Sekundara arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duaranga arbaro)
La arbaro en Stanley-Parko, Vankuvero, Kanado ĝenerale estas konsiderata kiel havante du-kreskaĵajn kaj tri-kreskaĵajn karakterizojn. Tiu bildo montras regeneraĵon, arbon kreskante el stumpo de alia arbo kiu estis faligita en 1962 post la Freda-tajfuno.

Sekundara arbaro (aŭ duaranga arbarodu-kreskaĵara arbaro) estas arbaroduonarbaro kiu rekreskis post grava perturbo kiel ekzemple arbara incendio, insekta infestiĝo, arbarekspluatado aŭ perventa elradikigo, ĝis sufiĉe longa periodo pasis tiel ke la efikoj de la perturbo jam ne estas videblaj. Ĝi estas diferenca de praarbaro ( aŭ primara arbaro ) kiu ne havas spertitaj tiajn perturbojn, same kiel de tri-kreskaĵara arbaro kiu rezultas el severaj perturboj en du-kreskaĵara arbaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Depende de la arbaro, la evoluo de primaraj karakterizaĵoj povas bezoni ie ajn de jarcento ĝis pluraj jarmilojn. Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de orienta Usono, ekzemple, povas evoluigi primarajn karakterizaĵojn en unu fojo aŭ en du generaciojn de arboj, aŭ 150-500 jaroj. Ofte la perturbo estas la sekvo de homa agado, kiel ekzemple lignorikolto, sed naturaj fenomenoj kiuj produktas la saman efikon estas ofte inkluditaj en la difino. Sekundaraj arbaroj emas havi arbojn pli proksime interspacigitaj ol primaraj arbaroj kaj enhavas multe da subarbaraĵo. Sekundaraj arbaroj tipe supozeble malhavus malpli da biodiverseco kompare kun primaraj arbaroj, aliflanke tiu estis defiita en lastaj jaroj. Kutime, sekundaraj arbaroj havas nur unu kanopeo-tavolon, dum primaraj arbaroj havas plurajn.

Sekundar-arbariĝo estas komuna en areoj kie arbaroj estis perditaj kaŭze de brulmastrumado, komponanto de kelkaj migra-kampkultivadaj sistemoj de agrikulturo. Sekundaraj arbaroj ankaŭ povas ekestiĝi de arbaro kiu estis peze ekspluatita dum longa tempodaŭro, arbaro kiu nature regeneriĝas de fajro, kaj forlasitaj paŝtejoj aŭ areoj de agrikulturo. Necesas por sekundara arbaro tipe 40 ĝis 100 jarojn antaŭ ol ĝi komencas simili la originan praarbaron; tamen, en kelkaj cirkonstancoj la sekundara arbaro ne sukcesos, pro erozio aŭ perdo de nutraĵaj elementoj speciale en certaj tropikaj arbaroj. Sekundaraj arbaroj restariĝas per la procezo de sukcesio. Senarbejoj kreitaj en la kanopeo permesas al sunlumo atingi la arbaran grundon. Areo kiu estis klarigita unue estos koloniigita per pionirospecioj.

Eĉ se ia specioperdo povas okazi kun primar-arbara forigo, sekundara arbaro povas protekti la akvokolektan areon kontraŭ plia erozio kaj ĝi disponigas vivejojn. Sekundaraj arbaroj ankaŭ povas krei randaĵajn efikojn ĉirkaŭ maturaj arbarofragmentoj kaj pliigi konekteblecon inter ili. Ili ankaŭ povas esti fonto de ligno kaj aliaj arbarproduktoj.

Hodiaŭ la plej granda parto el la arbaro de Usono, de la orienta parto de Nordameriko kaj de Eŭropo konsistas el sekundara arbaro.

Pluvarbaroj[redakti | redakti fonton]

Koncerne tropikaj pluvarbarojn, kie grundo-nutraĵaj niveloj estas karakterize malaltaj, la grundokvalito povas esti signife malpliigita sekve de la forigo de primara arbaro. En la tropikoj de Sudameriko, kresko de novaj arbaroj sur forlasitaj kamparoj superas perdon de primara pluvarbaro [1]. Tamen, pro la malpliigita kvalito de grundo, krom aliaj faktoroj, la signifa plimulto de primar-arbaraj specioj ne postvivas en tiuj sekundaraj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "New Jungles Prompt a Debate on Rain Forests" article by Elisabeth Rosenthal in The New York Times January 29, 2009 angle

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]