Lagosa Kolonio
Lagosa Kolonio | |||||||||
| |||||||||
kolonio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Lagosa Kolonio estis brita kolonia posedaĵo centrita en la haveno de Lagoso en tio kio estas nune sudokcidenta Niĝerio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Lagoso estis aneksita la 6an de Aŭgusto 1861 per la perforta minaco fare de komandanto Beddingfield de la brita ŝipo "Prometheus" kiu estis akompanata de la Brita Konsulo, William McCoskry. Oba Dosunmu de Lagoso (literumita ankaŭ "Docemo" en britaj dokumentoj) rezistis la cedon dum 11 tagoj dum frontis la minacon de violento en Lagoso kaj ties popolo, sed finfine li kapitulacis kaj subskribis la Lagoscedan Traktaton.[1] Lagoso estis deklarita kolonio la 5an de Marto 1862.[2] Ĉirkaŭ 1872 Lagoso estis kosmopolita komercejo kun ĉirkaŭ 60 000 loĝantoj.[3] Post longdaŭraj militoj inter la ĉefteraj ŝtatoj de Joruboj, la kolonio establis protektoraton super plej el Jorublando inter 1890 kaj 1897.[4]
La kolonio kaj protektorato estis aligitaj en Sudan Niĝerion en Februaro 1906, kaj Lagoso iĝis la ĉefurbo de la protektorato Niĝerio en Januaro 1914.[5] Ekde tiam, Lagoso kreskiĝis ĝis iĝi la plej granda urbo en Okcidenta Afriko, kun ĉirkaŭkalkulita metropola loĝantaro de ĉirkaŭ 9 000 000 en 2011.[6]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- City Mayors Statistics. "The largest cities in the world and their mayors". Alirita la 21an de Majo 2021.
- The Dupuy Institute. "The Yoruba War 1877–1893". Armed Conflict Events Database. Arkivita el la originalo en 29a de Junio 2011. Alirita la 27an de Majo 2011.
- Higman, Thomas (1879). "Lagos". John Heywood's atlas and geography of the British Empire. John Heywood.
- Worldstatesmen. "Nigeria". Alirita la 24an de Majo 2011.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Lagos (province)". Encyclopædia Britannica. 16 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 73–74.