Eburbordon jam perdis grandajn areojn de siaj pluvarbaroj. 90% de la arbaroj de la Filipinoj jam estas fortranĉitaj.[6] En 1960 Centrameriko ankoraŭ havis 4/5 de sia origina arbaro; nuntempe restas nur 2/5 : senarbarigo en Argentino, Ekuadoro, Kolombio. La filmo Frontera Invisible ilustras la situacion en Kolombio.Madagaskaro perdis 95% de siaj pluvarbaroj kaj Brazilo jam perdis 90-95% de sia arbaro nomita Atlantika arbaro[7]. Duono de la Brazila ŝtato de Rondonia, tio estas 24.3 milionoj da hektaroj da arbaroj estis detruitaj aŭ draste degraditaj en la lastaj jaroj. En 2007, nur malpli ol 1% de la arbaroj de Haitio restis, kaj nuntempe multaj nomas Haition la kariba dezerto.[8] Inter 1990 kaj 2005, Niĝerio perdis surprizan 79% de siaj malnovaj arbaroj.[9]. Multaj landoj, inter kiuj rimarkindas Filipinoj, Tajlando kaj Barato, deklaris sian senarbarigon kiel nacian urĝan kriz-okazon.[10][11]

Sekvoj en la medio[redakti | redakti fonton]

Orbita foto de homa senarbarigo pliiĝanta en la projekto Tierras Bajas en orienta Bolivio. Foto cedita de NASA.

Ĝenerale, la forigon aŭ detruon de grandaj areoj de arbara kovrotavolo sekvis degradita medio kun reduktita biodiverseco. Senarbarigo estas esenca kontribuanto al la tutmonda varmiĝo,[12] kaj kvankam 70% de la oksigeno, kiun oni enspiras devenas de la fotosintezo de la maraj verdaj algoj kaj de la cianobakterioj,[13] la amasdetruo de la tutmondaj pluvarbaroj ne plibonigas onian medion. Krome, la bruligo de la arbaraj plantoj por netigi la teron ellasas tunojn de CO2, kiu pliigas la sekvojn de la tutmonda varmiĝo.[12]

Senarbarigo reduktas la enhavon de akvo en la grundo kaj la atmosferan humidecon. Senarbarigo reduktas la grund-adheron, kaj pro tio ofte okazas erodo, inundoj kaj terglitado. La arbaroj entenas konsiderindan biodiversecon, havigante valoran habitaton por naturo; krome, arbaroj loĝigas kuracplantojn kaj estas rezervejo de akvofluejoj. Dum arbaraj biotopoj estas neanstataŭebla fontaro de novaj drogoj kaj medikamentoj (kiel taksolo), senarbarigo povas detrui genetikajn variantojn definitive.

Malpliiĝanta arbara kovrotavolo reduktas la kapablon de la tereno por bari, reteni kaj transporti pluvaĵon. Anstataŭ kapti la pluvofluon, kiu poste filtriĝas al la grundakvaj sistemoj, la senarbarigitaj areoj iĝas fontoj de forfluanta akvo sur la surfaco, kiu moviĝas multe pli rapide ol tiu, kiu fluas subsurface. Tiu pli rapida transporto de surfaca akvo povas kaŭzi inundojn pli danĝerajn ol tiuj okazintaj antaŭ senarbarigo, kio ankaŭ kontribuas al malpliigo de vaporiĝ-transpiro, kiu malpliigas la atmosferan humidecon. Tio ĉe kelkaj kazoj malpliigas la pluvonivelojn sur la senarbarigitaj areoj, ĉar la akvo ne estas resendita al la senarbarigitaj areoj, sed forperdita al la fluo rapida al oceanoj. Laŭ kelkaj pristudoj, en senarbarigita norda kaj nordokcidenta Ĉinio, la mezaveraĝa jara pluvokvanto malpliiĝis je unu triono inter la 1950-aj jaroj kaj la 1980-aj jaroj.

Longdaŭran enspezadon oni povas akiri per pritraktado de la arbaroj kaj pluhavado de la kovrotavolo kaj havigo de biodegradita renovigebla resursofontaro. Arbaroj estas ankaŭ gravaj stokejoj de organika karbo, kaj arbaroj povas elpreni karbonan dioksidon kaj aliajn poluilojn el la aero, tiel kontribuante al la biosfera stabileco. Senarbarigo (ĉefe en tropikaj areoj) forigas ĝis unu trionon de la totala antropogenika elsendado de karbona dioksido. Fine arbaroj valoras ankaŭ pro sia estetika beleco kaj kultura enspezofonto kiel turista allogaĵo.

“Redukti elsendojn el la tropika senarbarigo kaj de la arbara degradado en disvolviĝantaj landoj aperis kiel nova grava temo por komplementi la nunajn priklimatajn mezurojn. La ideo konsistas en havigo de financa kompenso por la malpliigo de elsendoj de varmigaj gasoj (GHG) pro senarbarigo kaj arbardegradado”.[14]

Ekonomiaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

Historie la uzado de arbaraj produktoj, inkludante lignon kaj karbolignon, ludis ŝlosilan rolon en homa socio, kompareblan al la roloj de akvo kaj kultivebla tero. Nuntempe, evoluiĝintaj landoj plue uzas lignon por konstrui domojn, kaj lignopulpon por fabriki paperon. En disvolviĝantaj landoj preskaŭ trimil milionoj da homoj dependas de ligno por varmigado kaj kuirado.[15] La industrio de arbaraj produktoj estas granda parto de la ekonomio en kaj disvolvigataj kaj disvolviĝantaj landoj. Mallongdaŭraj enspezoj akiritaj pro ŝanĝo de arbaroj en agrikulturo, aŭ troekspluatado de lignoproduktoj, ĝnerale alkondukas al perdo de longdaŭra enspezo kaj de longdaŭra biologia produktiveco (de tie malpliigo ĉe naturaj servoj). Okcidenta Afriko, Madagaskaro, sudorienta Azio kaj multaj aliaj regionoj spertis malaltan enspezadon pro malpliiĝantaj lignorikoltoj. Kontraŭleĝa lignorikoltado kaŭzas milojn da milionoj da dolaroj de perdo por la naciaj ekonomioj ĉiujare.[16]

