Franca Supra Voltalando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franca Supra Volto)
Franca Supra Voltalando
1919 – 1958

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Franca Supra Voltalando aŭ pli simple Supra Voltalando (france Haute-Volta [otvoltA]) estis kolonio de la Franca Okcidenta Afriko establita la 1-an de marto 1919, el teritorioj kiuj estis parto de la kolonioj de Supra Senegalo kaj Niĝero unuflanke kaj de Eburbordo aliflanke. Tiu kolonio estis nuligita la 5-an de septembro 1932, kaj ties partoj estis administrataj de Eburbordo, Franca Sudano kaj Niĝero.

Post la Dua Mondmilito, nome la 4an de septembro, 1947, la kolonio estis restaŭrita kiel parto de la Franca Unio, kun siaj antaŭaj limoj. La 11an de decembro, 1958, ĝi estis rekonstituita kiel memrega Respubliko de Supra Voltalando ene de la Franca Komunumo, kaj post du jaroj nome la 5-an de aŭgusto 1960, ĝi akiris kompletan sendependon. La 4-an de aŭgusto 1984, la nomo estis ŝanĝita al Burkina Faso respektive Burkino.

La nomo Supra Voltalando indikas, ke la lando enhavas la supran parton de la rivero Voltao. Tiu rivero estas dividita en tri partoj, nome Nigra, Blanka kaj Ruĝa Voltaoj.