Diskuto:Koloniismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV2 p. 573, "kolonii" estas transitiva. Do: ĉu "koloniigi" estas taŭga vorto ? --Forstbirdo 10:38, 22. Jan 2011 (UTC)

Trafa rimarko! Tamen mi havas la impreson, ke la vorto "koloniigi" tiom forte eniris la ĉiutagan lingvouzon de Esperanto, ke la "superflua duobla transitiveco" de ĝi ŝajne de multaj jaroj toleratas en Esperanto, kaj por artikolaj titoloj kiel Rusia koloniigo de Ameriko la silabo -ig- donas pli grandan klarecon ol la alternativa kaj gramatike pli ĝusta "Rusia koloniado de Ameriko". Sed mia ekzemplo jam montras, ke principe la kritika komento aplikeblas al pli granda nombro de vikipediaj artikoloj ol nur tiu ĉi. Tial, kvankam mi persone konsentas kun Forstbirdo, mi pledas je tolero de la praktika lingvouzo ĉi-teme. ThomasPusch (diskuto) 10:29, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Alia temo: Mi ĵus signife klopodis pli traduki la grandparte anglalingvajn referencojn de la angla al Esperanto. Tamen tiu laboro ne estas finita. Oni ne forgesu ke pure anglalingvaj referencoj apartenas al la anglalingva vikipedio, pure franclingvaj al la franclingva ktp., kaj esperantlingvaj referencoj aŭ diverslingvaj referenoj kun kompleta esperantlingva traduko de la referencaj informoj al la esperantlingva. ThomasPusch (diskuto) 10:32, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Elstareco[redakti fonton]

La teksto elektiĝis elstara la 15-an de julio 2016 - vidu tie - kaj prezentiĝis titolpaĝe en la 32-a semajno de la jaro 2016. Pripenseblas reprezentiĝo, ĉar multaj elstaraj tekstoj restis "artikolo de la semajno" du aŭ tri semajnojn (mi proponas tion por la 44-a kaj 45-a semajnoj de 2018). ThomasPusch (diskuto) 15:59, 10 sep. 2018 (UTC)[Respondi]