La novaj sistemoj por akiri amasajn kvantojn de ligno kaŭzas pli da damaĝo al la ekonomio kaj troigas la kvanton de mono elspezitan de dungitoj por lignorikolto. Laŭ ĵusa pristudo, "en la plej granda parto de la studitaj areoj, la diversaj sekvoj, kiuj igis senarbarigon, malofte generis pli ol 5 usonajn dolarojn por ĉiu tuno da karbo, kiun oni elsendis kaj ofte tio enspezigis multe malpli ol 1 usonan dolaron." La prezo de la eŭropa merkato por produkto ligita al unutuna karbomalpliigo estas 23 eŭroj (ĉirkaŭ 35 usonaj dolaroj).[17]

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de plej granda parto de historio, homoj konsideris arbarmaldensigon necesa por siaj plej multaj agadoj krom lignorikolto. En la plej multaj landoj, nur post drasta malpliigo de ligno kaj de aliaj arbarproduktoj, aperis agadoj por plibonigi la arbarproduktadon kiel daŭripova sistemo. Tipe en disvolviĝintaj landoj, dum pligrandiĝas urbigado kaj ekonomia kresko, la tero iame uzata por terkulturado estis forlasita kaj rekreskis arbaroj.[18] Nuntempe, en la disvolvigita mondo, la plej multaj landoj spertas rearbarigadon kaj la plej multaj perdoj de arbarteritorio koincidas kun la etendiĝo de urbaj areoj.[19]

Ĉe disvolviĝantaj landoj, homkaŭzita senarbarigo kaj degradado de arbarhabitato estas unue kaŭzita de la etendiĝo de agrikulturo, de praktikoj de hakado kaj bruligado (anstataŭ hakado kaj karbigado), urba etendiĝo, kontraŭleĝa lignorikoltado, trorikoltado de karboligno, minado kaj naftoekspluatado.

Oni asertis, ke senarbarigo kutime sekvas la kurvon de Kuzneco[20] kvankam se vere tio estas diskutebla en krizaj lokoj pro la risko de neŝanĝebla perdo de neekonomia arbarvaloro ekzemple de valoro de perdo de habitato aŭ specioj.

La sekvoj de homrilata senarbarigo povas esti malpliigitaj pere de mediaj subteneblaj praktikoj kiuj malpliigas la konstantan detruon de arbaroj aŭ eĉ agadas por konservi kaj rearanĝi la disrompitan arbarteritorion (vidu artikolojn pri rearbarigo kaj arboplantado). Tiuj metodoj helpas kaj havigas subteneblan kreskon de arbaroj kaj permesas, ke lignorikolto iĝu renovigebla enspezofonto.

Media sekvaro[redakti | redakti fonton]

Atmosfera poluado[redakti | redakti fonton]

Senarbarigo estas ofte menciata kiel unu el la plej danĝera kaŭzoj de la pliiĝanta forceja efiko. Laŭ Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo senarbarigo, ĉefe en tropikaj areoj, respondecas pri unu triono de la totala antropogenika elsendado de karbona dioksido. Arboj kaj aliaj plantoj forigas karbon (laŭ formo de karbona dioksido) el la atmosfero dum la procezo de la fotosintezo. Kaj forigo kaj bruligo de ligno elsendas multe el tiu stokita karbo reen al la atmosfero. Senarbarigo kaŭzas ankaŭ la elsendon de karbo stokita engrunde. Arbaroj estas stokoj de karbo kaj povas esti fontoj aŭ fluejoj depende de la mediaj cirkonstancoj. Plenkreskaj arbaroj povas esti stokoj de karbona dioksido.

Ankaŭ akvociklo suferas la sekvojn de senarbarigo. Arboj elprenas grundakvon tra siaj radikoj kaj elsendas ĝin al la atmosfero. Kiam parto de arbaro estas forigita, la regiono ne plu povas reteni tiom da akvo kaj sekvas pro tio multe pli seka klimato.

Biodiverseco[redakti | redakti fonton]

Kelkaj arbaroj estas riĉaj je biologia diverseco. Senarbarigo povas kaŭzi la detruon de la habitatoj, kiuj eltenis tiun biologian diversecon, tiel kontribuante al la pliiĝanata formorto de la holoceno. Multaj landoj disvolvigis agadplanojn pri biodiverseco por limigi forhakadon kaj agrikulturajn praktikojn de hakado kaj bruligado kiel danĝeraj por naturo kaj vegetalaro, ĉefe kiam ekzistas endanĝerigitaj specioj.

John Vidal, ĵurnalisto, verkisto kaj iama eldonisto pri mediprotektado de The Guardian, disvolvigas la tezon, ke nuntempaj pandemioj pli kaj pli rilatas al perdo de biodiverseco kaj partikulare pro senarbarigo kaj intensiva brutobredado, kiuj unuflanke perdigas speciojn kiuj povus bremsi la disvastigon de virusaj zoonozoj kaj aliflanke alproksimigas homojn al naskoloko de la malsanoj, kiuj slatas el unu specio al alia specio.[21]

Terglitoj[redakti | redakti fonton]

Arboradikoj retenas la grundon, kaj se tiu estas sufiĉe neprofunda ili retenas ĝin surloke interligante ĝin al pli profundaj roktavoloj. Arboforigo en deklivoj kun neprofunda grundo pliigas la riskon de terglitoj, kiuj povas minaci homojn loĝantajn proksime. Tamen plej ofte senarbarigo damaĝas nur la arbotrunkojn, permesante al la radikoj resti enradikiĝintaj kaj malpermesante terglitojn; sed se post la arboforigo okazos forigo de la radikoj por daŭre senarbarigi la teron, malaperos la eblo reteni la grundon kaj la risko de terglitado endanĝerigos la vivojn kaj posedaĵojn de la loĝantaro.

