Priene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ruino de la templo de la diino Atena en Priene

Priene estis antikva urbo en Malgrandazio, la hodiaŭa Turkio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Priene situas norde de la urbo Mileto sur la montara duoninsulo Mikale. La ekzakta pozicio de la unua setlejo kaj la dato de eksetlado dum la prahistorio ne estas konataj. Laŭ la geografo Pausanias grekaj enmigrintoj el Ionio kaj Tebo transprenis la urbon de la karianoj.

Priene estis membro de la Ionia Ligo de Urboj, kiu fondiĝis dum la 8-a jarcento a.K. aŭ jam pli frue, kaj post detruo de la urbo Melie iĝis sidejo de la liga sanktaĵo Panionion. En dokumento la urbo unuafoje menciiĝis dum la 7-a jarcento a.K., kiam invadintoj prirabis la tutan regionon, detruis la regnon Frigio kaj preskaŭ ankaŭ Lidion. Sekve kun la loĝantoj de la insula regno Samoso ekestis konfliktoj pri fekunda teritorio norde de la montaro de la duoninsulo Mikale, kaj tiuj konfliktoj daŭris ĝis la 2-a jarcento a.K..

Ĉirkaŭ la jaro 645 a.K. la urbo iĝis parto de la regno Lidio. Komence de la 6-a jarcento a.K. en la urbo vivis la leĝoformulisto Bias, unu el la sep saĝuloj de antikva Grekio. Kiam dum la jaro -545 a.K. la Persa Imperio atakis la regnon Lidio, la plej multaj urboj de la Ionia Ligo restis fidelaj al Lidio kaj kunbatalis kontraŭ la persoj. Post la konkero fare de la persa armeo laŭ iuj historiaj fontoj detruiĝis la urboj Priene kaj Magnesia. La amplekso de tiuj detruoj dubindas, ĉar jam mallonge poste la urboj devis pagi signifajn impostojn, kio indikas pri relativa ekonomia prospero. La urbo dum la jaro 494 a.K. kun la aliaj urboj de la Ionia Ligo partoprenis en decida mara batalo kadre de ribelo kontraŭ la Persa Imperio (Ionia Ribelo, 501 - 494 a.K.) kaj samkiel la aliaj urboj de la Ligo detruiĝis post la malvenko de la ribelo. Ankaŭ post la venko de Grekio super la Persa Imperio la urbo nur tre malrapide refortiĝas. Al la Atika Mararmea Ligo la urbo nur malofte povis kontribui monon. Dum la 5-a jarcento a.K. ĝi ne plu aperis kiel militanta urbo, sed la ĉirkaŭaj regnoj militis pri ĝi. Dum la jaro 387 a.K. la urboj de la Ligo ree iĝis parto de la Persa Imperio.

la antikva teatro de Priene, fone la roko sur kiu troviĝis la urba akropolo

Meze de la 4-a jarcento a.K. la urbo en iom alia loko rekonstruiĝas. La nuntempe grandparte arkeologie reelfosita nova setlejo troviĝis ĉe suda deklivo de la montara duoninsulo Mikale dum 300 metrojn alta roko, kiu integriĝis en la novan urbon kaj iĝis loko de la urba akropolo. Malgraŭ la parte kruta deklivo la nova urbo estis planita kaj konstruita laŭ regula ortangula strataro, kiu dividis la teritorion al samgrandaj areoj. Tiaj planitaj urboj laŭ la nomo de la teoriisto Hipodamo de Mileto nomiĝas "hipodamaj". En la urbocentro restis granda placo, la Agoro. La plej pompa konstruaĵo de la nova urbo estis templo de la helena diino Atena.

La urbo dum la epoko de antikva Makedonio kiel la aliaj grekaj urboj de Malgrandazio restis aŭtonoma. Dum la sekvaj jarcentojk konstruiĝis pli kaj pli da novaj pompaj marmoraj konstruaĵoj, kaj la Agoro ĉirkaŭiĝis per imponaj haloj. Priene apartenis al la helenismaj ŝtatoj de la Seleŭkidoj kaj post la jaro 246 a.K. al tiuj de la Ptolemeidoj, ĝis dum la jaro 190 ĝi iĝis parto de la potencosfero de la Romia Imperio, unue kiel libera aliancano. Dum la jaro 129 a.K. la urbo kun la kompleta teritorio de la regno Pergamono estis heredigita al la Romia Imperio, kvankam ĝi formale restis libera urbo. Militoj de la 1-a jarcento a.K. plu malfortigis la urbon, kvankam sekve novaj konstruaĵoj atestas ankaŭ pri ioma reprosperiĝo. Pro amasiĝantaj sedimentoj de la rivero Meandro la bordo de la Egea Maro pli kaj pli malproksimiĝis, tiel ke la urbo pli kaj pli perdis havenan kaj do ekonomian signifon.

Post la jaro 395 la urbo kiel la resto de Malgrandazio apartenis al la Bizanca Imperio, kaj plej laste ekde la 5-a jarcento estis sidejo de kristana episkopo. Komence de la 14-a jarcento turka, do islama nobela dinastio transprenis la regadon, sed finiĝas la spuroj de loĝiĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 37° 39' 35" norde, 27° 17' 52" oriente