Traktato de Zaragozo (1529)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La meridiano de 1494 starigita de la Traktato de Tordesillas (purpure) kaj la limo de Molukoj (verde), ĉe la Traktato de Zaragozo, 1529

La Traktato de Zaragozo (en portugala Tratado de Saragoça, en hispana Tratado de Zaragoza), aludita ankaŭ kiel Kapitulacio de Zaragozo estis pactraktato inter Hispanujo kaj Portugalujo subskribita la 22an de aprilo 1529 fare de la reĝoj Johano la 3-a de Portugalujo kaj Karlo la 1-a de Hispanujo, en la hispana urbo Zaragozo. La traktato difinis la areojn por hispana kaj portugala influoj en Azio por solvi la nomatan "Maluka afero", kiam ambaŭ reĝlandoj postulis la Molukojn ĉiu por si, konsiderinte ilin ene de sia esplorareo establita tiele de la Traktato de Tordesillas en 1494. La konflikto eksplodis en 1520, kiam la ekspedicioj de ambaŭ reĝlandoj atingis la Pacifikan Oceanon, kie ne estis ĝis tiam fiksita limo oriente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]