Akvocirkulado kaj akvofontoj[redakti | redakti fonton]

La arboj kaj plantoj ĝenerale, afektas kaj influas akvocirkuladon ege signife:

  • plantokovrilo (el plantoj aŭ arboj) interrompas parton de la precipitaĵoj, kiuj estas tiam elvaporigataj reen al la atmosfero;
  • iliaj restaĵoj, tigoj kaj trunkoj bremsas la surfacan akvofluon;
  • iliaj radikoj kreas en la grundo makroporojn, grandajn fluejojn, kiuj pliigas enfiltradon de akvo;
  • ili kontribuas al la tera elvaporigo kaj reduktas la grundan humidecon per transpirado;
  • iliaj restaĵoj kaj aliaj organikaj restaĵoj ŝanĝas la kvaliton de la grundo, kio afektas la kapablon de la grundo stoki akvon.

Kiel rezulto, la ĉeesto aŭ malĉeesto de arboj povas ŝanĝi signife la kvanton de akvo ĉe la surfaco, en la grundo aŭ akvogrundo, aŭ en la atmosfero. Tio siavice ŝanĝas la indicojn de erozio kaj la disponeblon de akvo ĉu por la ekosistemaj funkcioj ĉu por homaj servoj.

Arbaro povas efiki ankaŭ rilate al inundoj en kazo de grandaj pluvoj, kiuj superus la stokokapablon de la arbargrundo, se la grundo jam estas pli-malpli saturita.

Grunderozio[redakti | redakti fonton]

Netuŝitaj arbaroj suferas malaltajn indicojn de grundoperdo, de proksimume 2 tunoj por 1 km². Senarbarigo ĝenerale pliigas la indicojn de grunda erozio, pro pliigo de la kvanto de surfaca akvofluo kaj pro malpliigo de la protekto de la grundo farita el arborestaĵoj. Tio povas esti avantaĝo ĉe troaj filtritaj tropikaj pluvarbaraj grundoj. Ankaŭ forsta agado povas pliigi erozion pro disvolvigo de ŝoseoj kaj uzado de maŝinaro.

La loesa ebenaĵo de Ĉinio estis senarbarigita jam antaŭ jarmiloj. Ekde tiam ĝi estis eroziata kaj kreiĝis imprese profundaj valoj. Venas de tie la sedimento, kiu donas al la Flava Rivero ties flavan koloron kaj kio kaŭzas la inundojn laŭ riverujo eĉ en malalta akvoaltiĝo (de tie venas la ĉina kromnomo de la rivero Ĉina peno).

La forigo de arboj ne ĉiam pliigas la indicojn de erozio. En kelkaj regionoj de sudokcidenta Usono, arbustoj kaj arboj estis invadintaj la herbejojn. La arboj mem foje pligrandigas la perdon de grundo inter kaj sub la arbobranĉaro. Tiele la nudaj interarbaj areoj iĝis tre erozieblaj. La usona forsta servo, en la nacia monumento Bandelier ekzemple, pristudas kiel restarigi la iaman ekosistemon, kaj redukti erozion, per forigo de arboj.

Kontrolo de senarbarigo[redakti | redakti fonton]

Farmado[redakti | redakti fonton]

Oni disvolvigas novajn metodojn por farmi pli intensive, kiel per hibridaj plantaĵoj de alta produktiveco, forcejoj, ĝardenado de aŭtonomaj domoj kaj hidroponiko. Tiuj metodoj ofte dependas de amasa kemia aldonado por pluhavi necesan produktivecon. Ĉe cikla agrikulturo, oni bredas gregaron por setligi farmadon. Cikla agrikulturo aktuale pliigas la fruktodonecon de la grundo. Ankaŭ intensiva farmado povas malpliigi la grundonutraĵojn pro trokonsumado laŭ pli rapida ritmo ol tiu bezonata de la mineraloj por plantokresko.

Forstumado[redakti | redakti fonton]

Klopodojn haltigi aŭ bremsi senarbarigon estis faritaj dum jarcentoj ĉar delonge oni sciis, ke senarbarigo povas kaŭzi sufiĉe gravan median damaĝon, kiu en kelkaj kazoj povas eĉ kaŭzi la paralizon de la propra socio. En Tonga, la registaro disvolvigis decidojn por eviti konfliktojn inter la mallongdaŭra enspezado el transformo de arbaroj al farmobienoj kaj eventuala longdaŭra problemaro pro perdo de arbaroj.[22] Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj en Tokugawa Japanio[23] la ŝogunoj disvolvigis tre prilaboritan sistemon de longdaŭra planado por haltigi senarbarigon el la antaŭaj jarcentoj kaj eĉ rearbarigi per anstataŭigo de ligno per aliaj produktoj, kaj per pli efika uzado de la tero, kiu estis farmigita dum multaj jarcentoj. En la 16-a jarcento la terposedantoj en Germanio disvolvigis silvikulturon por alfrunti la problemon de senarbarigo. Tamen, tiuj politikaj decidoj estis kutime limigitaj al medioj kun sufiĉa pluvo, senseka sezono kaj tre junaj grundoj (pro vulkanismoglaĉeriĝo). Ĉar ĉe pli malnovaj kaj malpli fruktodonaj grundoj arboj kreskas tro malrapide por silvikulturo por esti ekonomie produktivaj, dum ĉe areoj kun forte seka sezono estas ĉiam risko de incendioj detruantaj arborikoltadon antaŭ la plenkresko.

Ĉe areoj de "hakado kaj bruligado”, ŝanĝo al “hakado kaj karbigado” evitus rapidan senarbarigon kaj sinsekvan degradadon de grundoj. La biomaso tiel kreita, redonita al la grundo, estis ne nur daŭrebla karborabada metodo, sed ankaŭ tre fruktodona plibonigilo de la grundo. Miksita kun la biomaso ĝi kreis nigran teron, unu el la plej riĉaj grundoj en la planedo kaj la ununura konata, kiu regeneras sin mem.

