Italaj Egeaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nomos Dodekanisou.png

La Itala Dodekaneso, formale konata kiel Italaj Egeaj InsulojItalaj Insuloj de la Egeo (en itala Isole italiane dell'Egeo, en greka Ιταλικά νησιά του Αιγαίου), estis grupo de dekdu ĉefaj insuloj en sudorienta Egea Maro, kiu apartenis al la Itala reĝlando el 1912 al 1947.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La Dodekanesoj estis okupitaj de Italio dum Itala-Turka Milito de 1912 escepte Kastelorizo. Italio estis akceptinta revenigi la insulojn al la Otomana Imperio laŭ la Traktato de Ouchy en 1912;[1] tamen la malprecizeco de la teksto permesis provizoran italan administradon de la insuloj, kaj Turkio eventuale rezignis pri postuloj de Dodekanesoj laŭ la Artikolo 15 de la Traktato de Laŭzano en 1923. Kastelorizo estis provizore okupita de Francio en la Unua Mondmilito kaj estis aneksita de Italio el la Otomana Imperio en 1919.[2] Dodekaneso estis formale aneksita de la Fascisma Italio, kiel Possedimenti Italiani dell'Egeo.[3]

Italaj interesoj en la Dodekanesoj baziĝis sur strategiaj celoj, kaj la insuloj kongruis kun la intencoj por la imperia politiko.[4] La insuloj de Leros kaj Patmos estis uzitaj kiel bazo por la Reĝa Itala Ŝiparmeo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traktato de Ouchy (1912), konata ankaŭ kiel Unua Traktato de Laŭzano
  2. Full text of the Treaty of Lausanne (1923)
  3. Marc Dubin. (2002). Rough Guide to the Dodecanese & East Aegean islands. Rough Guides. ISBN 1-85828-883-5. 
  4. 4,0 4,1 Anthony J. Papalas. (2005). Rebels and radicals: Icaria 1600-2000. Bolchazy-Carducci Publishers. ISBN 0-86516-605-6.