Brita Gujano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brita Gujano, 1908

Brita Gujano aŭ en angla British Guiana (literumita ankaŭ simple GuyanaGujano) estis la nomo de la brita kolonio de la Brita Imperio ĉe la norda marbordo de Sudameriko, ekde 1966 konata kiel sendependa lando Gujano. Ties indiĝena loĝantaro estas la lukajanoj, parto de la tainoj kaj de la pli granda etnaro aravakoj.

La unua eŭropano kiu malkovris Gujanon estis la angla esploristo Sir Walter Raleigh. La nederlandanoj tamen estis la unuaj eŭropanoj kiuj setliĝis tie, starte komence de la 17-a jarcento, kiam ili fondis la koloniojn Esekibo kaj Berbice, aldone al Demerara meze de la 18-a jarcento. En 1796, al armeo Britio prenis tiujn tri koloniojn dum armea konflikto kontraŭ Francio, kiu estis okupinta Nederlandon. Britio revenigis la kontrolon al la Batava Respubliko en 1802, sed rekaptis la koloniojn unu jaron poste dum la Napoleonaj Militoj. La kolonioj estis oficiale donitaj al Britio en 1814, kaj konsolidiĝis kiel unusola kolonio en 1831. La kolonia ĉefurbo estis Ĝorĝtaŭno (konata kiel Stabroek antaŭ 1812).

Ĉar la britoj disvolvigis la kolonion por plantejoj de sukerkano, ili importis multajn afrikanojn kiel sklavoj. La ekonomio diversiĝis ekde la fino de la 19-a jarcento, sed baziĝis sur espluatado de krudaj materialoj. Gujano sendependiĝis el la Unuiĝinta Reĝlando la 26-an de majo 1966.

4°39′N 74°03′W  /  4.65°N, 74.05°U / 4.65; -74.05 (Brita Gujano)