Uzo de la termino Senarbarigo[redakti | redakti fonton]

Oni asertis, ke manko de specifeco en uzo de tiu termino senarbarigo miskonfuzigas forstumadajn temojn.[24] La termino senarbarigo estas uzata por aludi agadon, kiu uzas arbarojn, ekzemple, karboligno-hakadon, komercan lignorikoltadon, kaj agadojn, kiuj kaŭzas portempan forigon de la arbartavolo, kiel la teknikoj de hakado kaj bruligado, elementoj de kelkaj sistemoj de migra kampokultivado, agrikulturaj sistemoj de forhakado. Ĝi estas uzata ankaŭ por priskribi arbarmaldensigadon pro ĉiujara rikoltado kaj perdo de arbaroj pro troa besta herbomanĝado. Kelkaj difinoj de senarbarigo inkludas agadojn kiel setligo de industriaj arbarplantadoj, kiuj estas konsiderataj kiel rearbarigo de aliaj. Oni asertis, ke la termino senarbarigo estas tiom emocia termino, ke estas uzata "tiom ambigve, ke ĝi estas virtuale sensignifa", se oni ne klarigas, kion ĝi signifas.[25] Pli specifaj terminoj estas ekzemple arbara malpliigo, arbara fragmentado kaj arbara degradado, perdo de arbara tavolo kaj ŝanĝo de teruzado.

La termino havas en Britio ankaŭ tradician leĝan sencon kiel konverto de Royal forest (reĝaj aŭ ŝtataj arbaroj) en purlieu (degraditaj areoj) aŭ aliaj nearbaraj teruzadoj.

Historiaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Neolitikaj artefaktoj, inkludante braceletojn, hakilojn, ĉizilojn kaj polurilojn.

Senarbarigo estis jam praktikataj de homoj ekde la komenco de civilizo. Fajro estis la unua ilo, kiu ebligis homojn modifi la pejzaĝon. La unua pruvo de senarbarigo aperis en la mezolitiko. Ĝi estis probable uzata por konduki ĉasbestaron al pli atingeblaj areoj. Je la alveno de agrikulturo, fajro iĝis la ĉefa ilo por senarbarigi terojn por rikoltado. En Eŭropo estas certa pruvo antaŭ 7000 a.K., ke ĉasistoj-kolektistoj de la mezolitiko kutime uzis fajron por krei arbarmaldensejojn por la ruĝa cervo kaj apro. En tio, kio poste estos Britio ombremajn speciojn kiel kverko kaj frakseno anstataŭis laŭ esploro de poleno avelujoj, rubusoj, herboj kaj urtikoj. Forigo de la arbaroj rezultis en degradita transpirado pro la formado de torfejoj. Malpliigo de ulmo-poleno tra Eŭropo inter 8400 a.K. kaj 8300 a.K. kaj 7200 a.K. kaj 7000 a.K., komence en suda Eŭropo kaj laŭgrade moviĝante norden al la teritorio de la nuna Britio, povas indiki senarbarigado per fajro ĉe la komenco de la neolitika agrikulturo.

Oni trovis pruvojn de senarbarigo en Minoa Kreto; ekzemple la ĉirkaŭaĵoj de la palaco de Knossos estis jam draste senarbarigitaj en la bronzepoko.[26]

Praindustria historio[redakti | redakti fonton]

Pri antikva Grekio, Tjeered van Andel kaj kunverkintoj[27] resumis tri regionajn studojn de historia erozio kaj sedimentado kaj trovis, ke, kie ekzistas certaj pruvoj, plej grava fazo de erozio okazis ĉirkaŭ 500 ĝis 1000 jaroj post la enstiĝo de farmado en diversaj regionoj de Grekio, de malfrua neolitiko al frua bronzepoko. La miloj de jaroj post la unua jarmilo a.K. vidis drastajn, intermitajn grundoeroziojn en multaj lokoj. La historia sedimentado en havenoj laŭlonge de la sudaj marbordoj de la nuna Turkio (Klaros kaj la ekzemploj de Efeso, Priene kaj Mileto), kie oni devis abandoni havenojn pro la sedimento stokita de la Meandro kaj en marborda Sirio dum la lastaj jarcentoj a.K.

Paskinsulo suferis drastan grunderozion en la lastaj jarcentoj, eble drastigita de agrikultura kaj amasa senarbarigo. Jared Diamond faras ekstensan rigardon al la paralizo de la antikvaj paskinsulanoj en sia libro Collapse. La malapero de la arboj de la insulo ŝajne koincidis kun la malpliigo de la civilizo ĉirkaŭ la 17-a kaj 18-a jarcentoj.[28][29]

La fama sedimentado de la haveno de Bruĝo, kiu translokigis la havenkomercon al Antverpeno, sekvis periodon de pliiĝanta setladokresko (kaj ŝajne de senarbarigo) en la supra riverbaseno. En frua mezepoka ĉe Riez en supra Provenco, pluva sedimentado el du etaj riveroj levis la riverbordojn kaj etendis la ebenaĵon, kiu malrapide enterigis la romian setlejon en pluva sedimentado kaj laŭgrade movis novan konstruadon al pli altaj teroj; sinsekve la ĉeakvaj valoj ĉe Riez malfermiĝis al paŝtado.

Tipa ekzemplo de progreso estas, ke urboj ofte estis konstruataj en arbaraj areoj havigantaj lignon por kelkaj industrioj (ekz. konstruado, ŝipkonstruado, potfarado). Kiam okazas senarbarigo sen replantado, loka lignoprovizo iĝas malfacila proksime je produktiva grado, kaŭzante forlason de la urbo, kiel okazis ripete en antikva Malgrand-Azio. La kombino de minado kun metalurgio ofte akompanis tiun memdetruan vojon.

Dum la plej granda parto de la loĝantaro restis aktiva en (aŭ nerekte dependa de) la agrikultura sektoro, la ĉefa premo en la plej multaj areoj restas senarbarigo por rikoltoj kaj brutobredado; feliĉe sufiĉan liberan naturon oni lasis kreski ĉiam (kaj parte uzata, ekz. por kolekti fajrolignon, lignon kaj fruktojn, aŭ bredi porkojn), tiel ke libera naturo restis ĉiam daŭrigebla, kaj eĉ la ĉasadaj privilegioj de la elito (nobelularo kaj alta klerikaro) ofte protektis gravajn arbarojn.

