Badagrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Badagrio
local government area of Nigeria • vilaĝo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 241 093  (2006) [+]
Loĝdenso 547 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 25′ N, 2° 53′ O (mapo)6.41666666666672.8833333333333Koordinatoj: 6° 25′ N, 2° 53′ O (mapo) [+]
Areo 441 km² (44 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Badagrio (Niĝerio)
Badagrio (Niĝerio)
DEC
Badagrio
Badagrio
Situo de Badagrio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Badagry [+]
vdr

Badagry estas urbo de Niĝerio.

Fondita ĉirkaŭ la jaro 1425, Badagrio troviĝas en la komerca ŝtato Lagoso en la sud-okcidenta parto de la lando. Badagry estas landlima urbo inter Benino kaj Niĝerio. En la historio de la lando kaj de okcidenta Afriko estas notinde ke la urbo rolis kiel unu el la teritorioj por la sklava komercado en 15-a kaj postaj jarcentoj. Ĉar ĝi estis apud la maro, ĝi estis unu el la sklavelirvojoj al Eŭropo kaj Ameriko. Estas menciinde ke la unua misiista instalaĵo en Niĝerio troviĝas en ĉi-urbo, en kiu tradukiĝis la Biblio al la joruba lingvo. Ĝi estis kontruita de la anglikanaj misiistoj en la jaro 1885 kaj la unua baza lernejo en la jaro 1843. Badagry estas la urbo kie la unua evangelio de Jesuo estis predikita sub la arbo "Agia" (300-jaraĝa antaŭ ĝia falo en la jaro 1959). En la jaro 1842 ankaŭ la unua kristnasko estis festita sub la sama antikva arbo.

La popoloj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj konsistas el "Awori", joruba kaj plejparte parolantoj de la ogua lingvo ("Ogu"), kiuj laŭ historio estas parto de "popol-sub-grupoj" Joruba, kiuj unue migris de la antikva reĝlando Ketu en Benino en la 13-a jarcento (tiam imperio Dahomey) kiuj disiĝis en du ondoj kaj okupis eĉ la "Oran Bordon" kaj Lomeo-n. En la 15-a jarcento ili moviĝis orienten. la Ogu-homoj gvidate de Akran Gbafoe laŭ Porto Novo kaj la rivereto Yewa (nun Badagry creeks) kaj finfine hejmiĝis laŭ la marbordlinio Kweme kaj la Laguno Ologe kaj ili formis ĉenon de Ogu-komunumoj.

Okupo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj okupoj de Badagrianoj ĝis nun estas fiŝkaptado, ter-kultivado kaj boatfarado. La Oguoj estas notitaj pro sia diligenteco. Tiu ĉi inkluzivas mat-teksadon, diligentan produktadon de bambuaj mebloj kaj rafiajn laborojn. Aliaj laboroj estas eltirado de vino el palmoj kaj tradicia domo-konstruado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Badagrio estas historia kaj antikva urbo de Niĝerio. Oni povas viziti la sklavhavenon kaj aliajn meterialojn uzatajn dum tiu periodo de sklaveco, la unuan instalaĵon en Niĝerio kaj kelkajn interesajn historiajn lokojn

Esperanta aktivado[redakti | redakti fonton]

Badagrio estos la sidejo de la 1-a Niĝeria Esperanto-Kongreso, de la 15-a ĝis 17-a de decembro 2006.