Dana kolonia imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dana kolonia imperio ĉe sia hegemonio meze de la 18a jarcento.

La Dana kolonia imperio (en dana danske kolonier) aludas la koloniojn kiujn Danio (aŭ Danio-Norvegio ĝis 1814) posedis el 1536 ĝis ĉirkaŭ 1945. Ĉe sia hegemonio la kolonia imperio atendis al kvar kontinentoj (Eŭropo, Nordameriko, Afriko kaj Azio) kaj atingis areon de ĉirkaŭ 3,000,000 km² en 1800.[1] La periodo de kolonia etendo markis plialtigon en la statuso de Danio kaj povon neviditan ekde la Vikinga erao.

En 1536, Danio eniris en personan union kun Norvegio kaj ekposedis la norvegajn teritoriojn de Gronlando, la Ferooj, kaj de Islando. Orkadoj kaj Ŝetlandoj, estis tiam de Skotlando, kvankam estis origine regataj de Norvegio ĝis la 15a jarcento, kaj poste oni faris kelkajn klopodojn reakiri ilin.

En la 17a jarcento, sekve de teritoriaj perdoj ĉe la Skandinavia Duoninsulo, Danio-Norvegio ekfaris koloniojn, fortikaĵojn, kaj komercajn staciojn en Afriko, Karibio, kaj barato. Post 1814, kiam Norvegio estis trapasata al Svedio sekve de la Napoleonaj Militoj, Danio retenis la koloniajn posedojn. Kristiano la 4-a iniciatis politikon etendi la danian transmaran komercon, kiel parto de la komercisma tajdo kiu estis balaante Eŭropon. La dania unua kolonio estis stablita ĉe Tarangambadi, en dana Trankebar) en la suda marbordo de Barato en 1620. Admiralo Ove Gjedde estris la ekspedicion kiu stablis la kolonion.

Nune, la nuraj restintaj ŝpuroj de tiu imperio estas la Ferooj kaj Gronlando; la Ferooj estis dania lando ĝis 1948, dum la gronlanda kolonia statuso ĉesis en 1953. Ili estas nune aŭtonomaj landoj de la Reĝlando de Danio kun memregado, en rilato menciita kiel "rigsfællesskabet".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]