Grava parto de la daŭrigebla kresko de la loĝantaro ŝuldiĝas al la monaĥejoj (ĉefe benediktanaj kaj cistercianaj) kaj kelkaj feŭdaj senjoroj, kiuj aktive allogis farmistojn setlontajn (kaj impostopagontajn) per oferto de relative bonaj leĝaj kaj impostaj kondiĉoj - eĉ kiam ili kuraĝigis urbokonstruadon, estis ĉiam agrikultura zono ĉirkaŭ ili kaj ofte eĉ ene de la muroj.

Kiam demografio vere fiaskis pro kaŭzoj kiaj Nigra morto aŭ katastrofaj militagadoj (ekzemple la mongolaj invadoj de Ĝingis-Ĥano en orientan kaj centran Eŭropon, la tridekjara milito en Germanio), oni abandonis setlejojn, forlasante teron al la naturo, eĉ kvankam al la duaranga arbaro kutime mankas la originala biodiverseco.

De 1100 al 1500 grava senarbarigo okazis en okcidenta Eŭropo kiel rezulto de troloĝiĝo. La troa ŝipkonstruado el ligno de marbordaj ŝipposedantoj ekde la 15-a jarcento por esplorado, koloniigo, sklavo- kaj aliaj komercoj kaj (ofte rilataj) marmilitoj (kiel la malsukcesa invado de Britio klopodita de la hispana nevenkebla mararmeo en 1559 kaj la batalo de Lepanto en 1571 estis kazoj de alta uzado de ligno; ĉiu el la militŝipoj de Nelson en la batalo apud Trafalgar estis farita el 6.000 plenkreskaj kverkoj kaj piratado signifis, ke arbaraj regionoj estis komplete detruitaj, kiel en Hispanio, kie tio kontribuis al la paradoksa malfortigo de la loka ekonomio ĉar la malkovro de Ameriko igis la kolonian agadon (rabado, minado, brutobredado, plantado, komerco...) hegemonian.

Industria historio[redakti | redakti fonton]

En Changes in the Land (1983), William Cronon kolektis informojn de sezonaj inundoj en la 17-a jarcento en New England dum la epoko, kiam la arbaroj estis unue maldensigitaj.

La amasa uzado de karbo en industria kvanto en frua moderna Eŭropo iĝis nova akcelo en la drasta malpliigo de la okcidentaj arbaroj; eĉ en la stuarda Anglio, la relative praproduktado de karbo atingis jam impresan nivelon. Por ŝipoligno, stuarda Anglio estis tiom senarbarigita, ke ĝi dependis de la komerco de Baltio kaj eĉ kalkulis pri la netuŝitaj arbaroj de New England por tiu neceso. En Francio, Colbert plantigis kverkoarbarojn kiel onta provizo de la franca ŝiparo; tamen, kiam tiu kverkaroj maturiĝis en la 19-a jarcento, lignaj mastoj jam ne plu estis bezonataj.

Specifaj paraleloj estas vidataj en la senarbarigo de la 20-a jarcento okazanta en multaj jam disvolviĝantaj landoj.

Senarbarigo nuntempe[redakti | redakti fonton]

Ĝangalo bruligita por agrikultura celo en suda Meksikio.

Hakado kaj bruligado estas metodo foje uzata de migrokultivistoj por krei mallongdaŭran produktivecon el marĝenaj grundoj. Kiam praktikataj ripete, aŭ sen interveno de kultivohaltaj periodoj, la nutraĵ-malriĉaj grundoj povas malriĉiĝi aŭ eroziiĝi ĝis neproduktiva stato. La teknikoj de hakado kaj bruligado estas uzataj de indiĝenaj popoloj, tio estas ĉirkaŭ 200 milionoj da homoj tutmonde. Mallongvidaj, merkatregata forstaj praktikoj estas ofte unu el la ĉefaj kaŭzoj de senarbarigo. La ĉefaj homrilataj kaŭzoj de senarbarigo estas agrikulturo kaj brutobredado, urbetendiĝo, minado kaj naftoeltirado. Tutmonda pliiĝanta postulo de ligno por fajroligno aŭ konstruado, papero kaj meblaro - kaj ankaŭ kiel maldensigado por komerca kaj industria disvolviĝo (inkludante ŝosekonstruadon) kombinis kun kresko de lokaj populacioj kaj ties peostuloj de agrikultura etendiĝo kaj fajroligno por endanĝerigi eĉ pli grandajn arbarajn areojn.

Skizoj de agrikultura disvolviĝo en Meksiko, Brazilo kaj Indonezio (transmigrada programo) translokigis grandajn populaciojn al la zono de pluvarbaroj, pliigante tie la senarbarigon. Unu kvinono de la tutmondaj tropikaj pluvarbaroj estis detruitaj inter 1960 kaj 1990. Kalkuloj de senarbarigo de tropikaj arbaroj por la 1990-aj jaroj ampleksas de ĉirkaŭ 55.630 al 120.000 km² ĉiujare. Je tia ritmo, ĉiu tropika arbaro estos malaperinta ĉirkaŭ la jaro 2090.

Laŭ la brita konservisto Norman Myers, 5% de senarbarigo estas kaŭzata de brutobredado en ranĉoj, 19% de troa lignorikoltado, 22% de grandiiĝanta sektoro de la plantejoj de palmoleo kaj 54% de la praktikoj de hakado kaj bruligado.[30]

Etiopio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kaŭzo de senarbarigo en Etiopio, lokita en orienta Afriko, estas la kresko de populacio kaj sinsekva alta postulo de produktado de agrikulturo, brutobredado kaj karboligno.[31] Aliaj kialoj inkludas malaltan edukadon kaj neagadon de la registaro,[32] kvankam la nuna iom faris por alfrunti la senarbarigon.[33] Organizaĵoj kiel Farm Africa laboras kun la federa kaj loka registaroj por krei sistemon de forstumado.[34] Etiopio, la tria plej loĝata lando en Afriko, suferis malsategon multfoje pro manko de pluvo kaj elĉerpo de naturaj fontoj. Senarbarigo malpliigis la ŝanxojn ricevi pluvon, kiu jam falis malmulte, kaj tio kaŭzas erozion. Bercele Bayisa, etiopia farmisto, donis ekzemplon, kial senarbarigo okazas. Li diris, ke lia distrikto estis arbara kaj plena je natura vivo, sed troloĝiĝo igis, ke la homoj venis al tiu tero kaj senarbarigis ĝin por planti rikoltaĵojn, hakadi ĉiujn arbojn por vendi ilin kiel fajroligno.[35]

