Franca Dahomejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dahomejo estis franca kolonio kaj parto de Franca Okcidenta Afriko inter 1904 kaj 1958. Post la Dua Mondmilito, pro la starigo de la Kvara Respubliko de Francio en 1947, Dahomejo iĝis parto de la Franca Unio kun pliiĝanta aŭtonomeco. La 11-an de decembro 1958, la Kvina Respubliko de Francio stariĝis kaj la Franca Unio iĝis la Franca Komunumo. La kolonio iĝis la memrega Respubliko Dahomejo ene de la Komunumo, kaj post du jaroj nome la 1-an de aŭgusto 1960 ĝi akiris kompletan sendependecon (kaj en 1975 ĝi ŝanĝis sian nomon al la nuna Benino).

Reĝlando Dahomejo estis afrika reĝlando lokita en la sud-okcidento de la nuna Benino inter la 17-a jarcento kaj la fino de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Franca kolonia imperio

Franca Okcidenta Afriko

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Chafer, Tony. The End of Empire in French West Africa: France's Successful Decolonization. Berg (2002). ISBN 1-85973-557-6