Itala Koncesio de Tiancin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Itala monumento pri la Unua Mondmilito kaj la Placo Reĝino Elena en la itala koncesio de Tiencin ĉ. 1935

La Itala koncesio de TiencinTiancin (en ĉina 意式风情区 Yì Shì Fēngqíng Qū) estis malgranda teritorio (koncesio) en Tjanĝino, Ĉinio, oficiale kontrolita de la Reĝlando de Italio inter 1901 kaj 1947. La 7an de Septembro 1901, Italio ricevis koncesion en Tiencin el la ĉina registaro. La 7an de Junio 1902, la italoj ekkontrolis la koncesion, kiu estis administrata de itala konsulo. Post la Unua Mondmilito la iama Aŭstra-Hungara koncesio estis aldonita al la itala koncesio, duoblante ties grandon. Ĝi iĝis la sidejo de la itala legio Redenta kiu luktis en 1919 kontraŭ la sovetaj trupoj en Siberio kaj Manĉurio. En 1935, la itala koncesio de Tiencin havis loĝantaron de ĉirkaŭ 6,261, inklude ĉirkaŭ 536 eksterlandanojn. La itala reĝa ŝiparmeo staciis kelkajn ŝipojn ĉe Tiencin.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cucchi, G. Una bandiera italiana in Cina in «Rivista Militare», n. 6/1986
  • De Courten, L. - Sargeri, G. Le Regie truppe in Estremo Oriente, 1900-1901. Roma, 2005
  • Dikötter, Frank The Age of Openness China before Mao University of Chicago Press [1]. Berkeley, 2008 ISBN 9780520258815
  • Mautone, Antonio. Trentini ed Italiani contro l'Armata Rossa. La storia del corpo di spedizione in Estremo Oriente e dei Battaglioni Neri. Temi editrice. Trento, 2003