Etiopio perdis 98% de siaj arbaraj regionoj en la lastaj 50 jaroj.[34] Je la komenco de la 20-a jarcento, ĉirkaŭ 420,000 km² aŭ 35% de la tero de Etiopio estis kovrita de arbaroj. Ĵusaj informoj indikas, ke la arbaroj jam kovras malpli da 14.2%[34] aŭ eĉ nur 11.9% nuntempe.[36] Inter 1990 kaj 2005, la lando perdis 14% de siaj arbaroj, tio estas 21.000 km².

Madagaskaro[redakti | redakti fonton]

Amasa senarbarigo kun rezulta dezertiĝado, degradado de akvoprovizo kaj grundoperdo afektis proksimume 94% de la iamaj biologie produktivaj teroj de Madagaskaro. La plej granda parto de tiu perdo okazis ekde la sendependeco de Francio, ĉar por klopodi supervivi la lokanoj uzis la agrikulturan teknikon de hakado kaj bruligado.[37] Pro senarbarigo, la lando povas nuntempe provizi manĝaĵon, freŝan akvon kaj sanigaĵojn por sia rapide pliiĝanta populacio.[38][39]

Niĝerio[redakti | redakti fonton]

Laŭ FAO, Niĝerio havas la plej altan indicon de senarbarigo en la mondo rilate al unuarangaj arbaroj aŭ praarbaroj. Tiu lando perdis pli ol duono el ili dum la lastaj kvin jaroj. Oni citis kaŭzojn kiel lignorikoltado, agrikulturaj praktikoj de hakado kaj bruligado kaj produktado de petrolo.

Brazilo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo la indico de senarbarigo estas tre influita de la prezoj de varoj kaj la monda kresko de populacio. Ĵusa disvolviĝo de nova varianto de sojo kondukis al movo de bovoranĉoj kaj farmoj de aliaj kultivoj, kio, siavice, kaŭzis moviĝon plie en la arbaron. Kelkaj areoj kiel la atlantika pluvarbaro malpliiĝis al malpli ol 10% de sia origina grando. La amazona arbaro baldaŭ atingos la saman rezulton per 600 incendioj ĉiutage. Kvankam oni faris jam multe da konserva laboro, malmultaj naciaj parkojrezervejoj estas efike plibonigitaj. En 2008, la registaro de Brazilo anoncis rekordan indicon de senarbarigo en Amazonio.[40][41]

Indonezio[redakti | redakti fonton]

Kvarono de la indoneziaj arbaroj malaperis dum la 25 lastaj jaroj kiu egalas al 31 milionoj da hektaroj. Indonezio estas la tria plej granda tutmonda eliganto de forcejaj gasoj pro deforestado[42]. Estas signife grandaj areoj de arbaroj en Indonezio, kiuj perdiĝis dum indiĝenaj arbaroj estis senarbigitaj de grandaj multnaciaj pasto-entreprenoj kaj anstataŭigitaj de plantejoj. En Sumatro milionoj da hektaroj da arbaroj estis forhakitaj ofte sub la kontrolo de la centra registaro de Ĝakarto, kiu akceptas postulojn de multnaciaj kompanioj por forigi la arbaron pro neceso forpagi la internaciajn ŝuldodevigojn kaj disvolviĝi ekonomie. En Kalimantan la sekvoj de la senarbarigo estis gravegaj kaj inter 1991 kaj 1999 brulis grandaj areoj de la arbaro pro nekontrolebla fajro, kiu kaŭzis atmosferan poluadon tra tuta Sudorienta Azio. Ĉiujare, farmistoj kaj plantejoposedantoj incendiis tutajn arbarojn (la teknikoj de hakado kaj bruligado estas uzataj tutmonde de 200 ĝis 500 milionoj da homoj).[43] Ĉefa kaŭzinto de senarbarigo estas la ligna industrio, regata ĉefe de Ĉinio kaj Japanio.[44]

Usono[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la alveno de eŭropanoj ĉirkaŭ unu duono de de la teritorio de la nuna Usono estis arbaro, tio estas ĉirkaŭ 4 milionoj da km² en 1600. Dum la venontaj 300 jaroj la tero estis senarbarigita, ĉefe por agrikulturo je indico, kiu kongruis kun la kresko de populacio. Por ĉiu persono aldonita al la populacio, oni kultivis pliajn unu ĝis du hektarojn de tero.[45] Tiu tendenco daŭris ĝis la 1920-aj jaroj, kiam la kresko de la kultivita tero stabiliĝis, spite la daŭra kresko de populacio. Dum abandonita farmotero revenis al arbaroj, la kvanto de arbartero pliiĝis ekde 1952 atingante pinton en 1963 de 3.080.000 km². Ekde 1963 ne estis konstanta malpliiĝo de arbaroj kun la escepto de klekaj pliiĝoj ekde 1997. Pliiĝoj en arbartero okazis pro transformo de kultivotero kaj paŝtejoj je pli alta indico ol perdo de arbaroj pro disvolviĝo. Ĉar oni supozas, ke la urba disvolviĝo daŭros, oni antaŭkalkulas, ke oni perdos 93.000 km² de arbartero antaŭ 2050[46], tio estas malpliiĝo de 3% ekde 1997. Aliaj kvalitaj temoj estis identigitaj kiel daŭra perdo de praarbaro,[47] la konstanta fragmentado de arbartero kaj la pliiĝanta urbigado de arbartero.[48]

Formortintaj specioj en orientaj arbaroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ informo de Stuart L. Pimm la amplekso de la arbarareo en orienta Usono atingis sian plej malaltan pinton ĉirkaŭ 1872 kun ĉirkaŭ 48 % kompare kun la kvanto de arbarareo en 1620. El la 28 arbaraj birdospecioj kun habitato ekskluzive en tiua arbaro, Pimm plendas, ke 4 jam iĝis fromortintaj ĉu komplete aŭ ĉefe pro la perdo de habitato, nome migrokolombo, karolina konuro, eburbeka pego kaj baĉmana parulio.[49]

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

La restantajn arbarojn de ruĝa eŭkalipto ĉe Viktorio kaj Novsudkimrio inkludante tiujn de Barmah-Millewa ĉe rivero Murray, oni pli kaj pli forhakis uzante meĥanikajn lignorikoltilojn, detruante jam rarajn habitatojn. Macnally taksas, ke proksimume 82% de la hakita ligno estis elprenita el la suda baseno de Murray Darling,[50] kaj de la arbarareo de Mez-Murray (inkludante la arbarojn de Barmah kaj Gunbower), kiuj havigis ĉirkaŭ 90% de la ligno de ruĝa eŭkalipto de Viktorio.[51]

Rearbarigo[redakti | redakti fonton]

Rearbarigo estas unu el la plej efikaj sistemoj por eviti problemojn kaj sekvojn de senarbarigo.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La programo "Fondaĵo Arbotago" de Rain Forest Rescue (Pluvarbarosavo) estas neregistara organizo, kiu helpas eviti senarbarigon. Tiu organizo donacas monon por aĉeti kaj prizorgi pluvarbarajn teritoriojn antaŭ kiam la lignentreprenoj povu aĉeti ilin. La Fondaĵo Arbotago protektas la teron de senarbarigo. Tio koncernas ankaŭ la vivmanieron de pratriboj vivantaj ankoraŭ en arbaraj teritorioj. Organizoj kiel Community Forestry International, The Nature Conservancy, WWF, Conservation International, African Conservation Foundation kaj Greenpeace zorgas ankaŭ pri la konservado de arbaraj habitatoj. Greenpeace precize mapis la arbarojn, kiuj estas ankoraŭ sentuŝitaj kaj publikis tion ĉe interreto.[52]. La organizo HowStuffWorks siavice, faris pli simplan teman mapon montrante la kvanton de arbaro ekzistanta antaŭ la homepoko (antaŭ ĉirkaŭ 8000 jaroj) kaj en la nuntempo (reduktita). Tiu mapo de Greenpeace Arkivigite je 2009-03-27 per la retarkivo Wayback Machine, same kiel tiu tema mapo el howstuffworks Arkivigite je 2009-06-14 per la retarkivo Wayback Machine markas la kvanton de rearbarigo necesan por solvi la damaĝon kaŭzitan de la homo.

Milita kunteksto[redakti | redakti fonton]

Usonaj Sherman-tankoj detruitaj de Japania artilerio en Okinavo.

Dum la hegemonio ĉe senarbarigo estis kaŭzita de postuloj pri agrikultura kaj urba uzado por la homa populacio, estas kelkaj ekzemploj de milita kaŭzoj. Ekzemplo de intencita senarbarigo estas tiu, kiun oni faris en la de Usono okupitaj zonoj en Germanio post la Dua Mondmilito. Antaŭ la komenco de la Malvarma Milito la venkita Germanio estis ankoraŭ konsiderata eventuala estonta minaco pli ol onta aliancano. Por alfrunti tiun minacon, oni faris klopodojn por malaltigi la germanan industrikapablon, por kiu oni bezonis arbarojn. Fontoj de la usona registaro konfesis, ke tiu klopodo celis la "lastan detruon de la militeblo de la germanaj arbaroj." La tial okazinta senarbarigo povus "esti anstataŭita nur de grava forsta disvolviĝo eble post unu jarcento."[53]

Milito povas esti ankaŭ rekta kaŭzo de senarbarigo, ĉu intence aŭ kiel sekvo de la uzado de la Agent Orange[54] dum la vjetnama milito kie, kune kun bomboj kaj buldozoj, ĝi kontribuis al la detruo de 44 % de la arbarareo,[55] aŭ senintence kiel en 1945 dum la batalo de Okinavo, kie bombardado kaj aliaj militoperacoj reduktis la superabundan tropikan pejzaĝon al "ampleksa kampo el koto, plumbo, putro kaj vermoj".[56]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.actionbioscience.org/environment/nilsson.html Arkivigite je 2019-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Do We Enough Forests? By Sten Nilsson
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 E.O. Wilson, 2002, The Future of Life, Vintage ISBN 0-679-76811-4
  3. Afghanistan: Environmental crisis looms as conflict goes on. Arkivita el la originalo je 2008-06-16. Alirita 2008-09-12.
  4. Leakey, Richard and Roger Lewin, 1996, The Sixth Extinction : Patterns of Life and the Future of Humankind, Anchor, ISBN 0-385-46809-1
  5. 5,0 5,1 Ron Nielsen, The Little Green Handbook: Seven Trends Shaping the Future of Our Planet, Picador, New York (2006) ISBN 978-0-312-42581-4
  6. The Lost Forest. Arkivita el la originalo je 2010-12-31. Alirita 2008-09-12.
  7. What is Deforestation?
  8. International Conference on Reforestation and Environmental Regeneration of Haiti
  9. Nigeria: Environmental Profile
  10. Rainforest Destruction. Arkivita el la originalo je 2009-01-05. Alirita 2008-09-12.
  11. Rainforest loss shocks Brazil
  12. 12,0 12,1 Philip M. Fearnside1 and William F. Laurance, TROPICAL DEFORESTATION AND GREENHOUSE-GAS EMISSIONS, Ecological Applications, Volume 14, Issue 4 (August 2004) pp. 982–986
  13. Fenical 1983, "Marine Plants"
  14. Bringing ‘REDD’ into a new deal for the global climate, S. Wertz-Kanounnikoff, L. Ximena Rubio Alvarado, Analyses, n° 2, 2007, Institute for Sustainable Development and International Relations.[1] Arkivigite je 2007-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
  15. http://atlas.aaas.org/pdf/63-66.pdf Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine Forest Products
  16. Destruction of Renewable Resources
  17. New ASB Report finds deforestation offers very little money compared to potential financial benefits at ASB.CGIAR.org
  18. http://www.pnas.org/cgi/content/abstract/0608343103v1 Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine Revenantaj arbaroj analizitaj laŭ arbaridentigo
  19. Faktoroj de senarbarigo kaj arbardegradado.
  20. http://www.aseanenvironment.info/Abstract/41014849.pdf Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Senarbarigo kaj la media kurvo de Kuzneco: Institucia vidpunkto
  21. John Vidal, "Pandemioj: Homoj estas la kulpuloj", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. en pp. 7-9.
  22. Diamond, Jared Collapse: How Societies Choose To Fail or Succeed; Viking Press 2004, pages 301-302
  23. Diamond, pages 320-331
  24. "Rate and Causes of Deforestation in Indonesia: Towards a Resolution of the Ambiguities" William D. Sunderlin and Ida Aju Pradnja Resosudarmo
  25. The Himalayan Dilemma: Reconciling Development and Conservation – "What are the physical effects of deforestation?" Arkivigite je 2008-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  26. C. Michael Hogan, Knossos fieldnotes, Modern Antiquarian (2007). Arkivita el la originalo je 2008-10-28. Alirita 2008-09-12.
  27. Tjeerd H. van Andel, Eberhard Zangger, Anne Demitrack, "Land Use and Soil Erosion in Prehistoric and Historical Greece' Journal of Field Archaeology 17.4 (Winter 1990), pp. 379-396
  28. Historical Consequences of Deforestation: Easter Island. Arkivita el la originalo je 2009-04-29. Alirita 2008-09-12.
  29. Jared Diamond, Easter Island's End
  30. Tropika Senarbarigo estas 'unu el la plej malbonaj krizoj ekde kiam oni eliris el la kavoj'
  31. Sucoff, E. (2003). Deforestation. In Environmental Encyclopedia. (P.g.358-359). Detroit: Gale.
  32. Mccann, J.C. (1999).Green land, Brown land, Black land: An environmental history of Africa 1800-1990. Portsmouth, NH: Heinemann
  33. Maddox, G.H. (2006). Sub-Saharan Africa: An environmental history. Santabarbara, CA: ABC-CLIO
  34. 34,0 34,1 34,2 Parry, J. (2003).
  35. Haileselassie, A. Ethiopia's struggle over land reform. World press Review 51.4 (April 2004):32(2).Expanded Academic ASAP
  36. STATISTICS: Ethiopia. Rhett A. Butler, mongabay.com (no date). Alirita June 42007.
  37. Senarbarigo kaŭzas speciformortigon en Madagaskaro
  38. What are rainforests?
  39. Deforestation in Madagascar
  40. Record Amazon deforestation in Brazil. Arkivita el la originalo je 2008-06-02. Alirita 2008-09-12.
  41. Brazil Amazon deforestation soars, BBC
  42. (fr) J. Sténaut, La déforestation mondiale, p. 16, Soignies Zoniën, 2018-1
  43. Slash and burn, Encyclopedia of Earth
  44. Japan depletes Borneo's rainforests; China remains largest log importer
  45. American Forest A History of Resiliency and Recovery United States Forest Service
  46. Land Use Changes Involving Forestry in the United States: 1952 to 1997, Whit Projections to 2050
  47. United Nations (2005) "Global Forest Resources Assessment"
  48. U.S. Department of Agriculture "Forests on the Edge - Housing Development on America's Private Forests" (2005) http://www.fs.fed.us/projects/fote/reports/fote-6-9-05.pdf Retrieved Nov. 19 2006
  49. The Dodo went extinct (and other ecological myths) by Stuart L. Pimm at Nicholas School of the Environment and Earth Sciences. Arkivita el la originalo je 2009-03-27. Alirita 2008-09-12.
  50. Macnally, R, Ballinger, A and Horrocks, G. (2002) Habitat change in River Red Gum Floodplains: Depletion of Fallen Timber and Impacts on Biodiversity. Victorian Naturalis, Volume 119(4). Pp. 107-113.
  51. NRE 2002 Forest Management Plan for the Mid-Murray Forest Management Area.
  52. World Intact Forests campaign by Greenpeace
  53. Nicholas Balabkins, "Germany Under Direct Controls; Economic Aspects Of Industrial Disarmament 1945-1948, Rutgers University Press, 1964. p. 119. La du citaĵoj aludas al respektive: U.S. office of Military Government, A Year of Potsdam: The German Economy Since the Surrender (1946), p.70; kaj U.S. Office of Military Government, The German Forest Resources Survey (1948), p. II. Por similaj asertoj vidu G.W. Harmssen, Reparationen, Sozialproduct, Lebensstandard (Bremen: F. Trujen Verlag, 1948), I, 48
  54. "Encyclopedia of World Environmental History". Routledge, 2004. ISBN 0-415-93733-7
  55. Patricia Marchak, "Logging the Globe" p. 157
  56. Okinawan History and Karate-do. Arkivita el la originalo je 2012-03-24. Alirita 2008-09-12.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj pri etiopia senarbarigo[redakti | redakti fonton]

  • Parry, J. (2003). Tree choppers become tree planters. Appropriate Technology, 30(4), 38-39. Novembro 22, 2006, el ABI/INFORM Global database. (Dokumento ID: 538367341).
  • Hillstrom, K & Hillstrom, C. (2003). Africa and the Middle east. A continental Overview of Environmental Issues. Santabarbara, CA: ABC CLIO.
  • Williams, M. (2006). Deforesting the earth: From prehistory to global crisis: An Abridgment. Chicago: The university of Chicago Press.
  • Mccann. J.C. (1990). A Great Agrarian cycle? Productivity in Highland Ethiopia, 1900 To 1987. Journal of Interdisciplinary History, xx: 3,389-416. Retrieved November 18, 2006, from JSTOR database.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.